Aktivula Akademio de TEJO

Krei kiam la parolantaro rapide pligrandiĝas

En unu el la videoj de Evildea, li rakontas ke , kiam li eklernis Esperanton, li ŝajnis esti la sola homo en Sidnejo (“Mi estis la sola homo”) kiu lernas ĝin. La ceteraj ne estis videblaj, eĉ ne per Interreto. Krome, la vizaĝoj de la esperantistoj klubeje ĉiam estis la samaj. Tamen, post la apero de la Duolingo-kurso, eĉ se la klubanoj ne vidas ŝanĝojn, ja rimarkeblas en Interreto la alta kresko de homoj kiuj serĉas interesaĵojn por konsumi en Esperanto. Kaj li substrekas ke nuntempe estas la momento krei interesaĵojn en Esperanto ĉar, kvankam la Esperanto-merkato estas sufiĉe granda, ĝi ankoraŭ ne estas tioma kiom en aliaj lingvoj, kaj produktantoj povas lasi sian spuron sur la movadon. Tio signifas ke tio kion vi faros povus esti pli konsumota ol en merkato de nacia lingvo. Evildea ekzempligis: li havas du kanalojn en Youtube, unu kun ~60.000 sekvantoj (angle) kaj alia kun ~1.500 (Esperante), sed li perlaboras la saman mon-kvanton.

Sekvante ĉi tiun linion, iom post iom ĉi tiu situacio malplifaciliĝos ĉar la komunumo kreskas. Ekzemplo de tiu kresko estas la Duolingo-kurso, nun kun 165.000 lernantoj, kaj oni jam komencis labori por la kurso de la hispana (eĉ se probabel malpli grava).