Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 4

Kion TEJO opinias pri la aliaj lingvoj?

Plurdek, eble eĉ plurcent aktivuloj reprezentis kaj reprezentas TEJOn tra la mondo. Ili ĉiuj estas konsiderataj, kiel la vizaĝo de TEJO, foje eĉ de Esperanto entute. Esperantistoj estas tre ofte perceptitaj de eksteruloj, kiel “unueca tuto”. Tial tre gravas, ke la opinio estu kohera, kaj por tion certigi, ekzistas la dokumento Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO formale aprobita de la Komitato.

Povas esti, ke vi ne tute samopinias kun tiuj pozicioj, tamen indas substreki ke tio estas akordo akceptita de la TEJO-membraro kiel niaj komunaj pledaj linioj al la ekstera mondo. Ĉiu aktivulo devas do respekti tiujn poziciojn dum TEJO-reprezentado.
En tiu ĉi trejnadero kaj la sekvaj 3 eroj, ni trairos la dokumenton. La kelkaj eroj kiuj ne estas el la origina dokumento mem aperas kursive. Konservu viaflanke tiun dokumenton kiel laŭbezonan referencan gvidlinion.

Angla kaj aliaj lingvoj

Kiel rilatas TEJO al la angla lingvo? Malamiko? Unu lingvo inter multaj?

La angla por ni estas unu el la naciaj lingvoj, same kiel ĉiuj aliaj. Ĝi estas esprimmedio de tre riĉa (inter aliaj) brita kaj usona kulturoj. Laŭ kvanto de parolantoj ĝi certe estas unu el la plej grandaj mondaj lingvoj. Tamen, en tiuj kampoj kie la angla estis elektita kiel (unu el la lingvoj) uzenda por internacia komunikado, ĝi por ni reprezentas arbitran elekton. Niavide tiaj elektoj kaŭzas lingvan diskriminacion kaj komunikajn neefikecojn. La angla kiel lingvo certe ne estas la malamiko, tiuj personoj kaj instancoj subtenantaj la privilegian rolon de angla povus esti, depende de la argumentoj de la elekto.

Ĉu TEJO volas, ke oni instruu Esperanton en lernejoj kiel nedevigan fakon?

Jes.

Se vi volas pli da detaloj, vi povas legi la Grin-raporton, kiu komparas diversajn lingvajn instruopolitikojn, de ekonomia kaj etika vidpunktoj, kaj konkludas pozitive por instruado kaj uzado de Esperanto.

Ĉu TEJO volas, ke oni instruu Esperanton en lernejoj kiel devigan fakon?

Ni opinias ke Esperanto povas havi centran rolon en internacia lingvopolitiko, t.e. politiko por ebligi al homoj de malsamaj lingvoj facile kaj efike interkomunikiĝi. Se en iu mondoparto lingvopolitiko entenas devigan lernadon de iu fremda lingvo, ni preferas vidi Esperanton en tiu loko.

Kiel rilatas TEJO al instruado de aliaj lingvoj?

Protekti lingvan diversecon estas unu el la streboj de TEJO. Lingva diverseco profitas de persona multlingveco. Ni tial subtenas personan multlingvecon kaj sekve la instruadon de ĉiuj aliaj lingvoj. Deviga instruado de iu lingvo devas esti kadrigita en justa kaj efika lingvopolitiko.

Ĉu Esperanto povas esti rigardata kiel minoritata lingvo?

La traktado de Esperanto kiel minoritata lingvo kaj sekve de Esperantistoj kiel minoritato fortigas la ligojn ene de la ekzistanta Esperanto-komunumo, sed aliflanke malhelpas al la aliĝo de novaj Esperantistoj, kiuj ne povas aŭ volas adapti al tiu ĉi minoritata kulturo. La origina celo de Esperanto, iĝi ĝenerale uzata kaj alirebla lingvo, estas kontraŭstrebata per la emo igi la Esperanto-komunumon protektindan minoritaton, kiu aŭtomate apogas certgradan fermitecon. Krome, io protektinda ne donas la impreson venkonti. Tial TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon.

Plenigi la demandaron

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž