Enkonduko

Tipa semajnfina kurso

Semajnfina kurso donas la eblon koncentrite kaj en difinita tempo, liberigite de aliaj devoj, lerni Esperanton. Por eksterurbanoj ekzistas almenaŭ teorie la eblo veni al ĝi.

En regula kurso povas partopreni nur proksime vivantaj homoj kaj oftas, ke iu ne povas veni unu aŭ du fojojn kaj tiel maltrafas esencajn lecionojn. Pli facilas ankaŭ dum pluraj semajnoj perdi la emon lerni Esperanton ol dum unu semajnfino.

Kvankam ankaŭ regulaj kursoj povas esti sukcesaj, ni rekomendas semajnfinan kurson. La plimulto de la konsiloj en tiu ĉi dokumento estas tamen ankaŭ aplikebla al regulaj kursoj.

Tempo

Bona skemo por semajnfina kurso estas jena:

  • Vendredo: 20:30 – 22:30
    • Interkona vespero: Ĉiu prezentas sin
    • Informfilmo Esperanto estas aŭ alia informmetodo
    • Demandoj kaj respondoj pri la filmo, Esperanto kaj la kurso
  • Sabato: 10:00 – 18:00
    • Unua tago de la kurso
    • Pensu pri taŭgaj paŭzoj, manĝado ktp.
    • Vespere eblas organizi ian distran programon, se la lernantoj ne tro lacas
  • Dimanĉo: 11:00 – 17:00
    • Dua tago de la kurso
    • Pensu pri taŭgaj paŭzoj, manĝado ktp.
    • Vespere eksterurbanoj eble devas jam pli frue forveturi.

Pri regulaj kursoj

La ofte realiĝinta danĝero de regula kurso estas la iom-post-ioma malapero de kursanoj, kiuj perdas emon aŭ ne plu havas tempon. Dum unu semajnfino apenaŭ eblas perdi la emon lerni Esperanton, se ĝi komence de la kurso ekzistis. Dum pluraj semajnoj tio jam pli facilas.

Krome, al regula kurso ne eblas tiom facile veni de alia urbo kiom por semajnfina kurso, do la regula kurso havas supozeble malpli da partoprenantoj.

Do organizu regulan kurson nur, se vi certas, ke tio en via kazo estas multe pli bona ol semajnfina kurso.

← EnhavoAntaŭ la kurso →

Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska