Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 5

Kion TEJO opinias pri partia politiko?

Ĉu TEJO kunlaboras kun certaj partioj?

TEJO ne estas politika partio, sed niaj celoj estas politikaj, ili celas ŝanĝojn en la socio. Pli specife niaj celoj rilatas al lingvopolitiko. Ni povas kunlabori kun partioj kiuj subtenas niajn celojn, limigante la kunlaboron al tiu kampo.

Ĉu TEJO estas pli proksima al certaj partioj ol al aliaj?

TEJO ne dependas de ajna partio, sed ni pli proksimas al partioj kiuj subtenas la ideojn de nediskriminacio kaj lingva diverseco. Ankoraŭ pli al partioj kiuj bazas sian lingvopolitikajn ideojn sur la principo ke ĉiu rajtas uzi sian denaskan lingvon en propra regiono kaj ke internacia komunikado okazu en efika kaj egaleca maniero. La proksimeco estas limigita al la agadkampoj de TEJO.

Ĉu TEJO subtenas je EDE?

Eŭropo Demokratio Esperanto (mallongige EDE) estas eŭropa politika partio, kies kerna cela estas uzo de Esperanto je eŭropunia nivelo. Vi povas legu pri ĝi sur ĝia retejo ĉe Vikipedio

Ni traktas EDE-n kiel ĉiujn aliajn partiojn, laŭ la respondo de la antaŭa demando.

Ĉu la junulara sekcio de ajna politika partio povas iĝi faka sekcio de TEJO?

Ne, ĉar tio kontraŭas al unu el la kriterioj por faka asocio de TEJO en la artikolo 9 de ĉapitro 2 de nia regularo. Ĝi tekstas ke “ĝi (faka asocio, red.) estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo.”

Plenigi la demandaron

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž