Intervjuoj

Bernard Gnancadja

Bernard Gnancadja estas juna esperantisto el Burundo. Li tre aktivis je nacia nivelo kaj iĝis prezidanto de la Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) kaj estis en la organiza teamo de la 73-a Internacia Junulara Kongreso en Aného. Krome Bernard ankaŭ profesie laboras kiel oficisto de UEA en ĝia benina oficejo.

Rakoen Maertens

Rakoen Maertens, Magistro studento pri Esplora Psikologio ĉe la Universitato de Gento (Belgio). Apud liaj studoj, li gvidas plurajn projektojn pri la Unuiĝintaj Nacioj kaj diplomatio. En TEJO, li estas Komitatano Ĉ kaj Komisiito pri UNESKO. Lia koro troveblas ĉe la arto de internaciaj Eksteraj Rilatoj.

Fernando Maia

Li estas 34-jara, brazilano, geologo, esperantisto ekde 2006, prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo de 2014 al 2016, nuntempa Financa Direktoro de Brazila Esperanto-Ligo, komisionano pri Financoj de UEA kaj pri Eksteraj Rilatoj de TEJO.

Meiyer Gören

Iama komitatano kaj poste estrarano de TEJO. Ene de la estraro li okupiĝis unue pri financoj kaj sekve pri informado. En Esperantujo li havis plurajn taskojn dum la jaroj: redaktado kaj enpaĝigado de landa revuo; agado loke en ambaŭ la junulara kaj la “plenkreska” asocioj, interalie kiel prezidanto de la junulara asocio; organizado de lokaj eventoj; asistado en organizado de internaciaj eventoj; la plej lasta granda tasko estis ĉeforganizanto de IJK. Nuntempe li helpas pri la retejo de Pasporta Servo, laboras en la kampo de sekureco de informoj, kaj kun sia familio loĝas en Nederlando.

Francois Hounsounou

Francois Hounsounou, 42 jaraĝa, estas ŝtatinstruisto. Li estis tejo-estrarano pri landa kaj afrika agado. Li hodiaŭ estas prezidanto fondinto de Afrika Centro Mondcivitana, kiu prizorgas la instruadon de esperanto kaj subtenas georfojn.
Li hodiaŭ estas la vickunordiganto de Afrika Komisiono kaj respondecas pri landaj asocioj.

Adeline Umutoni

Ŝi eklernis Esperanton en Burundo en 2009 kaj en 2010 ŝi revenis al Ruando. Bedaŭrinde en la lando ne estas aliaj junaj esperantistoj kaj ŝi volas aktiviĝi por krei novajn esperantistojn en sia lando. Adeline profesie laboras kiel ĵurnalistino.

Kim J. Henriksen (Kimo)

Kimo estas denaska Esperanto-parolanto kun pola patrino kaj dana patro. La gepatroj renkontiĝis dum IJK en Pollando en 1959. Do Kimo estas rezulto de IJK kaj Esperanto. Li kunrestarigis la danan junularan asocion en 1987 kies unua prezidanto li estis. Poste li estis elektita kiel prezidanto de la dana landa esperanto asocio dum entute 8 jaroj. Li kunfondis jenajn bandojn kiujn kantas en Esperanto: Amplifiki, Esperanto Desperado kaj Hotel Desperado; temas do pri vivanta legendo de la Esperanto-muziko.

Francesco Maurelli

Francesco Maurelli estas vicprezidanto de TEJO, respondeca pri Eksteraj Rilatoj kaj rilatoj kun UEA. Li agadas en Esperantujo ekde 2000, je lokaj, naciaj, kaj internacia nivelo.
Jam komitatano de UEA dum ses jaroj, li aktivas ankaŭ en fakaj asocioj, kiel scienc-amikoj (ISAE), vegetaranoj (TEVA), kaj Rotario, nun prezidante la unuan Rotarian e-klubon Esperanto.
Profesie, li estas profesoro pri maraj sistemoj kaj robotiko ĉe Jacobs University Bremen, Germanio, kaj nuntempe laboras kiel vizitanta sciencisto ĉe Massachusetts Institute of Technology (MIT), en Usono. Li fondis la firmaon Kosmo Strategio, kiu kunlaboris kun 42 Esperanto-organizoj (63 sume), kaj sukcesis atingi pli ol miliono da eŭroj por Esperanto agado el publikaj fondusoj pri edukado kaj junularo.

Charlotte Scherping-Larsson

Ŝi estas magistra studento de edukado kaj profesia trejnisto kun bakalauro en psiĥologio. Ŝi trejnis kadre de esperantaj projektoj en Germanio, Italio kaj Togolando. En Esperantujo ŝi estas ekde 2016, kaj en 2017 dum la IJK estis elektita por la estraro de TEJO pri aktivula trejnado, talento, egaleco, fondumo Zamenhof, rilatoj kun UEA kaj adoleska agado.

Jonas Marx (Jonny M)

Li estas profesia muzikisto, kiu kreas muzikon en esperanto.
Plue, Li estas memstara retprogramisto kaj ankaŭ per tiu okupaĵo laboras por esperantaj firmaoj kaj organizoj. Kun entuziasmaj tekstoj li dancigas la homojn kaj uzas la tutan scenejon por sia arto.

Pierre Vittet

Pierre estas juna esperantisto el Francujo. Post agado en JEFO, la franca sekcio de TEJO, li ekvolontulis en la Centra Oficejo por UEA kaj TEJO kie lia ĉefa tasko estis la kunordigo de la strategia partnerado Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo subtenita de Eŭropa Unio (programo Erasmus+) kaj ebligi la organizon de la unua IJK en Afriko.
Pierre estas krome profesia komputilisto kaj ankaŭ tiujn kompetentojn li plurfoje fruktodonigis en la Esperanto-movado.

Koffitchè Koufionou

Koffitchè Koufionou, la prezidanto de AJET, la juna sekcio de Togolanda esperantistaro, estis la vicĉeforganizanto de la pasinta Ijk en Togolando. Aktivulo pri esperanto ĉe Lomea universirato kie li studas la anglan. Krome li rolas kiel Komitatano A de Tejo por Togolando.

Cyprien Guiya

Cyprien Guiya, 21 jaraĝa estas studento pri agrikulturo kaj bredado en nacia universitato en Benino. Mi estis provizora vicprezidanto ĉe la junulara organizo en Benino, BOJE.

Carlos Pesquera Alonso

Hezekiel Kede Gadji

Hezekiel estis lernanto de Instituto Zamenhof en Lomeo kie li poste iĝis instruisto.
Li ankaŭ estis prezidanto de JOTE, la junulara sekcio de TEJO en Togolando, kaj anis en la organiza teamo de IJK, aparte rilate al la administrado.

Enric Batlasar

Enric ekaktivis antaŭ pli ol 5 jaroj en fondinte sian lokan klubon en la hejmurbo Oliva kaj poste la Valencian Esperanto-Asocion kies prezidanto li fariĝis.
Krome li jam ricevis la eblon ofici kelkjare en pluraj postenoj en TEJO (komitatano A, komitatano B, komisiito pri landa agado en Eŭropo plus estrarano pri merkatiko, landa agado, scienca kaj faka agado) ĝis la elektiĝo kiel prezidanto de TEJO, respondeca pri landa agado kaj strategio dum pasinta somero.

Irene Caligaris

Irene Caligaris estas 34-jara, italina, lingvistino, esperantistino ekde 2014, trejnistino en Esperantujo, estraranino de Torina Esperanto-Centro kaj Bunta Esperanto-Asocio, Profesie ŝi estas verkistino, instruistino kaj fakulino pri muzea didaktiko.

OLYMPUS DIGITAL CAMERA

Jeremiah Kahindo

Jeremiah estas la ĉefa aktivulo de TEJO en Kivuo, orienta regiono de la Demokratia Kongolanda Respubliko. Li aparte aktivas kiel instruisto de Esperanto kaj estas krome referenculo de SAT-Amikaro en la lando.

Łukasz Żebrowski

Łukasz Żebrowski estas kerne de la projekto pri la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko ekde ties komenco en 2009, kiam la Komitato de TEJO alprenis decidon pri tio, ke la IJK en Afriko iĝu strategia celo de la organizo. Unue li estis engaĝita kiel vicprezidanto de TEJO respondeca pri kongresoj en jaroj 2009-2011, sekve kiel prezidanto de TEJO ĝis 2015 kaj poste kiel oficisto de TEJO respondeca interalie pri okazigo de la IJK 2017 en Aneho.
Profesie Łukasz Żebrowski estas konstruinĝeniero specializiĝanta pri profundaj elfosaĵoj kaj fundamentoj.