Antaŭ la kurso

Organizado

Eble vi dubas, ĉu via kurso sukcesos, ĉu estos sufiĉe da partoprenantoj, ĉu instruado bone sukcesos, ĉu la ejo taŭgas ktp. La nombro de partoprenantoj estas la plej malcerta, kaj plej neefike de vi influebla nekonataĵo en la organizado, kiun eblas nur influi per bona varbado. Se pro iu ajn kialo vi tamen ne sukcesas arigi sufiĉan kvanton da homoj, tamen nenio grava okazis. Simple vi, kaj eble kelkaj aliaj havas neatendite liberan tempon. Ĉu vere malbona? Do ne tro streĉiĝu kaj ĝoje kaj pacience komencu la organizadon.

Kiam komenci la organizadon?

Kiel eble plej frue. Fiksu daton du aŭ tri monatojn antaŭ la okazo por havi sufiĉe da tempo por varbi. Por havi daton dum kiu multaj povas veni, indas uzi la konsentotrovilon ĉe www.doodle.ch, kiu ekzistas en multaj lingvoj. Invitu al la enketo partoprenemulojn kaj publikigu la ligilon al la enketo en forumoj kaj via retpaĝo.

Kiel komenci la organizadon?

Alskribu vian landan sekcion kaj lokan klubon por informi ilin pri via deziro organizi Esperantokurson. Diru, ke vi legis tiun ĉi dokumenton, kaj demandu, ĉu ili povas helpi pri kreado de la retpaĝo aŭ pri varbado. Eble eĉ estas taŭga instruisto, kiu pretus veni al via kurso, por ŝpari al vi iom da laboro? Se en via lando ne ekzistas landa sekcio, vi povas peti helpon ĉe la estraro de TEJO aŭ ĉe iu najbarlanda sekcio.

Prezo de la kurso

Ĝenerala rekomendo estas, ke la kurso estu pagenda. Tio havas du funkciojn:

Kovri la kostojn

Kursoj ĝenerale kaŭzas kostojn. Eblaj kostoj (sed certe ne ĉiuj eblaj) estas

  • lupago por seminariejo
  • hejtigokostoj por la seminariejo
  • biletoj por la kursestro kaj helpantoj
  • manĝaĵoj
  • keksoj
  • trinkaĵoj
  • kopioj
  • varbiloj

Tiujn kostojn eble ne pagas vi, sed iu pagas ilin. Kaj la kursanoj ĝenerale pretas pagi ion por lerni, kaj ne atendas, ke la kurso estu tute senkosta. Por financi la lokan grupon tial bonas difini iun prezon por la kurso, kiu kovras certe la kostojn. Alia vidpunkto estas tamen, ke homoj mirus, se la kurso farus iun grandegan profiton. Do la prezo devas esti modera.

Doni la imagon de kvalito

En la hodiaŭa mondo homoj bedaŭrinde ofte pensas, ke io, kio ne estas pagenda, estas malpli altkvalita ol io, kio pagendas. Estas multaj ekzemploj por tio, ni nun ne volas diskuti, ĉu tio bonas aŭ ne, sed ĉe la plimulto de la homoj tio laŭ nia sperto veras.

Alteco kaj rabato

Laŭ spertoj bona prezo en Germanio estas:

  • 30 € por homoj aĝantaj malpli ol 26 jaroj: Tio certe kovras la kostojn kaj estas pagebla
  • 50 € por homoj aĝantaj pli ol 26 jaroj: Tio donas iom da profito al la kursokaso kaj loka grupo.

Tamen povas esti, ke kelkaj pro kelkaj kialoj ne volas aŭ povas tiom pagi, kvankam ili tre ŝatus lerni Esperanton. Por tiuj homoj indas meti etan rimarkon en la aliĝilon kaj en la varbadon “Rabatoj laŭ interkonsento eblas. Demandu nin.” Pri la alteco ĉiu kursestro mem decidu laŭ la loka situacio. Malfacilas doni ĝeneralajn rekomendojn por pluraj landoj.

Komento de Lu:

Mi en la jaroj ĉirkaŭ 1990 kutime prenis prezojn de 50 DEM por studentoj kaj 100 DEM por aliaj – bone funkciis. Ili ne protestis, ĉar tio estis sub la nivelo de popolaltlernejoj. En 2008 mi mem enketis pri la prezo de lingvolernejoj: Ĝenerale ili volas havi de la tuta grupo 40 ĝis 60 EUR por unu horo. Se estas dek homoj, la instruhoro kostas do ekde 4 EUR. Ĉ. 16 instruhoroj dum semajnfino do kostas ekde ĉ. 64 EUR. Same kiel mi tiam, hodiaŭ oni povos laŭ mi preni 50 EUR kaj 100 EUR (au eble 40/80, mi ne insistas). Mi preferas prezon de ĉ. du trionoj ĝis samo de la malaltaj ĝeneralaj ofertoj.

La “gajnon” oni povas ŝpari por havi la monon por varbaj anoncoj en studentaj gazetoj, por povi permesi al si varbagentejon, kiu afiŝas en ĉiuj universitatoj k.s. Necesas iom ŝpari, ĉar preferinde oni faru kampanjon, kie estas ŝanco, ke la saman homon trafas multaj informoj en mallonga tempo. Aŭ por iam permesi al si iomete pagi la instruanton. Estas pli facile trovi instruanton, se tiu ricevas iom da rekompenso.

Trovi helpantojn

Ne provu ĉion mem fari. Tio frustros iam vin kaj ankaŭ la kvalito de la laboro estas ĝenerale malpli alta ol kiam pluraj faras ĝin. Helpantojn vi povas trovi inter aliaj – prefere junaj – anoj de la loka klubo aŭ en aliaj urboj. Por la preparado ne necesas nepre ĉiam esti en la sama urbo. Pri interreta varbado oni povas tre bone taskigi iun el alia urbo. Bonas havi unu aŭ du helpantojn en la preparado. Konsciu tamen, ke vi estru ilin, taskigu ilin kaj kontroletu ilin. Vi organizas la kurson, do estas via respondeco atenti, ke ekz. varbado funkciis. Tio ankaŭ ŝparos al vi mem poste tristecon kiam ekz. maltro da homoj aliĝas.

Adreslisto de aliĝintoj

Ekde la komenco havu adresliston de la aliĝintoj. Uzeblas por tio ankaŭ google-documents, aŭ evernote, por havi ĝin alirebla de ĉie. Ĝi povas enhavi la jenajn kolumnojn:

Nomo, Antaŭnomo, Retadreso, Telefono, Strato, Urbo, Poŝtkodo, Naskiĝjaro, Antaŭscio, Jam pagis (kiom)

Organizi tranokteblojn por eksterurbanoj

Homoj el alia urbo verŝajne ankaŭ volonte venos al via kurso. Ĉar ili venas el alia urbo, ili kutime ne havas senkostan tranokteblon en via urbo. Proponu en la informmaterialo organizi por ili tranokteblojn laŭ interkonsento. Se iu aliĝas kun tiu ĉi peto, skribu al via loka dissendolisto, aŭ mem gastigu la personon. Kutime ne necesas havi iun luksan tranoktejon, sincera gastigemo pli gravas. En kelkaj landoj, ekz. Germanio, oni povas proponi al la aliĝinto dormi sur matraco en dormosako.

Loko

La ejo dependas tre de lokaj kondiĉoj, kaj malfacilas doni ĝeneralajn rekomendojn. En multaj urboj la loka Esperantogrupo havas iun ejon, kiun eblas senkoste aŭ kontraŭ favora prezo uzi. Aliaj eblecoj estas privataj loĝejoj kun sufiĉe grandaj ĉambroj, lernejoj, kafejoj. Atentu, ke eblu senstreĉe paroli kaj kompreni dum la kurso, do ke ne estu muziko en la malantaŭo.

Kiu celgrupo?

Estas pli facile por la instruisto instrui grupon, kiu konsistas el iumaniere similaj homoj. Tio ankaŭ estas kutime pli amuza por la partoprenantoj.

La simileco povas konsisti je aĝo, okupo, antaŭaj spertoj, antaŭscio ktp. Tio ne estas alvoko diskriminacii homojn pro aĝo ktp. Simple, kiam vi havas elekton kiun partoprenigi en kurso, pripensu, ke plej harmonie estos grupo el similspecaj homoj.

Instruisto

Necesegas por Esperantokurso iu, kiu ŝatas instrui Esperanton. Kiu povas fari tion? En Esperantujo nur malmultaj instruistoj estas profesiaj, plimultas amatoroj. Tio ankaŭ estas ĉarma pri la komunumo.

La lingvonivelo de la instruisto estu almenaŭ B2 laŭ la eŭropa referenckadro pri lingvoj. Bonaj indikiloj je tio estas:

  • Partopreno en du Esperantorenkontiĝoj kun la sento kompreni preskaŭ ĉion.
  • Solida baza kono de gramatiko
  • Klara prononcado
  • Almenaŭ unu jaro da Esperantisteco
  • La kapablo kompreni tiun ĉi dokumenton 🙂

Tiuj kondiĉoj certigas kvaliton de la kurso.

Aldonaj indaj, sed ne nepre necesaj ecoj estas

  • simpatia aspekto
  • sperto pri instruado
  • juna aĝo

Ĉiu instruisto iam instruis la unuan fojon. Ankaŭ vi povas tion fari, se vi plenumas la bazajn kondiĉojn. Provu! Estos ankaŭ por vi interesa sperto, kaj vi ne riskas grandan damaĝon – fakte, kion vi riskus?

Klerigado por instruistoj

Por iĝi pli bona instruisto, akiri pli da spertoj en instruado kaj scio pri Esperanto indas konsideri partoprenon en la oficiala instruista klerigado de la Internacia Centro de Herzberg, centra Germanujo. En la tieaj kursoj vi povas akiri instruistan atestilon. Pliajn informojn pri tio vi trovos ĉe esperanto-zentrum.de. Por junuloj ekzistas specialaj kondiĉoj. Vi povas kontakti tiucele la Germanan Esperanto-Junularon.

Aliaj ebloj estas la unu-jara kurso por instruistoj ĉe la universitato UAM ĉe Poznan kaj la kurso RITE ĉe edukado.net, kiu daŭras 6-10 monatojn diligente aŭ 2 jarojn se ripoze farita.

Instruiloj

Superrigardaj gramatiko kaj vortaro

Por havi ĝeneralan superrigardon taŭgas tre la en multaj lingvoj havebla PakEO, disponebla senkoste rete. Se ĝi ankoraŭ ne ekzistas en via lingvo, eble vi povas traduki ĝin, aŭ proponu al konatoj! Ĝi estas ankaŭ tre efika varbilo kaj laŭdire eĉ taŭgas por memlernado.

Tesi la testudo (germanlingva)

Tesi la testudo estas lernolibro por germanoj. Tial nun sekvas germana teksto.

Das Esperanto-Lehrbuch Tesi la testudo ist in den achtziger Jahren entstanden und vor ein paar Jahren völlig überarbeitet worden. Es eignet sich für Sprachkurse, aber auch zum Selbstlernen. Zu den Übungen sind am Ende des Buches Lösungen angegeben. Das Buch enthält auch ein Wörterbuch in beiden Richtungen (Deutsch-Esperanto und umgekehrt, etwa 2000/2500 Wörter jeweils) sowie einen Index für Grammatik und Themen.

Das Buch hat eine durchgängige Geschichte, die einzelnen Lektionen erzählen von einer Insel, auf der Schildkröten leben, die später eine Reise zu einem Esperanto-Kongress machen. Weiterhin enthalten die Lektionen Erläuterungen zu der jeweils eingeführten Grammatik und Wortfelder, z. B. Essen, Uhrzeit, Gegenstände eines Zimmers, Körperteile usw. Die Übungen sind sehr vielfältig und enthalten auch Sprachspiele für Gruppen. Die Seiten sind reichlich mit Zeichnungen illustriert. Die Umschlagseiten sind aufklappbar, so dass man beim Lesen im Buch vorne die Aussprache, die Endsilben für die Wortarten, die Zeitformen des Verbs und eine Reihe wichtiger Adverbien sehen kann. Hinten sind die Wortbildungssilben ausklappbar.

Die Geschichte ist recht nett geschrieben ist – kein typischer Lehrbuchtext. Es gibt immer mal wieder einen Grund zum Lachen, dazu regen auch die Übungen an. Das ist natürlich förderlich für die Entstehung einer angenehmen Gruppen- und Lernatmosphäre. So habe ich das Buch gerne in unserem Verlag herausgegeben.

(Fonto: Recenso de Lu von Wunsch-Rolshofen ĉe amazon.de)

Materialo

Tesi, la testudo
Bick, Eckhard / Formaggio, Eva u.a./k.a.
EsperantoLand (2006)
232 Seiten, 3. Ausgabe, 23×18 cm
ISBN-10: 3922570801

Erarkorektoj haveblas germanlingve ĉe http://www.tesitestudo.de/

Esperanto en dialogo (germanlingva)

Esperanto en dialogo estas lernolibro por germanlingvanoj kreita de Rudolf Fischer. La suba germanlingva priskribo venas el lia kursmaterialo.

Das Ziel ist, Esperanto auf natürliche Weise, nämlich in der sofortigen Verwendung im Gespräch zu erlernen. Das Lehrwerk ist so aufgebaut, dass man als erstes die häufigsten 500-1000 Wortwurzeln laut einer Frequenzliste der esperantosprachigen Jugendzeitschrift kontakto lernt. Hinzu kommen viele, für Deutschsprachige unmittelbar verständliche (seltenere) Wörter wie studento, sistemo, usw. Die Übungsstücke und Textthemen sind auf die Situationen ausgerichtet, die man in Esperantujo (“Esperantoland”) am ehesten braucht; man lernt sozusagen gleichzeitig die “Landeskunde”. Dazu gehören auch die Geschichte, die Idee und die Einrichtungen der Esperanto-Bewegung, eine Art Einführung in die Esperantokultur.

Auch Esperanto will gelernt sein, das wird man schon bei der ersten Lektion feststellen. Alle Lernenden sollten ihr Tempo selbst festlegen, aber auch die Fremdsprachenerfahrenen sollten sich davor hüten, zu schnell zu einem nächsten Abschnitt überzugehen, wenn sie die neuen Wörter und Satzmuster der vorigen noch nicht mühelos beherrschen. Zum Auswendiglernen wird durchaus geraten, zum Hin- und Herübersetzen nicht. Beim Wiederholen sollte man in jedem Fall laut lesen bzw. sprechen. Schreiben Sie auch immer alles auf, was Sie schon auswendig können; dadurch üben Sie die Rechtschreibung.

Grammatische Regeln werden unmittelbar durch den Text eingeführt. Obwohl die Kenntnis von Regeln beim spontanen Sprechen wenig nützt, sind diese aber wichtig, um zu verstehen, warum manche Wort- oder Ausdrucksform richtig ist, eine andere aber nicht. Unter den Sprachen tut sich Esperanto durch einen ungewöhnlich hohen Grad von Regelmäßigkeit hervor, was die Kreativität beim Sprechen fördert: Ausgehend von dem, was man auswendig gelernt hat, kann man leicht “erraten”, wie ähnliche Sätze und Ausdrucksweisen wohl lauten werden (Analogieschlussweise). Im Gegensatz zu anderen Sprachen hat man dabei auch als Anfänger eine sehr hohe Trefferrate.

In den fünf teilweise sehr umfangreichen Lektionen lernt man die häufigsten 350 Wortstämme und viele weitere nützliche Wörter und Ableitungen, insgesamt über 500 Begriffe. Nebenbei wird man praktisch mit der gesamten Grammatik vertraut gemacht; auch in fremden Texten dürfte man mit den Kenntnissen aus den fünf Lektionen auf keine unbekannten Elemente der Sprachstruktur mehr stoßen, nur noch auf unbekannte Wörter natürlich

Materialo

La materialo estas senkoste disponebla en la interreto ĉe http://www.esperanto.de/lehrbuch/.

Cseh-metodo

[Pronconcu Ĉe-metodo]. Ĝi dankas sian ekziston al la fakto, ke Andreo Cseh estis devigata gvidi Esperanto-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en 1920 en la transilvania urbo Sibiu (Hermannstadt, Nagyszeben). Lernolibroj ne estis haveblaj; mendi el eksterlando neeble, ĉar la limoj ankoraŭ estis fermitaj. Pastro Cseh defendis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Komence li parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en Esperanto. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezulto instigis al organizo de similaj kursoj en tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj.

La metodo komencis sian triumfan vojon tra Eŭropo. Pro kio la granda sukceso?

Ĉar la metodo estas adaptita al la psiĥo de la moderna homo. La principoj de la metodo estas la jenaj:

  1. neuzado de lernolibroj
  2. neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
  3. komuna ĥora respondado de la kursanoj
  4. aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj.
  5. riĉa aplikado de humuro kaj ŝerco
  6. instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.

Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Andreo Cseh ne deziras doni la tutan gramatikon en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon.

Estas interesa fakto, ke bonaj Cseh-kursoj finiĝas ĉie kun pli multe da lernantoj, ol kun kiom ili komenciĝis. La “Konversacioj” de Cseh estas amuzaj vesperoj kaj oni ne rimarkas, ke samtempe oni akiras la plej potencan rimedon malfermi novan mondon. (Fonto: Vikipedio)

Materialo

Marček, Stano. Esperanto per rekta metodo: Internacia ilustrita lernolibro

Zagreba metodo

Zlatko Tišljar faris esploron pri ofteco de uzataj morfemoj en parolata Esperanto (en UK Lucerno 1979 li surbendigis parolatan materialon de esperantistoj en ĉiutagaj konversacioj – 60.000 vortojn – kiun li komputile prilaboris) kaj ricevis la liston kun entute 1500 morfemoj el kiuj laŭ ofteco unuaj 467 kovris 95% de la tuta korpuso. En IKS oni elektis teamon (Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec, Roger Imbert kaj Ivica Špoljarec) kiuj kune disdividis la taskon fari lernolibron atentante ke ĝi ne estu granda (maksimume 12 leciona) kaj ke en ĝi enestu nur la 500 morfemoj de la menciita esploro.

La unua lernolibro aperis eksperimente en 1980 kaj estis dissendita al 350 instruistoj en la mondo kun peto pri iliaj rimarkoj. La kroata versio de la lernolibro estis ŝanĝata baze de la rimarkoj en siaj unuaj 4 eldonoj ĝis la jaro 1985. Stile la lecionojn plibonigis en la 4-a eldono Tibor Sekelj. La postaj eldonoj ne plu estis ŝanĝitaj.

Aperis ankaŭ B-lernolibro kaj instrukciaro por instruistoj, aldona bildstrio de C. Piron (kiu verkis ankaŭ 3 apartajn kantojn por ĝi) kaj legromaneto de G.F. Cooper “La sentimulo” bazita je la 500 morfemoj. La kroata versio aperis ĝis 2006 en 9 eldonoj je 42.000 ekzempleroj kaj ĉiuj estis venditaj.

Instruistoj en Kroatio okazigis amason da kursoj uzante ĝin kun tre bonaj rezultoj. Okazis aro da eksperimentaj kursoj (en 1983 300 zagrebanoj partoprenis en eksperimento lerni laŭ ĝi dum 3 tagoj de unu semajnfino – 12 horojn), poste okazis eksperimentoj por instruistoj de Aŭstrio kaj Kroatio dum 2 semajnfinoj (24 horoj), kelkaj eksperimentoj pri feriaj kursoj por pliaĝuloj, infanaj kursoj en lernejoj de Aŭstrio, Slovenio kaj Kroatio) ktp. La IKS-teamo sekvis kaj observis la rezultojn.

Intertempe la baza lernolibro aperis en 30 adaptoj al diversaj – ĉefe eŭropaj lingvoj, sed ankaŭ kelkaj aziaj kaj afrikaj.

Sufiĉajn informojn vi trovos ĉi tie: Instrukciaro por instruistoj uzantaj la zagreban metodon helpas la instruistojn enhavante klarigojn pri la metodo, uzeblecon, havante la skemon por 24-hora kurso, enhavante aldonajn ekzercojn, demandarojn, kantojn, ekzamenmaterialojn. Helpe de tiuj informoj kaj de la lernolibro eblas kvalite instrui en komencaj kursoj ĉiuspecaj (kun unulingva kursanaro aŭ plurlingva, kun infanoj ekde proksimume 11-jaraĝaj ĝis maljunuloj) sen speciala sinpreparo. La Zagreba metodo ebligas al lernantoj lerni komence sen balastaj vortoj kaj gramatikeroj, nur tio kio nepre necesas, tuj praktikeblas. Tial la lernantoj pli rapide progresas ol uzante alian metodon. La lernomotivigo plialtiĝas. Kutime jam post la lerno de la unua duono de la lernolibro la lernantoj povas elturniĝi lingve en ĉiuj ĉiutagaj situacioj. La baza Esperanto-scio akirata per tiu ĉi metodo estas tre konvena kiel instruaĵo minimuma, sufiĉa kiel antaŭscio necesa por posta lernado de alia fremdlingvo – do kiel lernendaĵo necesa kiam Esperanto servas kiel propedeŭtika rimedo. (fonto: vikipedio) Uzu tiun kialon por allogi homojn al via kurso. Se ili miras pro la rapideco de la lernado kaj vi trafe montras la uzeblojn dum la ripozaj momentoj ili restos en nia komunumo 😉

En ĉi tiu retejo vi trovos la kurson hispane kaj angle. La hispana skanita kurso tie trovebla estas nun transkribata kaj ĝisdatigata. En oktobro 2015 ĝi devus troviĝi ĉe esperanto.es alŝutita.

Por scii pri la metodo en via lingvo, aŭ por akiri la esperantan dokumenton se vi volas traduki la kurson al via lingvo, kontaktu Sr-on Tišlar mem per ztisljar ĉe gmail punkto com. Oni povas lerni per ĝi ankaŭ en elektronika formo ĉe lernu.net en 26 lingvoj.

Multlingva reta kurso bazita sur la zagreba metodo disponebla ĉe learn.esperanto.com.

Materialo

Esperanto laŭ Zagreba metodo (Deutsch/Germana)
R. Imbert k. a. (1995)
65 Seiten, 2. Ausgabe, A5
Deutsche Ausgabe (Lernolibro por germanlingvanoj)

Aliaj metodoj

Plian abundan instrumaterialon pri multaj aspektoj de Esperanto vi povas trovi ĉe www.edukado.net.

Kopiado

Laŭ la de vi elektita instrumaniero, vi devas certigi, ke la lernantoj havu je la dato de la kurso materialon por lerni. Aŭ zorgu, ke ĝustatempe vi ricevos la lernolibron, aŭ simple inkluzivu ĝin en la prezon de la kurso, por ke ĉiu lernanto ĝin havu. Por la lernolibro laŭ la zagreba metodo, tio estas facile farebla. Por Tesi, la testudo malpli. Tiam vi devas kopii. Pripensu antaŭe, kiam kaj kiel vi volas fari tion. Ĉar lernantoj pagas kotizon kaj vi ne agas profitcele, vi povas ŝpari al vi streĉon, sendante kopiendan materialon al kopiejo, kiu kopios ĝin por vi. Tiam vi nur devas iri tien kaj preni ĝin.

← Enkonduko – Enhavtabelo – Varbado →

Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska