Krei novan lokan grupon – parto 3

Faru kunlaboran planon

Nun ke vi ekkontaktis homojn en via ĉirkaŭaĵo, venas la sekva paŝo, realigi vian ideon. Kiel oni realigas ideojn? Oni realigas ilin, kiel projektojn. Do, la paŝo estas fari detalan planon.

Fari planon ofte ŝajnas kiel teda afero, sed ĝi estas tre grava kaj utila, kiam oni kunlaboras, por eviti streĉiĝon kaj malefikecon pro miskomprenoj. Sed kiel fari la planon? Eblas fari diversmaniere, jen rekomendita strukturo:

  1. unue eltrovu kaj interkonsentu pri viaj vizioj, misioj, valoroj, celoj
  2. poste prinpensu la strategion kaj la agojn
    1. tie por ĉiuj agoj difinu limdaton, kaj homo(j)n, kiu(j) faros
  3. krom tio, interkonsentu pri la kunlabora sistemo
    1. specifu kiom ofte vi havos komunan renkontiĝon
    2. kiel vi komunikos unu al la alia inter la komunaj renkontiĝoj

1. Eltrovu vian propran vizion, mision, valoron kaj celojn

Kion tio signifas?

  • Vizio: skizas la idealigitan mondpercepton, la mondon al kiu vi laboras, ne estas nuno, temas pri la estonteco
    • Grupvizio signifas kion ni imagas, kie ni estos estontece, al kio ni laboras
    • Mondvizio signifas en kiu idealigita mondo ni kredas
  • Misio: kion vi faras (ĝenerale, ne detale), kio estas via tasko en la mondo; unu frazo
  • Valoroj: kial vi sentas ke vi, kaj la klubo elstaras, pri kio vi fieras: ekzemple akceptemo, internacieco, malfermiteco (klopodu interkonsenti pri maksimume 5)
  • Celoj: kiuj estas la 3-5 atingeblaj aferoj, kiujn atingante vi kontribuos al la realigado de via vizio?

Kiel eltrovi ilin?

Tasko 3a:

  1. certigu ke ĉiuj komprenas mondvizion, grupvizion, mision, valorojn, celojn
  2. ĉiuj el vi skribu por si mem la viziojn, mision, valorojn, celojn de la grupo – ene de 5 minutoj – ne devas esti perfekta, sed gravas ke vi skribu ion
  3. kunmetu kion vi verkis, kaj klopodu interkonsenti pri la vizio, misio, valoroj, celoj – se vi ne sukcesas ene de 30 minutoj tiun interkonsenton fari, ĉesigu la babiladon, kaj revenu al ĝi sekvontkunvene – se vi ankaŭ tiam havos problemon, priskribu la situacion al rtnovagrupo@tejo.org
  4. sendu viajn vizion, mision, valorojn, celojn al rtnovagrupo@tejo.org

2. Krei strategion kaj asigni taskojn

Por krei strategion, unue rigardu al viaj celoj. Ĉu la celoj havas ordon de graveco/ordon en tempo? (ekzemple indas unue krei varbkampanjon, poste kurson kaj poste fari Esperantan renkontiĝon, kaj ne male)

Tasko 3b

Prenu grandan paperon, skribu sur ili la celojn, kaj sub la celoj la agojn bezonatajn por atingi ilin. Faru ankaŭ ordon en tempo. Se estas agoj, kies plenumo dependas de eksteraj faktoroj, kiujn la grupo ne povas regi, tiukaze ankaŭ skribu, kio okazas, se malsukcesas. (povas esti ke tiukaze la grupo faros aliaĵon por atingi la celon, aŭ ke la celo ne estos atingita)

Por ĉiuj agoj difinu limdaton kaj homojn, kiuj faros ĝin.

Sendu la rezulton al rtnovagrupo@tejo.org!

3. Pripensu la kunlaboran sistemon

3.1 Decidu pri la diversaj decidsistemoj kiujn vi uzos:

Por helpi vin decidi kiam kian decidosistemon vi emas uzi, jen iomete da teorio pri teamaj decidadoj.

3.1.1 Interkonsento

Tio ĉi estas la plej grava strategio por teama decidofarado. Tio ĉi signifas, ke ĉiuj povas vivi kaj labori kun la decido, kaj subtenas ĝin.

Grupoj ofte kunlaboras proksime unu al la alia por atingi interkonsenton. La kapablo uzi kunlaboradon postulas la rekonon kaj respekton por ĉies ideoj, opinioj, kaj sugestoj. Interkonsentoj postulas, ke ĉiu partoprenanto konsentu pri la punkto diskutata antaŭ ol ĝi fariĝas parto de la decido. Ne ĉiu punkto akordiĝos kun ĉies kompleta aprobo. Unuanimeco ne estas la celo. La celo estas havi individuojn por akcepti vidpunkton bazitan sur logiko. Kiam individuoj povas kompreni kaj akcepti la logikon de malsama vidpunkto, vi supozu, ke vi jam atingis interkonsenton.

3.1.2 Regulo pri la plimulto

Tiu ĉi decidofarada strategio signifas, ke la teamo konsentas okazigi internan voĉdonadon kaj vidi la decidon, al kiu la plimulto de la teamanoj konsentas, kiel la finan decidon de la teamo.

3.1.3 Delegado

Per delegado, la respondeco fari decidon estas donata al certa individuo aŭ subunuo de la teamo. Kompreneble, la tuta teamo devas konsenti al la decido de tiu respondeca.

3.1.4 Nominala teama strategio

En nominala teama strategio, la teamanoj donas siajn elektojn por fari liston da prioritatoj. Fine, la opcio ĉe la plejsupro de la listo estos la fina decido.

Estas tre grave decidi je la komenco de kunlaboro (kaj poste regule rigardi, ĉu estas bezonata ŝanĝo) pri la decida strategio por eviti postajn frustriĝojn, ĉar kelkaj teamanoj nenion faras (ĉar atendas decidon de ĉiuj, sed la aliaj tion ne komprenas) aŭ ĉar teamanoj faras decidon pri aferoj, pri kiuj la aliaj pensis ke ĉiuj devus decidi.

3.2 Specifu kiom ofte vi havos komunan renkontiĝon

Indas mencii ke laŭ la sperto de pluraj lokaj grupoj indas fari kunvenon eĉ kiam oni nenion havas por diri, ĉar dum la babilado povas ekesti novaj ideoj, solvoj por delongaj problemoj. Do, kunvenu kaj ĝuu! 🙂

3.3 Kiel vi komunikos unu al la alia inter la komunaj renkontiĝoj

Povas esti retmesaĝoj, regulaj raportoj (tiukaze indas fari formularon, ekzemple kun regulaj rubrikoj: kiun taskon vi faris, kiuj estas la estontaj paŝoj kaj kiam, ĉu vi bezonas helpon, ĉu bonvenus helpo, ĉu estis neatenditaj malfacilaĵoj, kromaĵoj)

Tasko 3c

Sendu vian decidstrukturon, vian renkontiĝoftecon kaj vian komunikadmanieron al rtnovagrupo@tejo.org.

← Antaŭa parto