Aktivula Akademio de TEJO

Esperantaj litertipoj

Granda problemo por krei allogajn materialojn en la lingvo Esperanto pri ajna temo estas la litertipoj, ĉar kiel scii kiu enhavas Esperantajn literojn? Bonŝance la aŭstra junularo publikigis antaŭ kelkaj tagoj liston de litertipoj el Font Library kiujn oni povas uzi: Esperanto fonts at fontlibrary.org. Krom tio, ekzistas kategorio en Font Sprint kaj Font Squirrel.

Ĉu vi scias pri aliaj retejoj kaj litertipoj? Sentiĝu bonvena kunlabori per komento ĉi tie.