Ĉu vi iam suferis instruiston kiu ŝajnas havi multajn sciojn sed kiu estas vere nekapabla instrui al la lernantoj? Probable ĉiuj. Kaj okazas ke ne nur enhavo (scioj) estas gravaj, sed ankaŭ -kaj eble eĉ pli- formo (prezentado).
Ne estas pli bona instruisto tiu kiu plej scias, sed tiu kiu plej bone instruas.
— Vanceli [1]
Kaj tio povas okazi pri io ajn, eĉ pri viaj viaj tekstoj. Tial, se vi volas ke oni legu tion kion vi skribas, nepre skribu en facila lingvaĵo, kaj pli nepre se vi celas ĝeneralan publikon. Sed kiel fari tion? Ni disponigas al vi serion de grupigitaj konsiloj (stilaj):
1. Ĝeneralaj aspektoj
- Scioj: ju pli vi lernas Esperanton, des pli bone vi povas atingi ke aliaj komprenu vin, uzi taŭgajn vortojn, ne fari laŭvortajn tradukojn, ktp. Se via nivelo estas baza-meza, probable multaj el viaj frazoj ŝajnas faritaj per tradukilo, sed por ŝanĝi tion vi bezonas paroli, skribi, legi kaj aŭskulti.
- Kapabloj: praktikado perfektigas. Do, por plibonigi viajn komunikajn kapablojn, vi bezonas paroli al nekonatoj. Krome, vi povas fari tion dum vi laboras por la Esperanto-movado: okazigi prelegojn en via urbo (vi havas ion, kaj tre interesan, por rakonti!), verki artikolojn por la paĝaro de via asocio, reklami surstrate (ekzemple, ĉe la pordo de fakultatoj), ktp. Iom post iom vi lernos strukturojn, nekonsciajn teknikojn, ekzempligi, ktp.
Ĉu venas en vian menson aliaj ideoj pri kiel plibonigi viajn komunikajn kapablojn dum vi laboras por la movado? Nepre komentu kaj ni aldonos ilin! - Kromvorte: el ne nur vortoj konsitas teksto. Aldonu bildon, stilon (ekzemple, dikon), ktp. Krome, sciu ke eĉ parolado estas teksto[2].
- Procedo: kiam vi lernos la subajn konsilojn, per praktikado vi povos apliki ilin dum vi skribos aŭ parolos, same kiel faras tion lingvaj instruistoj. Tamen, estas konsilinde ke vi poste reviziu la skribitaĵon por plibonigi ĝin: pri alineoj, facila stilo, diko, ktp.
2. Praktikaj aspektoj
Vi povos ofte sekvi la jenajn konsilojn, sed ne ĉiukaze ĉar ĉiam estas esceptoj, ekzemple por eviti redundancon, plibeligi pri sono aŭ nekutimo:
- Evitu la mallongigon de ĉi:
- Ĉi domo → Ĉi tiu domo
- Evitu la mallongigon de adjektiva radiko + verba finaĵo:
- Vi belas → Vi estas bela (A)
- La konstruaĵo grandas → La konstruaĵo estas granda (A)
- Lerni utilas → Lerni estas utile
- Evitu kiom eble gerundiojn kaj participojn:
- Ili estas parolantaj → Ili parolas
- Ĝi uzatas → Oni uzas ĝin
- Evitu la mallongigon de adjektiva radiko + verba finaĵo ĉe gerundioj kaj participoj:
- Mi manĝantas → Mi estas manĝanta [“volintus” estas kutima, kaj pro kialo]
- Tio sciatas → Tio estas sciate
- Uzu streketon por kundividi radikojn se ili ne kutime aperas kune:
- Prezentovideo → Prezento-video (A)
- Varbokampanjo → Varbo-kampanjo (A)
- Matenmanĝi → Maten-manĝi [aŭ manten(o)-manĝi]
- Facillingvaj artikoloj → Facil-lingvaj artikoloj
- Evitu pezajn strukturojn kaj alt-nivelajn stilojn:
- Tio estas sciate → oni scias tion
- Se parole pri bestoj → se ni parolas pri bestoj (A)
- Eĉ se per streketo → Eĉ se mi uzas streketon (A)
- Eĉ se studante → Eĉ se mi studas (A)
- Ni samopinias → Ni same opinias [Aliaj ekzemploj: bonfarti, belaspekta…]
- Facil-lingvaj artikoloj → Artikoloj en facila lingvaĵo
- Ne kunmetu en saman vorton pli ol 2 radikojn (se ne, pli kostas pensi):
- Vaporŝipasocio → Asocio de vapor-ŝipoj
- Retpoŝtadreso → Retpoŝt-adreso (ekzistas radikoj kiuj en praktiko estas traktitaj kvazaŭ afiksoj, kaj ili do ne pezas kiel radiko, ekzemple RET)
- Flirtu kun skemismo, tio estas, ĝenerale preferu kunmetitajn vortojn ol novvortoj:
- Responsulo → Respondeculo
- Etendi (etend+i) → Disvastigi (dis+vast+ig+i)
- Obskura → Malklara
- Uzu sinonimojn kiuj enhavas pli konatajn radikojn por komprenigi kaj fakajn terminojn kaj sufiĉe malpli konatajn radikojn:
- Kuntiriĝo[3] → Mallongigo [Fakte, ni uzis ĝin supre por paroli pri “ĉi”]
- Turpa (kiun malmultegaj konas) → Malbela
- Estu redundanca pri strukturoj ti-… ki-…:
- Mi ne scias kion vi diras → Mi ne scias tion kion vi diras
- Sendi kion vi volas → Sendi tion kion vi volas
- Ne kunmetu en saman vorton pli ol 5 erojn (kalkulante -evidente- finaĵojn), kio apenaŭ okazas:
- Aŭtplibonigo (aŭt+pli+bon+ig+o) → Plibonigo de aŭtoj (eĉ se ni uzas streketon, ĝi estas tro peza)
- Nealtniveluloj (ne+alt+nivel+ul+o+j) → Homoj sen alta nivelo (iafoje la plifaciligo estas sintaksa kaj ne nur morfologia).
