Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 2

Kio estas la malsimileco inter informado kaj eksteraj rilatoj?

Ni devas konscii pri tiu diferenco [inter KER kaj Informado], kaj ne agi kiel “propagandistoj” en KER-eventoj, sed sobre, profesie kaj pasie reprezenti nian asocion, retumi kun aliaj, ktp.

Ekzemple la kristanoj ne disvastigas flugfoliojn pri religio 😉

(Francesco Maurelli)

Ja ankaŭ en KER oni ofte devas respondi al diversaj demandoj rilate al Esperanto, do, kial oni apartigu la du?

La granda malsameco estas, ke:

  1. Kiam vi reprezentas TEJOn en Eksteraj Rilatoj, vi renkontiĝas ĉefe kun decidfarantoj, povuloj. Do, tie gravas montri fideblan, fortan bildon pri TEJO, kiel serioza junulara organizo.
  2. Via tasko estas reprezenti TEJOn, kaj ne esperantigi la aliajn reprezentantojn.
  3. Eksteraj rilatoj estas tre utilaj por krei interorganizajn kunlaborojn.
  4. En KER tre gravas la personaj rilatoj. Do, plej grava estas ĉiam esti amika, kaj esti ŝatata. Memoru, ke homoj ofte identigos vin kun TEJO kaj Esperanto, kaj se ili ŝatas vin, sed ial ne tiom TEJOn, estas pli facile ŝanĝi ilian aliron ol male. Kaj homoj memoros la sperton renkonti vin, do prefere ili havu bonan memoron pri vi, ol la malon.

Kaj ĉar ne eblas sufiĉe ripeti, por fini, jen la citaĵo de Francesco Maurelli:

Ni devas konscii pri tiu diferenco [inter KER kaj Informado], kaj ne agi kiel “propagandistoj” en KER-eventoj, sed sobre, profesie kaj pasie reprezenti nian asocion, retumi kun aliaj, ktp.

Ekzemple la kristanoj ne disvastigas flugfoliojn pri religio 😉

Plenigi la demandaron

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž