Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 12

Kaj nun… ek al la aktivado!

Kaj jen… ni alvenis al la lasta ero de nia rettrejnado pri Eksteraj Rilatoj!

La trejnado estis elpensita por pliprofundigi viajn konojn pri kion TEJO jam atingis en tiu kampo, kaj por instigi kaj ebligi vin aktive partopreni en la estontaj atingoj kaj sukcesoj de TEJO. Por atingi la celon estis petite de vi legi diversajn tekstojn (retpaĝoj, raportoj de reprezentintoj, novaĵleteroj, artikoloj, vikio, ktp), pripensi pri agadoj, opinii pri jam faritaj laboroj kaj praktike kontribui al la plibonigado de la ekstera bildo de TEJO.

Eĉ finfari la tutan trejnadon bedaŭrinde ne signifas, ke ekde nun vi certe ĉiam elstare povos reprezenti TEJOn, agadi en la kampo de eksteraj rilatoj. Reprezentado estas lerto, kiun oni pliperfektigas kaj lernante pri ĝi kaj praktikante ĝin, lernante de niaj propraj eraroj.

Tamen sciu kaj konsciu, ke kiam vi estos kune kun aliaj junuloj, multaj reprezentantoj de aliaj organizoj ne havos tiom multe da kono pri la aferoj, kiel vi, simple ĉar ne ĉiuj organizoj havas funkciantan aktivulan trejnadon pri eksteraj rilatoj. Vi renkontos plurajn estontajn diplomatojn, sed ankaŭ simplajn junulojn, kiuj pro hazardo/bonŝanco estis senditaj al tiu specifa evento. Tiuj eventoj estas ankaŭ elstaraj ebloj por renkonti interesajn novajn homojn kaj krei amikecojn. Do agu laŭ via plej bona scio, memfide, kaj ĉiam strebu lerni el viaj mispaŝoj kaj per viaj raportoj laŭeble certigi ke ankaŭ aliaj lernu de ili, ja tiel vi povas helpi ke estonte TEJO havu eĉ pli sukcesan reprezentantadon, pli sukcesan komisionon pri eksteraj rilatoj!

Por praktiki viajn lertojn, aliĝu al la retlisto kaj eniru la Telegramgrupon de la Komisiono de TEJO pri Eksteraj Rilatoj (KER). Sendu motivleteron al ker@tejo.org kun viaj motivoj kaj preferoj pri kiel vi volas aktivi kadre de TEJO-KER. Membriĝante en la retlisto, vi rekte ricevos sciigojn pri ebloj por reprezenti, interveni por Esperanto, por antaŭenigi la agadon de TEJO en tiu kampo.

Due, kunpartigu viajn opiniojn, komentojn kaj impresojn pri la trejnado kaj pritaksu la diversajn flankojn de ĝi plenigante la pritaksadilon – tio estu via 12-a tasko!

Sukceson en ĉiuj viaj ontaj agadoj por reprezenti Esperanton, kaj elkoran dankon pro via atento kaj diligenta trejniĝemo!

Antaŭa partoEnhavtabelo

Foto: Jozef Baláž