Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 4

Unuiĝintaj Nacioj (UN)

Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas tre grava partnero de TEJO kaj UEA. Ekzemple pro la kunlaboro kun UN, esperantistoj povis partopreni en pluraj eventoj kiel tiuj menciitaj sube. Legu la Vikipedian artikolon pri UN kaj vizitu ĝian retejon (en la ses oficialaj UN-lingvoj).

UN estas la plej granda interŝtata organizo en la mondo: en ĝi membras pli ol 190 ŝtatoj, preskaŭ ĉiuj sendependaj landoj surtere. Ĝi konsistas el diversaj instancoj kaj organizoj laborantaj mondskale por paco kaj disvolviĝo. Notinde, daŭripoveco kaj ekologio estas grava temo de UN-agado dum la pasintaj jardekoj.

La ĉefaj instancoj de UN inkludas la subajn:

  • La Ĝenerala Asembleo: kie estas reprezentataj ĉiuj ŝtatoj
  • La Sekretariejo: ĉiutaga administrado, estrata de la Ĝenerala Sekretario, kiu reprezentas UN-n
  • La Konsilio pri Sekureco: decidas pri pacmisioj kaze de konfliktoj kaj militoj
  • La Internacia Kortumo pri Justico: juĝas pri interŝtataj disputoj
  • La Ekonomia kaj Socia Konsilio (mallonge “Ekosok”) kiu traktas kunlaboradon rilate al ekonomia kaj socia disvolviĝo

Diversaj fakaj agentejoj ekzistas ankaŭ, la plej fama el ili estas verŝajne Unesko, kiu estas pritraktata aparte en la sekva kursero.

UN havas 6 oficialajn lingvojn, kiuj estas inter la plej disvastigataj en la mondo: la angla, la franca, la hispana, la ĉina (mandarena), la norma araba kaj la rusa.

Krom ŝtatoj mem, UN ankaŭ rilatas kun la civita socio pere de neregistaraj organizoj (NRO) kiel UEA kaj TEJO. TEJO ekzemple jam de pluraj jaroj partprenas en la Junularaj Forumoj de Ekosok kaj UEA en la ĝeneralaj konferencoj de Unesko.

Aldone, dum la evento de Rio+20 en 2012, UN-evento pri daŭrigebla disvolviĝo, Rafael Henrique Zerbetto kaj Alvaro Motta kreis ĉiutagajn sonraportojn pri ilia sperto. Aŭskulti la raportojn ne nur helpas vin pli bone kompreni pri la evoluo de Rio+20 sed ankaŭ donas al vi la ŝancon iom pli proksime kompreni pri la mondo de reprezentado. Jen la ligiloj al la raportoj:

Simile, vi povas legi la raporton de Rafael Henrique Zerbetto pri la Tutmonda Junulara Forumo en Srilanko, en 2014.

Jen interesa citaĵo kolektita dum Forumo Junulara-Eŭropa:

“Popularigi ion ĉe UN signifas rezigni pri ĝi (nenia buĝeto, ĉiuj respondecas pri ĝi sed neniu bone klopodas)”

Mainstreaming something in UN means forgetting it” (no budget, everybody has to do it, but no-one is doing it well)

(citaĵo de iama vicprezidanto de FoJE)

Notinda atingo de Esperantujo ĉe UE, foje forgesita, estas ke Esperanton oni menciis en la Deklaracio de Manila de la Monda Turisma Organizo de UN en 1980 (vidu paĝo 17 angle, 28 france kaj 40 hispane). Oni tie substrekas la gravecon de “lingvoj, precipe universalemaj kiel Esperanto”, kiel komunikilon inter turismantoj kaj turismaj laboristoj.

Tion oni ŝuldas al la esperantisto, kiu akceptis kunhavigi kun ni iom de sia sperto. Vidu, kiel gravas retumi kaj bone rilati kun reprezentantoj de aliaj organizaĵoj!

“La fina Deklaracio de la Monda Interŝtata Konferenco pri Turismo, kunvokita en 1980 en Manilo de Monda Turisma Organizo (OMT/WTO, Madrido, la plej malgranda agentejo de UN) efektive mencias Esperanton.

Tio okazis kiam mi estis funkciulo de OMT, sed kiel tia mi ne rajtis partopreni en la politikaj debatoj en kiuj nur la membro-ŝtatoj havis parolrajton. Feliĉe mi konis la reprezentanton de Hungario, Marton Lajos,tre entuziasma subtenanto de Esperanto (kiun li eĉ ne konis), kun kiu mi kaŝe (ĉar internaciaj funkciuloj ĵuras esti neŭtralaj kaj ne rajtas influi politike) preparis lian publikan paroladon. Sekve de ĝi la Deklaracio rekomendis uzi promocicele¯ ankaŭ “lingvojn kun internacia alspiro kiel Esperanto”. La sama penado estis ripetita du jarojn poste en Sofio, sed ĝi fiaskis pro miskompreno inter la bulgara prezidanto kaj la pola delegacio.”

Nepras memori, ke la emblemo de UN estas intelekta posedaĵo de UN kies uzo estas strikte limigita. Principe nur UN mem rajtas uzi ĝin. La regulojn pri uzo de la emblemo vi povas trovi (en la angla lingvo) ĉe tiu ĉi paĝo. Tiu ĉi regulo ne aplikiĝas al aliaj emblemoj, logotipoj, ktp., disvastigitaj de la Fako pri Publika Informado – ekzemple tiuj kiuj rilatas al la Celoj por Daŭripova Evoluigo. (Teksto redaktita de la atentiga mesaĝo de Humphrey Tonkin.)

Se vi volas scii pli, vi povas legi  la prezenton de Mirejo (Mireille Grosjean) pri UN en Ĝenevo. Por postaj detaloj, vidu ankaŭ prelegon de Mirejo Grosjean pri ŝia sperto en eksteraj rilatoj, ĉefe ĉe UN.

Se vi ne faris ankoraŭ, ni invitas vin spekti la prezenton de Rakoen Maertens pri la plej nova agado ĉe UN kaj Unesko, kiun li faris por la Virtuala Kongreso 2020.

Ankaŭ esplorŭ la retejojn de Esperanto por UN kaj la blogo UNEsperante.

Tasko 4

Elektu unu el la subaj taskoj!

  1. Enketu pri ĉu ekzistas en via lando UN-komisiono, kaj skribu al rtker@tejo.org klarigante la kialojn kial vi decidis iel kunlabori kun ili aŭ kial ne (la tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literoj aŭ unu paĝo, sed estu almenaŭ 1000 literlonga, aŭ trionpaĝlonga).
  2. Esploru pri alia UN-agentejo ol Unesko kaj serĉu informon pri kiel TEJO povus kunlabori kun ili. Verku tekston argumente prie kaj sendu ĝin al rtker@tejo.org.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž