Aktivula Akademio de TEJO

CEK: sistemo por reformi la Esperanto-movadon

Antaŭ du jaroj, ni venis en la konkludon ke, por plialtigi la esperantistaron, ni bezonis plibonigi la kvaliton (ekzemple, pri nivelo aŭ agadoj), kaj ke por fari tion ni bezonis unue koni parolantojn kaj interesiĝantojn, kaj due rilatigi homojn. Per tiu ideo ni kreis novigantan censadon kiu estis utila por reformi nian landeran movadon (tiu de Valencilando). Poste, ni ekaplikis ĝin al alia landero (Murcio), kaj antaŭ kelkaj monatoj ni decidis normigi la sistemon por apliki ankaŭ al Katalunio, kaj por ke ĉiuj lokaj movadoj povu profiti ĝin.

La celoj kaj utiloj de CEK (Censado Esperantista Konstanta), formale enlistigitaj, estas:

CEK estas datumujo de esperantistoj, lernantoj kaj interesiĝantoj en nia landero, por identigi kaj rilatigi ilin, kaj kiun ni ofte aŭ regule (ekzemple, unu fojon jare) ĝisdatigas.

Ni komencu priskribi la kampojn, sed unue ni konsilas vidi ekzemplan ŝablonon de la sistemo, kiun vi povas kopii aŭ elŝuti por uzi en iu ajn medio (Google Drive, LibreOffice Calc, Excel…).

Ek al la klarigoj:

Ĉi tio estus resumo de la punktoj unua kaj dua de dokumento pri CEK.

Iom post iom ni publikigos kiel serĉi kaj trovi homojn, kaj strategiajn agadojn.


La teritorioj kiuj jam uzas CEK estas:

 

Dankon al Krishna Sivillà (Manresa, Katalunio) pro la helpo normigi la sistemon.