Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 5

Unesko

Unesko estas la Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo, ĝi estas organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo. Legu pli pri ĝi ĉe ĝia retejo (seslingva) aŭ ĉe la paĝo pri Unesko en Vikipedio. La reprezentado kaj la junularo tie estas multe malpli politika kaj pli idealisma kaj diplomatia ol ĉe FoJE. Esperantujo estas reprezentita pere de UEA, kiu estas en oficialaj rilatoj kun ĝi kiel NRO. UEA kaj TEJO kutime kunlaboradas por prezenti komunan pozicion kaj voĉon ĉe la eventoj de UN kaj Unesko.

En la lastaj jaroj ni multe agadis kaj multon ŝanĝis, spektu la 2020 prezenton de Rakoen Maertens (komisiito de TEJO pri Unesko) pri la plej nova agado ĉe Unesko, kiun li faris por la Virtuala Kongreso 2020.

Kiel enkonduko pri reprezentado ĉe Unesko, spektu la prezenton de Mirejo (Mireille Grosjean) pri Unesko.

Historie, la plej gravaj atingoj de la Esperanto-movado ĉe tiu institucio estas la du famaj rezolucioj de Unesko favoraj al Esperanto (en la angla, esperanto, la hispana kaj la franca en tiu ligilo). Aldone vi trovos sube la originajn dokumentojn plurlingve, ene de la deklaraciaroj de ambaŭ koncernitaj Ĝeneralaj Konferencoj de Unesko:

Tiuj tekstoj estas formalaj kaj simbolaj agnoskoj de Unesko pri la valoro de esperanto kaj ĝia kongruo kun la idealoj de Unesko. Tiele tiuj rezolucioj kontribuas al la prestiĝo de esperanto ekster Esperantujo kaj ofte estas uzataj tiumaniere dum informado pri esperanto. Tion vi ankaŭ povas fari laŭbezone (prefere, se oni petis de vi klarigojn pri la disvastiĝo de la lingvo – ne forgesu pri la unua parto de tiu kurso!).

En 1993 okazis ankaŭ provo pri tria rezolucio kiu malsukcesis, ŝajne pro tio ke en la propono mankis novaĵoj kompare al la antaŭaj rezolucioj.

Aldone, aŭskultu en Muzaiko la spertojn de Nico Huurman pri la 7-a Junulara Forumo de Unesko en 2011 kaj Barbara Despiney, kiu ekde jardekoj reprezentas Esperanton ĉe Unesko (parto 1 kaj parto 2).

Krome, vi povas legi la jenajn raportojn pri antaŭa reprezentado de TEJO ĉe Unesko:

La internacian agadon subtenas la landa agado, por tion fari, indas kontakti la landajn Unesko-komisionojn – sed kiel? Jen ekzemplo kiel tion faris Blazio Vaha en Hungario:

Mi  estas Blazio VAHA.n.s. WACHA, Balázs (1481003-3533),  membro de la Hungara civitana asocio Eŭropo – Demokratio – Esperanto registrita en Budapeŝto – asocio libere kunlaboranta kun aliaj membroj de la Eŭropa Federacio Eŭropo – Demokratio – Esperanto.

La Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko) en la jaroj 1954 (IV1.4.42, p. 36) kaj 1985 (11.11, p. 68) prezentis rezoluciojn, kiuj agnoskis la porkulturan agadon 1) de Universala Esperanto-Asocio kaj  2)-de apartaj  personoj, individuoj  kultivantaj Esperanton tra la mondo. Uneskoagnoskadis  valorojn de Esperanto, ĝian rolon en internaciaj rilatoj.  Ĝi stimuladis siajn komisionojn en la membroŝtatoj sekvi kaj subteni  fortostreĉojn  por  iniciati, enkondukadi aŭ stabiligadi  instruadon  de Esperanto,  petis siajn membro-organizojn  atenti  la  situacion kaj kondiĉojn  de Esperanto en la respektivaj landoj kaj medioj.

Mi, subskribinto, nun turnas min al la Unesko-komisiono de Hungario por demandi,  ĉu la Komisiono  esprimis sin iam ajn pri la supraj  temoj,  ĉu ĝi havas pripensitan  kaj regule aŭ okaze  esprimatan opinion pri la tuŝitaj  demandoj,  ĉu la ĉiama (kaj do ankaŭ la aktuala) ŝtato  faras sufiĉe da fortostreĉoj  por  tio, ke  almenaŭ personoj,  kiuj Esperanton  laŭ propra jama elekto parolas, emas kultivi aŭ  kultivas – kaj kiuj sentas bezonon aŭ oportunecon de la uzo de Esperanto -,  povu  senbare kaj sen juraj malhelpoj agi konforme al siaj bezonoj kaj intencoj; mi ankaŭ demandas, ĉu la komisionoj kaj  ŝtataj instancoj en la koncernaj landoj kaj la ŝtatoj, iliaj eduksistemoj kaj kulturaj institucioj  ebligas aŭ provas ebligi, ke almenaŭ la jamaj parolantoj, ŝatantoj kaj kultivantoj de Esperanto  povu libere kaj facile profiti tiujn eblojn de la internacia komunikado kaj kultura agado, kiuj  evidente  pleje konformas al la  prepariteco, kapabloj,  bezonoj kaj motivoj de la koncernaj personoj.

Nemalmultaj internaciaj kaj landaj  Esperanto-organizoj delonge  akcelas konservadon kaj subtenadon,  nutradon, fekundigon, plisukcesigon de la multlingva kulturo kaj multkultureco Eŭropa kaj tutmonda. Tio konformas nun ankaŭ  al  principaj deklaroj de la Eŭropa Unio.  Samtempe kun  prosperado kaj prosperigado de la grandaj  lingvoj kaj de la grandlingvaj kulturoj oni devus  havigi pli da ebloj  por alproprigi,  praktiki kaj kultivi (najbarajn aŭ ne najbarajn) malgrandajn lingvojn – ebligante per tio ankaŭ intensan aŭ almenau pli sekuran, kontentigan evoluadon de la malgrand-lingvaj komunumoj kaj same de la internacia lingvokomunomo de Esperanto.

Mi volonte informiĝus, ĉu la Hungara Komisiono de Unesko  pli frue reflektis, prikomentis  opiniojn  similajn al la opinio prezentita de mi, supre;  ĉu la komisiono trovas kontentiga, justa, konvena, aŭ, male, opinias  nekontetniga   la situacion  kaj pozicion de  la lingvo kaj kulturo Esperantaj en la Hungara kultura instituciaro.

Mi volonte  akceptus informojn ankaŭ pri  kontaktoj  de la Komisiono kun Hungaraj organizaĵoj de  la Esperantaj  kulturo,  lingvo-instruado, sinreprezentado. Ĉu la Komisiono havas  validan starpunkton, relative novdatajn  resomon, dokumentojn pri starpunkto de la komisiono pri validigo de lingvaj rajtoj kaj monirotataj rajtoj ene de Hungario.

Kun respekto salutas la Komisionon kaj  ĝiajn membrojn:

Blazio VAHA n.s. WACHA Balázs

Tasko 5

Sendu la kontaktdatumojn de via landa Unesko-komisiono al rtker@tejo.org kaj elektu unu el la subaj taskoj!

  1. Unesko ja faris du rezoluciojn rilate al Esperanto, laŭ la iniciato de UEA – tamen, ĉu ilin la naciaj komisionoj de Unesko postsekvas? Analizu (kion vi lernis de ĝi, kion vi plibonigus) la mesaĝon de Blazio kiun li verkis por demandi pri tio vian nacian komisionon. (La tuta analizo ne estu pli longa ol 3600 literoj aŭ unu paĝo, sed estu almenaŭ 1000 literlonga, aŭ trionpaĝlonga.) La verkitan analizon sendu al rtker@tejo.org.
  2. Unesko ja faris du rezoluciojn rilate al Esperanto, laŭ la iniciato de UEA – tamen, kiel indus pluumi ilin? Verku proponojn por pluumi la du rezoluciojn! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literoj aŭ unu paĝo, sed estu almenaŭ 1000 literlonga, aŭ trionpaĝlonga.)
  3. Plibonigu la Esperantan vikipaĝon pri Unesko! (Post la plibonigo bonvolu sendi mesaĝon al rtker@tejo.org.)
  4. Kiel TEJO agadu en Unesko? Verku tempo kaj celplanon por TEJO por la estontaj 20-jaroj! La planon bonvolu sendi al rtker@tejo.org! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literoj aŭ unu paĝo, sed estu almenaŭ 1000 literlonga, aŭ trionpaĝlonga.)

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž