Parto 7: Kaj nun?

Multo estis diskonigita dum la Grundtvig-projekto. Trejnistoj kaj fakuloj partoprenis ĝin, aldonante valoron al ĝia enhavo. Dekoj da volontuloj profitis la okazon por lerni kaj spertiĝi, kaj centojn la rezultoj jam tuŝis tra interreto, prelegoj, kaj nun tra tiu ĉi speciala numero de Kontakto.

En ĝi oni ne povis amplekse pritrakti ĉiun temon, nek prezenti kursojn. Ĝi celas al esti manlibro por kolekti bonajn praktikojn kiuj povus utili al ĉiu homo kiu emas aktivi, kaj kontribui al la movada vivo per siaj konoj kaj entuziasmo, kaj tiel farante akiri novajn konojn kaj spertojn, kiuj uzeblas ne nur en la volontula medio.

Tiu ĉi manlibro estas nur unu el la finaj utilaĵoj kreitaj de la partnerado kiu ĵus finiĝis. Sed ĝi ankaŭ estas nova startpunkto, kolektaro da ideoj kiujn oni povas pliprofundigi laŭbezone alirante la specifajn materialojn produktitajn.

Ĉiuj kune, tiuj spertoj, trejnadoj, materialoj produktitaj estas pruviloj de sukcesa projekto. Ili pruvas ke kiam oni donas subtenon al ideoj, ili povas realiĝi, krei altkvalitajn rezultojn, ŝanĝi la manieron agi kaj la percepton de la aliaj homoj.

Novaj projektoj, partneradoj, planoj atendas nur proponon realigi ion grandan. Kaj en la Movado tiaj ideoj svarmas senĉese, atendante la okazon realiĝi. Neniam kiel nun oni devus krei novajn pontojn, novajn konojn, novan interkomprenon kaj kunlaboron.

Do kion diri, konklude, krom dankon al ĉiuj kiuj kontribuis kaj kontribuos al la pluevoluo de la Movado, de ĝiaj homoj, de si mem?

Dankon, do. Kaj bonan pluevoluiĝon!

Stefano “Lobo” Di Fermo

Antaŭa parto –  Enhavtabelo