Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 3

Eŭropa Unio (EU), Konsilio de Eŭropo (KdE): junulara politiko kaj subvencioj

Sekve de la supra enkonduko pri eŭropa junulara politiko, indas halti por kompreni kiel funkcias eŭropa politiko ĝenerale. Tio utilos al eŭropanoj sed ne nur, konsiderante la subvencian rolon de eŭropaj instancoj, de kio profitas NROj kaj junularaj agadoj, inkluzive TEJOn. Tamen konfesindas ke eŭropa politiko ne evidentas eĉ al ordinara eŭropano: kial do ne konfuzi la Konsilion de Eŭropo, la Eŭropan Konsilion kaj la Konsilion de Eŭropa Unio?

Kiam oni parolas pri eŭropa politiko, indas unue klare substreki ke estas du ĉefaj strukturoj: Eŭropa Unio (EU), la plej fama kaj influa, kaj Konsilio de Eŭropo (KdE). Ambaŭ estas apartaj internaciaj strukturoj sed tamen kunhavas komunajn idealojn, simbolojn, notinde flagon kaj himnon, kaj eĉ parte sidejas en la sama urbo. Ambaŭ ili fontas de sama emo por paco, prosperado kaj kunlaborado en post-duamondmilita Eŭropo. Tiel Eŭropo atingis unikan nivelon de integrado kompare kun aliaj mondopartoj.

Ni nun klarigas sufiĉe simple la ĉefajn ecojn de ambaŭ organizaĵoj kaj kiel TEJO rilatas kun ili.

Skiza Komparo: KdE – EU

Atentu: tio estas la EU-emblemo sed ja ekzakte samas al la Eŭropa Flago, kiu estas tuteŭropa simbolo de ambaŭ KdE kaj EU.
nomoKonsilio de Eŭropo (KdE)Eŭropa Unio (EU)
kvanto da membroŝtatoj (2021)La “Granda Eŭropo”: 47 ŝtatoj (la tuta kontinento, krom Belorusio, Vatikano kaj Kosovo)

830 milionoj da loĝantoj
La “Malgranda Eŭropo”: 27 ŝtatoj (ekde briteliro en 2020)

446 milionoj da loĝantoj
fondiĝjaro19491952 kiel Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtaloen
1993 fariĝis Eŭropa Union(intertempe vivis diversaj instancoj, kolektive nomataj “eŭropaj komunumoj”)
tipo de instancoSufiĉe klasika internacia instanco: havas malmulte da deviga potenco sur la membroŝtatojUnika strukturo: politika kaj ekonomia unio, iom meze inter internacia organizo kaj federacio.
kernaj agadoj3 ĉefaj agadkampoj: Demokratio, Homaj Rajtoj, JurŝtatecoKomunaj merkato, valuto (eŭro) kaj leĝaro diverskampa
EU-civitaneco kaj cirkula libereco: rajto iri, transloĝiĝi kaj labori senvize ene de membroŝtatoj
agadecojAgado baziĝas ĉefe sur interŝtataj traktatoj kaj kunlaboradaj programojHavas potencon voĉdoni leĝojn kaj normojn kaj plenumi programojn por ĉiuj membroŝtatoj
jura devigecoEŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj jure kontroladas respektadon de homaj rajtoj en membroŝtatoj
Aliaj traktatoj estas plej ofte jure nedevigaj
EU-leĝaro estas deviga kaj eniras la landan leĝaron de membroŝatoj
Tion plenumas kaj kontroladas Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Kortumo de EU
ĉefsideja(j) urbo(j)Strasburgo (Francio)Bruselo (Belgio), Luksemburgo (Luksemburgio), Strasburgo (Francio)
oficialaj lingvoj2: la angla kaj franca

kromaj laborlingvoj: la germana, rusa kaj itala
24, interalie la germana, franca, angla, greka, pola, bulgara, irlanda…
ĉefaj organojKomitato de Ministroj
Parlamenta Asembleo
Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj
Eŭropa Komisiono, Eŭropa Konsilio, Konsilio de EU (Bruselo)
Eŭropa Parlamento (Strasburgo, Bruselo)
Justica Kortumo de EU (Luksemburgo)
Eŭropa Centra Banko (Frankfurto)
Eŭropa Revizora Kortumo (Luksemburgo

KdE, Junularo kaj TEJO

La 47 membro-ŝtatoj de KdE

La junulara politiko de KdE estas plenumita ĉefe de du iloj: la Eŭropaj Junularaj Centroj kaj la Eŭropa Junulara Fondaĵo. La unuaj estas du konstruaĵoj (unu en Strasburgo, la alia en Budapeŝto) kiuj gastigas agadojn kiel trejnadojn aŭ kunsidojn. Tiujn agadojn subtenas la Junulara Fondaĵo per subvencioj kaj edukada helpo. TEJO jam profitis de tiuj por okazigi trejnadojn, kiel X-Lingvo en 2020 aŭ Klimata Generacio en 2021.

La agado de Konsilio de Eŭropo estas organizita laŭ ĝiaj tri ĉefaj agadkampoj, por ĉiuj respondecas aparta Ĝenerala Direkcio, sub kiu troviĝaj aliaj direkcioj kaj departamentoj. Ene de la Ĝenerala Direkcio pri Demokratio troviĝas la Junulara Departamento: ĝi estas la administrejo kun kiu TEJO plej ofte rilatas ene de KdE. Aldone al la reprezentantoj de ŝtatoj, en la decidfarantaj instancoj de la Junulara Departamento troviĝas la Konsila Konsilio pri Junularo (ankaŭ “Konsilkonsilio” esperante, aŭ mallonge AC laŭ Advisory Council) kiu reprezentas junularajn neregistarajn organizojn. Kiel ni vidis antaŭe, FoJE havas gravan rolon en la elekto de plejparte de ĝiaj membroj.

Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER)

Inter la diversaj atingo de KdE aparte famas en Esperantujo la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (mallonge “KER” – ne konfuzu kun nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj!). Ĝi estas manlibro pri takso de scio de fremdlingvoj, ofte uzata en eduksistemoj en Eŭropo kaj ekstere.

De tiu dokumento fontas la famaj ses ŝtupoj de lingvonivelo: A1, A2, B1, B2, C1 kaj C2.

Unue publikigita en 2001 france kaj angle, la manlibro disponeblas en esperanto ekde 2007. Surbaze de tio ekzistas ekde 2008 la KER-ekzamenoj, kiuj estas internacie kaj ŝtate agnoskitaj atestiloj de esperanto-lingvokapablo.

EU, Junularo kaj TEJO

La 27-membro-ŝtatoj de EU

Ankaŭ EU havas propran junularan politikon kaj programojn, la plej fama el ili estas sendube Erasmus +. La programo ĉiujare ebligas al centoj da junuloj sperton eksterlande, ĉefe per universitataj interŝanĝoj, sed ankaŭ per diverstipaj edukadaj projektoj. Ekde 2014 TEJO gastigas ĉiujare volontulojn dank’ al EU-financado. Ekde 2017, tiun aspekton de la programo transpernis aparta programo, la Eŭropa Solidareca Korpuso.

Cetere, EU subtenas ankaŭ diversmaniere civitanan socion. Menciinde TEJO profitas de Administrada Subvencio ekde kelkaj jardekoj, kun kelkaj jaraj interrompoj.

Tasko 3

Elektu unu el la subaj taskoj kaj sendu ĝian enhavon al rtker@tejo.org!

  1. Vi devas pretigi rapidan prezenton (3 aŭ 5 minuta) pri la diferencoj inter Eŭropa Unio kaj Konsilio de Eŭropo kaj kiel ili ambaŭ rilatas kun TEJO. Kiel vi resumas la aferon? Verku la tekston de tia prezento.
  2. Surbaze de la plej freŝaj agadoj de TEJO ĉe EU kaj KdE (kunorganizitaj projektoj, partopreno en eventoj,…): imagu sekvan agadon (agado pri lingvaj rajtoj, ktp…).

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž