Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 2

FoJE kaj aliaj kontinentaj retoj de junularaj organizoj

Pro ĝia aparta politika integrado kaj malgrandeco, la Eŭropa kontinento havas aparte favorajn kondiĉojn por ebligi translandan kunlaboradon inter neregistaraj organizoj. Pro tio, ni unue prezentas la tre aktivan Forumon Junularan Eŭropan, kaj poste traktos similajn kontinentajn organizojn.

FoJE kaj Eŭropaj junularaj movadoj

FoJE estas la Forumo Junulara Eŭropa. Ĝi havas du laborlingvojn, la anglan kaj la francan, kaj kunigas dekojn da junularaj organizoj, inter ili kaj naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj junularaj NROjn, kiel TEJO. Se vi loĝas en Eŭropo, vi povas trovi vian nacian junularan konsilion per la retejo de FoJE.

TEJO uzas ĝin unuflanke kiel ponton al la eŭropa politiko, aldone membreco en FoJE ebligas senpagan partoprenon al valoraj trejnadoj kaj helpas havi bonan, konstantan retumadon inter eŭropaj kaj ofte ankaŭ tutmondaj organizoj.
Vi povas legi pli pri FoJE en ĝia retejo kaj en Vikipedio.

FoJE havas du statutajn eventojn, novembre kaj aprile, la Konsilion de membroj (CoMem) kaj la Ĝeneralan Asembleon (nur ĉiun duan jaron). Dum la Ĝenerala Asembleo estas elektitaj la novaj gvidantoj de la organizo, tio okazas ĉiun novembron en la para jaro. Aldone al tio, FoJE provizas 20 el la 30 membroj de la Konsilkonsilio pri Junularo (AC) de la Konsilio de Eŭropo. Tie jam estis reprezentita TEJO de Veronika Poór en 2015, kiun lokon pro troa okupiteco ŝi transdonis al sperta reprezentanto Oleksandra Kovyazina (Sasha Murr). Por la mandato 2022-2023 estis elektita Konstanze Schönfeld (Tuŝka) kiel AC-ano nome de TEJO.

Krom la ĉeestaj eventoj, FoJE organizas plurajn retajn konsultadojn, kaj dissendas ĉiusemajnan novaĵleteron kun bunta kolekto de ebloj.

Jam de pluraj jaroj, TEJO estas aktiva organizo ene de FoJE. Notinda granda sukceso de TEJO estas, ke Michael Boris Mandirola, eks-estrarano de TEJO, estis nomumita kiel ano de grava organo, la CBMA (Consultative Body on Membership Application) de FoJE por la jaroj 2015-2016, (aŭskultu lin tuj post la nomumo) kaj ties prezidanto por la jaroj 2017-2018.
Pli freŝdate, alia eĉ pli granda atingo estas la elekto de Paulína Jalakšová, alia grava TEJO-aktivulo, ĉe la estraro de FoJE por 2021-22.

Por pli da detaloj, vi povas legi pri TEJO en FoJE dank’ al raportoj de reprezentantoj. Ĉiuj reprezentantoj estas petataj verki raporton ene de 72 horoj post la fino de la evento. Tio estas tre utila formo de la scitransdono. Jen legu du raportojn pri la sama evento de la du reprezentintoj:

Junulara Agado Ekster Eŭropo

Ankaŭ ekzistas diversaj retoj kies celoj estas kunigi organizojn kiuj laboras pri Junularo en siaj kontinentoj, en Eŭropo tiu reto estas FoJE, pri kiu vi ĵus lernis. TEJO nune ne estas membro de aliaj kontinentaj retoj, sed ĝi povos iam fariĝi estontece. Tamen la kondiĉoj tre malsamas al tiuj de Eŭropo. Aldone pluraj ŝajne malmulte aktivas nuntempe aŭ ne akceptas neregistarajn organizojn kiel membrojn. Jen kelkaj informoj pri tiaj retoj en aliaj kontinentoj kaj tutmonde:

  • Latinamerika kaj karibea reto: La latinamerika reto nomiĝas FLAJC (akronimo por “Foro Latinoamericano y Caribeño de Juventudes” kiu signifas “Latinamerika kaj Kariba Forumo pri Junularoj”, ankaŭ nomata FLAJK en esperantujo). Ĝi rezultis de kunigo de du antaŭe ekzistantaj retoj en Centra kaj Suda Ameriko (“FLAJ”, la Forumo Latinamerika pri Junularo, kaj “CARYC”, kiu estis Kariba Reto).
    TEJO provis kontakti tiun reton plurfoje, sed malgraŭ apogemo de kelkaj organizantoj de la reto pri TEJO, ni ne sukcesis fariĝi membro, ĉefe ĉar la reto ne ŝajnis tre stabila aŭ aktiva.
    Ekde februaro 2021, renaskiĝis la retejo kaj estas iom da aktivado ĉe sociaj retejoj (Twitter kaj Facebook).
  • Afriko: En Afriko ekzistas la PYU (akronimo por “Panafrican Youth Union”, aŭ “Tutafrika Junulara Unio”). Ĝi estas membro de IKRJO kaj havis retejon, ne plu disponebla laŭ kontrolo en januaro 2021 (http://pyu.org/en/). La Unio tamen foje aktivas en sociaj retoj.
    En 2013, estis diskuto pri ebla membriĝo de TEJO, sed ne estis vera sinsekvo pro postulo havi membrojn en almenaŭ 20 Afrikaj Landoj por aliĝi.
  • Azio: La Azia Junulara Konsilio (Asian Youth Council) estas reto de nur landaj organizaroj, tiel nomataj la Naciaj Junulaj Konsilioj, do ne eblas membriĝi en ĝi kiel Ne-Registrara internacia Organizo.
  • Oceanio: Kiel en Azio, oni nur rajtas membriĝi en la Pacifika Junulara Konsilio (Pacific Youth Council) kiel registrara organizo.
  • Tutmonde: Pli aktiva ol kelkaj el la supraj organizoj estas la Monda Asembleo de Junularo kiu similas al FoJE, sed mondskale. Ĝia reprezenteco de monda junularo estas tamen foje ne plene agnosktita de ĉiuj, kompare kun FoJE.

Tasko 2

Por ĉiuj:

  1. Plibonigu aŭ kreu la Vikipedian artikolon en Esperanto pri la reto kiu plej interesas al vi. Helpon vi trovos interalie ĉi tie! Skribu al rtker@tejo.org se vi faris tion.
  2. Kiuj estas la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de TEJO esti membro en kontinenta organizo? Sendu vian respondon al rtker@tejo.org! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literoj aŭ unu paĝo, sed estu almenaŭ 1000 literlonga, aŭ trionpaĝlonga.)

Se vi interesiĝas pri agado en Latinameriko:

  • Provu kontakti FLAJK por scii ĝisdatajn informojn pri la reto kaze estas. Skribu al rtker@tejo.org se vi faris tion.

Se vi interesiĝas pri agado en Azio, Afriko aŭ Oceanio:

  • Provu kontakti junularkonsilion de via lando kaj scii kiel eblas al TEJO aŭ al via landa sekcio de TEJO rilati kun ĝi kaj konsekvence kun la kontinenta reto. Skribu al rtker@tejo.org se vi faris tion.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž