Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 9

Kion opinias esploristo pri lingva ekonomiko pri la lingva justeco en la Eŭropa Unio?

En la antaŭaj eroj ni lernis pri la ĝeneralaj konceptoj de Eksteraj Rilatoj, pri kiel respondi al tiklaj demandoj kaj pri la lingvopolitikaj pozicioj de TEJO. Nun, venu iom da enprofundiĝo pri la temo: lingva justeco.

La plej fama materialo pri la temo en Esperantujo estas certe la Raporto Grin, kiu fariĝis ekde sia publikigo unu el la ĉefaj apogiloj de Esperanto je la Eŭropa Unio (EU). En 2005 la svisa Profesoro François Grin, laŭ peto de franca instanco, prezentis sian verkon “Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko” kiu analizas diversajn lingvopolitikajn eblojn por la UE-landoj, de laŭ ekonomia oportuneco kaj etika justeco.
El 3 scenaroj, la « tutangla » (scenaro 1), la « multlingvisma » – surbaze de prefero de la angla, franca kaj germana – (scenaro  2) kaj  «Esperanto » (scenaro  3), li konkludas ke longdaŭre la lasta estas la plej favora kaj ekvilibra por EU ĝenerale.

Trafoliumu la raporton esperante, aŭ alternative orignallingve en la franca. Ĝi ankaŭ legeblas en aliaj lingvoj: ĉeĥe, nederlande, portugale. Aldone, aliaj plurlingvaj materialoj troveblas ĉi-tie, notinde letero al la Eŭropa Parlamento sendita en 2006 surbaze de tiu raporto.

Aŭskultu* pri la temo Michele Gazzola.

Plenigi la demandaron

* Se pro iu kialo vi ne povus aŭskulti, dank’ al Alberto Vitale jen estas ĝia teksto:

Saluton, hodiaŭ ni estas ĉi tie kun Michele Gazzola, sekretario de Nitobe kaj esploristo pri lingva ekonomiko.

− Do Michele, kiu estas laŭ vi la nuna lingva situacio de la Eŭropa Unio.

− Do, se vi celas la lingvan reĝimon de la Eŭropaj instancoj, ni diru ke laŭ leĝe, formale, ni havas post la eniro de Kroatio, ni havas en Eŭropo hodiaŭ 28 membroŝtatojn kaj 24 oficialajn kaj laborlingvojn. Tiu estas formale egalece, en la pratiko foje tre ofte eĉ okazas ke la labordokumentoj haveblas nur unu aŭ du lingvoj kaj se tiuj dokumentoj estas uzataj nur ene de la instancoj kiel labordokumentoj ne multegravas, multe pli gravas la fakto, kiu laŭ mi estas problemo, ke multaj dokumentoj kiuj celas la eksternan mondon, nome la retpaĵojn ekzemple, la retpaĵojn pri agrikulturo haveblas nur tri lingvoj, la retpaĵon pri kulturo kaj lingvoj haveblas nur en kvin lingvoj. Kaj tiu signifas ke de fakto, laŭ la praktiko, foje okazas ke komuniko al la ekstera mondo, al la civitanoj kaj tiel plu, al la enterprenoj ne okazas en la dudekkvar lingvoj, sed en du, tri, kvar, maksimume kvin.

− Laŭ vi kiel tio rilatas al lingva demokratio?

− Do, la fakto estas ke Eŭropaj Instancoj, kiam ili komunikas al la ekstera mondo, tre ofte celas la tutan loĝantaron. La leĝo, ni diru leĝoj, tamen tiu ne estas bona vorto sed la eŭropa regularoj kaj la traktatoj estas fakte tradukitaj en ĉiuj lingvoj, se tiu estas tre oficiala kaj ni diru formala komuniko, do la enhavo estas tre formala leĝo aŭ traktato kaj tiel plu; sed poste estas la praktikaj, ni diru, enhavoj, do ekzistas leĝo kiu estas unu, du paĝo longa sed poste estas ĉiu kiu venas poste, do kiel oni konkrete aplikas la leĝon, en la retpaĝon vi devas ekspliki, kion vi devas fari por respekti la leĝon, kiuj ekzemploj vi povas sekvi kaj tiel plu, kaj tiuj informoj ofte haveblas en ĉiuj lingvoj. Kaj tiu signifas ke bona parto, eĉ la plejmulto de la Eŭropa loĝantaro havas problemojn aŭ havus problemojn kompreni la komunikon, la enhavon de la komuniko de la Eŭropa instancoj se la informoj ne haveblas en la oficialaj lingvoj, rigardu ke la Eŭropaj civitanoj, la plenkreskuloj, almenaŭ, estas ankaŭ impoŝtpagantoj ĉar la Eŭropa Unio funkcias dank´al la impoŝtoj ke la Eŭropaj civitanoj pagas kaj tiu signifas ke ekzistas malegaleco inter la civitanoj, kelkaj pagas kaj ricevas informojn, kelkaj pagas la impoŝtojn kaj kontraŭ tiu, ne ricevas sufiĉe da informoj kiel la aliaj civitanoj.

− Kaj laŭ la vidpunkto de la lingva justeco, kio estas la konkreta diskriminacio?

− Do, la diskriminacio okazas je du niveloj, unue estas se oni uzas subgrupon de lingvoj, ni diru ekzemple la plej disvastigataj kiel la franca, la angla, la germana, la itala kaj la hispana lingvo, ĉiu kvin lingvoj estas la plej parolataj laŭ la nombro de la denaskaj parolantoj, se vi uzas ekzemple nur tri el tiuj ĉi lingvoj, ni diru la anglan, la francan kaj la germanan, la plej multo de la Eŭropa loĝantaro havu malfacilan aliron al la Eŭropaj dokumentoj, kaj estas je la unua nivelo malegaleco mi diris, estas inter la landoj, do kompreneble estas landoj kiel preskaŭ la tuta loĝantato povas senproblemoj kompreni la dokumentojn de la Eŭropa skribitaj aŭ produktitaj de la Eŭropa Unio en unu el tiu ĉi tri lingvoj; se vi estas ekzemple austro, vi senproblemoj povas ĝenerale kompreni la dokumentojn se vi haveblas en la germana, sed la alia, la plej multo de aliaj membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio, la plej multo de la loĝantaro kiu ne komprenas aŭ komprenas tre malbone unu el tiu ĉi tri lingvoj do je la unua nivelo estas, oni kreas malegalecon inter la ŝtatoj; dua malegaleco, ene de la ŝtatoj, do ekzemple ene de Pollando, ene de Ĉeĥio, ene de Portugalio, ni kreas malegalecon ankaŭ nacinivele, ene de ŝtato mi diris ĉar kio ni observas, la natuloj diras al mi, ke la homoj kiuj pli bone regas fremdajn lingvojn ĝenerale, do kiu ne havus multe da problemoj kompreni tekstojn aŭ dokumentojn en la angla, franca, kaj la germana, estas precise la homoj kiuj…malpli…pli kiuj ĝenerale havas pli da rimedojn, plej altan nivelon de edukado, ili estas pli junaj, kaj ili havas laboron. Tiu signifas ke se vi ne uzas la lingvojn, ni diru, kiam Eŭropa Unio ne uzas la oficialajn lingvojn, ĉiujn oficialajn lingvojn, por paroli aŭ skribi al la loĝantaro ekzemple pere de retaj, retpaĝoj, la homoj, la civitanoj kiuj havas pli da problemoj estas tiuj kiuj estas malriĉaj, averaĝe ili pli malbone konas la fremdajn lingvojn ol la riĉuloj, estas la homoj kiuj estas pli maljunaj ĉar ili generale, averaĝe, scipovas la fremdajn lingvojn malpli bone ol la junuloj kaj la homoj kiujn havas malaltan nivelo de edukado. Tiu ene de ĉiuj Eŭropaj landoj. Kaj aldone, oni kreas ankaŭ diskriminacion inter la eŭropajn ŝtatojn, la diskrimiancio inter la ŝtatoj kaj ene de la ŝtatoj.

− Kaj kiu laŭ vi povas esti iu politika solvo, iu politika progreso?

− La progreso ĝuste estas montri ke ne veras ke ĉiuj en Eŭropo scipovas tre tre flue fremdajn lingvojn, tiu ne veras, estas malpli multo de la eŭropa loĝantaro havas bonajn konojn de fremdaj lingvoj, ni subtenas la lernadon kaj la instruadon de fremdaj lingvoj, tiu stas tre grava, sed ni bezonas ankoraŭ multege da jaroj antaŭ ol alveni je la punkto tie ni ĉiuj parolos flue aŭ la franca, aŭ la germana, aŭ la angla en la Eŭropo; intertempe mi pensas ke estas tre grave ke ĉiuj homoj simple ne resignu kaj ili petu je la eŭropa instanco kiu estas ilia instancoj, demokrate elektitaj, instancoj kiuj funkcias dank´al nia mono ankaŭ, ke ili bonvolu donu al ni ĉiuj eŭropaj civitanoj la samajn eblecojn, la samajn rajtojn, eldonu la dokumentojn en niaj lingvoj; kaj tiu estas laŭ mi la grava afero de fari.

− Ĉu vi havas mesaĝon por la esperantistoj?

− Do mi pensas ke jes, estas ke la homoj kiuj interesiĝas pri la lingvo Esperanto estas homoj kiuj estas apartaj sentemaj al tiuj problemoj, do ili konscias pri la lingvoj problemoj generale, ili estas apartaj viglaj pri tiuj temoj kaj mi kredas ke ili aktive devus kontribui defendi la rajtojn kaj la interesojn de la homoj kiuj hodiaŭ estas eskluditaj de la komunikado kun la eŭropaj instancoj.

− Malantaŭ la mikrofono estis Michele Gazzola kiu estas sekretario de Nitobe kaj esploristo pri lingva ekonomiko. Se vi havas demandojn al li, skribu al info@muzaiko.info kaj ni kunigos vin kun li. Dankon pro la aŭskultado.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž