Krei novan lokan grupon – parto 2

Varbi homojn

Post kiam oni ekhavis ideon pri kian grupon ni ŝatus havi, kaj kiel ĝi aspektu post iom da tempo, restas nur la tasko realigi ĝin. 😉

Por tion fari, indas esti plurope. Ne nur, ĉar tiel la taskoj kaj respondecoj dividiĝas inter pluraj personoj, sed ankaŭ ĉar pli da homoj vidas pli, kaj kiam oni agas, tiuj malsimilaj informoj, ideoj povas solvi antaŭe nesolveblaspektajn problemojn. Kaj agi kune multe mojosas. 🙂 Por tion fari, necesas trovi aliajn homojn. Sed kiel?

Por trovi eblajn kungrupkreemulojn, kontaktu lokajn esperantistojn.

  1. Petu informojn de via landa sekcio (se vi havas) pri izolitaj esperantistoj en via urbo.
  2. Demandu al la estrarano de TEJO pri Landa Agado (la@tejo.org), ĉu tiu scias pri eblaj lokaj izolitaj esperantistoj en via urbo.
  3. Rigardu ĉe edukado.net, ĉu iu gvidas kurson en via proksimeco: http://edukado.net/kursejo – kaj se jes, kontaktu ilin!
  4. Rigardu ĉe lernu.net, ĉu estas aktivaj membroj en via proksimeco: https://lernu.net/uzantoj – kaj kaze ke jes, kontaktu ilin aŭ petu al via Landa Sekcio aŭ al TEJO sendi al la lernu-teamo mesaĝo plusendota al la lernu-membroj en la ĉirkaŭaĵo!
  5. Se vi scipovas la anglan kaj havas Facebook, ŝanĝu la lingvon al la uson-angla por sekva ebleco: serĉi samurbajn fejsbukanojn laŭ lingvoj parolataj, urboj, landoj, paĝoj ŝatataj, grupoj partoprenataj, ktp (Esperanto speakers who live in…/like Lernu!/are members in Esperanto…Lernu likers who live in…) Jen ekzemplo nur videbla per la usonangla. Jen paĝo kiu klarigas la novan nuran manieron nun fari tion. Se vi ne komprenas, mesaĝu la paĝon, diru ke vi trejniĝas per tiu ĉi kurso, kaj la paĝestro helpos vin. Konsciu ke inter la homoj kiuj publike informos pri tio, ke ili parolas Eo-n, multaj aŭ kelkaj ŝercas (precipe tiuj, kiuj ankaŭ “parolas” la klingonan aŭ pli ol 10 lingvojn). Inter la serĉitoj, aliaj certe interesiĝas kaj informindas pri via ekzisto kaj projekto en sama urbo. Aliaj ja parolas Esperanton aŭ iam lernis, ktp.

Se vi trovis kontaktojn al homoj, skribu al ili, kontaktu ilin. Sed kion diri? Jen kelkaj ekzemploj por doni al vi ideojn:

  1. Saluton! Mi estas … kaj mi ŝatus paroli Esperanton en mia ĉirkaŭaĵo, kaj mi tre ĝojas, ke mi trovis vin, kiu parolas Esperanton kaj loĝas en … . Ĉu ni povas renkontiĝi?
  2. Saluton! Mi estas … kaj mi ŝatus paroli Esperanton en mia ĉirkaŭaĵo, sed mi ne trovis klubon ĉirkaŭ mi, tial mi pensis, ke mi tre ŝatus ĉion fari, por ke ĝi ekzistu. Ĉu laŭ vi tio estas bona ideo? Ĉu vi hazarde konas klubon en nia ĉirkaŭaĵo? Ĉu vi ŝatus renkonti min? Se jes, kiam, por mi plej taŭgas … .
  3. Saluton! Mi estas …, mi partoprenas la internacian Esperanto-agadon, kaj mi ŝatus disvastigi Esperanton ankaŭ loknivele. Por tio laŭ mi indas ke ni kreu klubon. Ĉu vi emas helpi en tio? Ĉu vi konas iun, kiu eble ŝatus helpi min por realigi viglan lokan klubon? Mi imagis la laboron kaj la realigon jene: … . Kion vi pensas? Mi atendas vian respondon.

Taskoj 2

  • Provu ĉiujn manierojn listigitajn, por trovi en via ĉirkaŭaĵo lokajn esperantistojn (ĉu vi havas konsilon pri plia maniero? Skribu al rtnovagrupo@tejo.org por ke ni povu enmeti en la konsilliston)
  • Kontaktu la homojn!
  • Sendu al rtnovagrupo@tejo.org kion vi pensas pri la 3 malsimilaj alparolmanieroj, kiuj estas iliaj avantaĝoj, kaj malavantaĝoj, ĉu ili igas malsimilajn homojn respondi? Krome, se vi uzis alian alparolmanieron, bonvolu skribi ĝin al ni, kaj ankaŭ pri ĝia sukceso, por ke ni povu lerni de ĝi!

← Antaŭa partoSekva parto →