- Ne skribu tro longajn frazojn, ekzemple ligitaj per punkto-komo (;), kio kutimas ĉe homoj kun alta nivelo kaj tute ne estas komprenebla ĉe komencantoj.
- Se vi skribas artikolojn kaj aldonas ion nekutiman (terminojn, esprimojn, ktp.), pensu ĉu aldoni notojn aŭ klarigojn:
- Se vi difinas vian cel-grupon, […] → Se vi difinas vian cel-grupon, tio estas, kiun vi volas vendi vian varon, […] [Ĉi tio estas unu maniero inter multaj formoj pri kiel klarigi]
La antaŭa praktika konsilaro estis farita dum monatoj, pensita por povi uzi ĝin sen konsulti ian vortaron (kio okazas nuntempe ekzemple pri la revuo Kontakto) kaj por rapide aŭtomatigi ĝin en vian menson por uzi kaj en produktado kaj en reviziado. Pri la celo, ĉefe por artikoloj.
Ĉu vi aldonus aliajn konsilojn, ekzemplojn aŭ ŝanĝus ion?
3. Ekzercoj
Ĉu vi kuraĝas fari ekzercojn por praktiki la konsilaron? Plifaciligu la jenajn frazojn:
Komplika (apenaŭ):
Tio estis aperti la okulojn kaj pensi pri maĥinoj -diris mi-; mia malverkonfuziĝanta kolego tamen diris ke pli bone mi atentu la lecionon. Ni devas pensi kion ni volas en ĉi dura realo.
Facila:
Tio estis malfermi la okulojn kaj pensi pri maŝinoj -diris mi-; mia kolego, kiu konfuziĝas pri malveroj, tamen diris ke pli bone mi atentu la lecionon. Ni devas pensi tion kion ni volas en ĉi tiu malmola realo.
Komplika (sufiĉe):
Se lude miadome kun Antonio, ŝako elektitas; se elekto lerneje, tenison.
Facila:
Se mi ludas en mia domo kun Antonio, li elektas ŝakon; se la elekto estas en la lernejo, tenison.
Notoj kaj referencoj
- [1] [es] Frazoj pri edukado:
http://www.escatep.ipn.mx/Documents/ClubLectura/Frente al espejo/Frases sobre educación.pdf - [2] En la senco de lingvika difino: komunikaĵo.
- [3] Lingva kuntiriĝo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_kuntiriĝo
Bibliografio
- [es] Lingvaĵaj dimensioj:
http://web.educastur.princast.es/proyectos/formadultos/unidades/lengua_1/ud1/2_5.html - Reguloj por verki artikolojn por la revuo Kontakto:
http://kontakto.tejo.org/p/facila-kaj-tre-facila.html - Listo de la 1.000 plej facilaj eroj, laŭ Anna Löwenstein (Britio):
http://remush.be/tezauro/Kontakto.html - Facililo, retprogrameto kiu indikas facilon laŭ la kompilo de Löwwenstein:
http://legoscia.github.io/facililo/ Zagreba metodo, lerno-libro kiu enhavas la 500 plej uzatajn morfemojn:
http://eo.lernu.net/komunaj/elsxutajxoj/pdf/zm/zm_eo.pdf- Listo de simplaj samsignifaj vortoj:
http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Simplaj_samsignifaj_vortoj - Retpoŝt-listo de La bona lingvo:
https://groups.google.com/forum/#!forum/la-bona-lingvo - Rikolto Mil kaj unu nenecesaj radikoj:
http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html - Paĝaro Facila Vento, kun mallogaj tekstoj en facila lingvaĵo:
http://facila.org/?page_id=2 Lerno-libro Mil unuaj vortoj en Esperanto, kiu enhavas 1.000 vortojn de la ĉiutaga vivo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mil_unuaj_vortojLibro Vortordo, vortfarado, vortanalizo, vortordo, de André Cherpillod:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5205