Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 10

Nun venas kiel trafa ekzemplo la sperto de aktivuloj de Pola Esperanto Junularo (PEJ), dank’ al la verkemo de Romualda Jeziorowska kaj Tobiasz Kubisiowski.

Ĝis nun, ni ĉefe traktis eksterajn rilatojn de la vidpunkto de TEJO, tutmonda organizo. Sed en TEJO mem membras diversaj landaj sekcioj, kiuj do agadas pli lokanivele. Ankaŭ ili kunlaboras kun neesperantaj organizoj kaj meritas apartan atenton!

Konstantaj rilatoj kun ne-Esperantaj organizaĵoj

Estas bona ideo havi konstantajn rilatojn kun aliaj organizaĵoj en via lando. Por la Landaj Sekcioj de TEJO la plej natura elekto por tia organizaĵo estas landa junulara konsilio aŭ konsilio de junularaj organizaĵoj – se ĝi ekzistas. En Eŭropo tiaj organizaĵoj anas en FoJE (Forumo Junulara Eŭropa).

Ni en PEJ havis la bonŝancon esti unu el la fondantaj organizaĵoj de la pola junulara konsilio – Pola Konsilio de Junularaj Organizoj (PROM). Ekde tiam PEJ estas ĝia konstanta membro, eĉ se pro la tipo de nia agado ni ne ĉiam povas engaĝiĝi en la iniciatoj de PROM. Necesas konscii ke tiaj organizaĵoj estas plejparte lokoj kie junaj aktivuloj volas disvolvi sian politikemon, dum PEJ, simile al aliaj LS-oj de TEJO, provas esti kiom eble plej neŭtrala politike, kaj pro tio PEJ ne povas rekte partopreni ekzemple en lobiado en la nacia parlamento aŭ kontaktoj kun ŝtataj funkciuloj. Tamen foje tia politikemo povas helpi, precipe se temas pri lingva politiko en nia lando aŭ regiono. Ekzemple en 2014, kiam oni enkondukis la novan eŭropunian programon Erasmus+, ĝis la unua limdato por sinproponoj la formularo kaj la gvidlibro estis disponeblaj nur en la angla. PEJ informis PROM pri tio, rimarkigante ke en Eŭropa Unio ĉiuj oficialaj lingvoj estas egalrangaj unu al la alia – kaj tio estis klara kontraŭo de tiu principo. Tiam PROM helpis nin disvastigi la informon, dank’ al kio ĝi aperis en pluraj medioj kaj amaskomunikiloj.

Krom en junularaj konsilioj, ni rekomendas ankaŭ engaĝiĝon en iu pli loka iniciato. Por doni ekzemplon, la sidejo de Pola Esperanto-Asocio, kies sekcio estas PEJ, troviĝas en la varsovia kvartalo Muranów, iama juda kvartalo kaj ankaŭ la kvartalo kie vivis kaj laboris Ludoviko Zamenhof. Kelkfoje jare la organizaĵoj kies sidejoj estas en tiu kvartalo organizas eventojn por la loĝantoj – ĉiuj organizaĵoj povas prezenti sin, eblas pikniki, kaj la eventoj allogas ĉefe familiojn. Rigardu ĉirkaŭ vi – ĉu en via areo ekzistas tiaj iniciatoj? Pripensu kiel via organizaĵo povus engaĝiĝi en tian lokan agadon!

Rilatoj kun ne-Esperantaj eventoj

En pluraj lokoj estas organizataj diversaj junularaj festivaloj; ili plejparte koncentriĝas je muziko kaj koncertoj, kutime ankaŭ je diboĉado, sed estas ankaŭ aliaj festivaloj, kiuj celas kulturon kaj arton. Se vi konas neniujn tiajn festivalojn en via regiono, serĉu laŭ la ŝlosilvortoj: festivalo de alternativa kulturoateliera festivalo.

En Pollando unu el tiaj festivaloj estas Slot Art Festival, kiun partoprenas ĉiujare kelkcent personoj. Venas tien multaj scivolemaj kaj lernemaj homoj kiuj estas malfermaj je novaj ideoj, havas tempon kaj emon engaĝiĝi en diversaj projektoj. Nia ideo estis venigi tien ĉiujare grupon de pollingvaj esperantistoj kiuj milde varbu pri Esperanto ne nur gvidante atelierojn kaj lecionojn de la lingvo mem, sed kvazaŭ ĉeokaze zorgu pri la videbleco de Esperanto kaj de la komunumo al la ekstero. Laŭ nia sperto eĉ pli bona varbado kaj informado pri Esperantujo okazis ekster la oficialaj programeroj, dum simplaj babiloj – utilas havi iun eksterlandan esperantiston kun kiu oni babilas Esperante dum ĉiutagaj aktivaĵoj en la festivalejo (ekzemple vicoj por aĉeti manĝaĵon aŭ por uzi duŝon). En perfekta scenario ni ŝatus inviti kiom eble plej da TEJO-membroj al la festivalo kaj krei tie Esperanto-tendaron, videblan kaj rekoneblan grupon por kuriozigi neesperantistojn en la festivalo: parto de tiuj esperantistoj povus gvidi atelierojn, lecionojn kaj prizorgi Esperantan stando, sed la resto povus simple ĝui la ĝeneralan programon kaj enmiksiĝi en la homamason. Aldona instigilo estas la eblo volontuli kaj malplialitigi tiumaniere la koston de partoprenado: estas bezonataj interalie interpretistoj, sed ankaŭ purigistoj kaj gardistoj, do oni ne nepre devas koni la polan lingvon perfekte. Ĉiuokaze, pro la loko de tiu festivalo (sud-okcidenta Pollando), ĉeestas ĝin ne nur poloj, sed ankaŭ germanoj, ĉeĥoj, kaj ankaŭ personoj el pli foraj landoj, ekzemple Francio kaj Hispanio.

Estu bonvenaj uzi tiun ideon – trovu similtipan festivalon en via regiono kaj invitu al ĝi esperantistojn!

Eksteraj rilatoj dum Esperantaj eventoj

Bonaj, aŭ almenaŭ ekzistantaj rilatoj kun lokaj ne-registaraj organizaĵoj (NRO) en via ĉirkaŭaĵo estas gravaj por okazigo de mezgrandaj kaj grandaj Esperanto-eventoj. Tiaj NRO-oj kutime estas pli spertaj ol Esperantaj organizaĵoj pri organizado de diversaj aktivaĵoj por la loĝantoj de via agadloko – ili povas scii kiel facile organizi ĉiĉeronadon, scenejon kaj sonteknikaĵojn por subĉiela koncerto, kiuj firmaoj provizas bonan kaj ne tro kostan manĝon por grupoj ktp.

La plej klara ekzemplo de evento kiu bezonas tiajn kontaktojn estas la kultur-lingva festivalo okazanta ĉiujare kadre de IJK. Ĝia okazigo kutime estas grava elemento de la buĝeto, ĉar por uzi publike alireblan spacon necesas pagi sufiĉe multe; tamen, dank’ al rilatoj kun lokaj NRO-oj tiu procezo povas esti malpli kosta kaj certe pli simpla.

Necesas tamen rimarkigi ke ne nur tiel granda okazaĵo kiel KLF pruvas utilon de kontaktoj kun aliaj NRO-oj. Eĉ malpli grandaj eventoj, ekzemple semajnfinaj, povas utili se vi sukcesos trovi programejon, prefere malmult- aŭ sen-koste. Bona ideo estas serĉi inter institucioj kiuj funkcias ekzemple kadre de urbaj aŭ ŝtataj kulturdomoj.

Memoru ke la kontaktoj ne nepre devas esti oficialaj kaj formalaj; foje koni iun aktivulon aŭ dungiton de NRO persone kaj babiloj kun tiu persono povas esti multe pli efikaj kaj helpaj por via celo.

Tasko
Kontrolu, ĉu ekzistas landa junulara konsilio en via lando kun kiu via landa sekcio aŭ grupo povus rilati (la kursero pri FoJE kaj kontinentaj retoj povas helpi vin laŭbezone).

  • Se ĝi ja ekzistas, verku etan raporton pri ĝia agado kaj kiel via asocio povus rilate kun ĝi en la baldaŭa estonteco. Se via landa sekcio jam havas rilatojn kun ĝi, fokusiĝu vian raporton sur tio kaj la venontaj paŝoj de via kunlaborado.
  • Se ne ekzistas tia organizo, serĉu alian similan organizon en via lando kun kiu eblus kunlaboro kaj imagu kunlaboradon kun ĝi.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž