Nek organizo nek movado povas funkcii sen komunikado por kunag(ad)i. Tial, de la unua momento ni kreis kaj uzis, eĉ fojfoje ŝanĝas, tre malsamajn komunikilojn dudirektajn. Sed, ĉar ekzistas multaj opcioj, kiun ni uzu? Jen kelkaj ideoj:
- Retpoŝt-listo en Google Groups aŭ Riseup
- Babilejo en WhatsApp aŭ Facebook
- Forumo en Foroactivo
- Grupo en Facebook
La variabloj kiujn ni ne preteratentu estas:
- Platformo: ĉu nur poŝtelefono, ĉu nur komputilo
- Ricevo de novaj mesaĝoj: avertoj kaj frekvenco de eniro en koncerna retejo
- Facilo de uzado
- Grado de partopren-volo
Ĉiuj komunikiloj kiujn ni uzis ĝis nun havas gravan malavantaĝon:
- Retpoŝt-listo: ĝeno pro tro da spamo, aŭ senscio se ĉiuj ili ne venas en nian keston.
- Babilejo / Grupo: tro malordigita konversacio, kaj de tempo al tempo ricevo de troaj mesaĝoj. Aliflanke, iuj ne disponas adekvatan poŝtelefonon aŭ preskaŭ neniam eniros ĉar la retejo ne estas kutima al ili.
- Forumo: la plej bona opcio por tiuj kiuj ege aktivas, sed ne por ĉiuj aliaj: estas multe pli malfacile lerni uzi ĝin, la aspekto estas tro grava por instigi homojn partopreni, kaj sen eniri oni ne ricevas sciigon de novaj fadenoj.
Kio povus veni post niaj retpoŝt-listoj? De la pasinta jaro ekzistas Loomio! Ĝi estas minimalisma platformo kreita per libera programaro kiu disponas retej-version, por komputiloj kaj poŝtelefonoj, kiu kontentigas ĉiujn necesojn: ĝi estas facile uzebla, havas malmultajn opciojn sed sufiĉajn, permesas aranĝi la informojn laŭ fadenoj (eĉ krei subgrupojn), vidi ĉiujn membrojn, kunsendi dosierojn kaj ricevi sciigojn pri ĉiuj novaj fadenoj kaj mesaĝoj. Ankaŭ gravaj informoj estas ke ĝi estas disponebla en Esperanto danke al Joop Kiefte (Nederlando) kaj en sufiĉaj aliaj lingvoj.
Nun, mi ŝatus rapide ekzempligi kial ĝi estas avantaĝa rilate al la aliaj platformoj: ĝi ebligas rapidajn decidojn. Ekzemple, en Valencio (Hispanio) ni aranĝas konversacian rondon ĉiumonate, kaj ni devas publikigi ĝin en WhatsApp, memori pri ĉiuj hor- kaj dat-detaloj de la homoj, sendi retmesaĝojn kaj fojfoje fari aliajn agojn, sed per Loomio ni simple devas publikigi fadenon kaj oni tuj povos informi pri eblo, neeblo, aldoni en siaj respondoj disponeblo-detalojn, ktp. Sed ne nur tio: aperas simplaj butonoj, kaj aŭtomata nombro-kalkulilo kaj statistiko. Ĝi estas vere dinamika kaj malpezigas la laboron.
Laŭ mia opinio, Loomio estas tre interesa por nia movada komunikado, kiu kombinas la avantaĝojn de forumo kaj retpoŝt-listo, kiu permesas rapide preni decidojn kaj ne nur paroli sen celo. Temas pri platformo kiu povus anstataŭigi niajn klasikajn retpoŝt-listojn.
BAZAJ AGORDOJ KAJ REKOMENDOJ
- [Email settings] Ricevi ĉion en nian retpoŝt-keston:
You will be emailed whenever there is activity in this group. - [Profile] Aldoni uzanto-foton, por ke la grupo ŝajnu pli priksimeca.
- Igi la grupon privata, por ke oni sentu sin komforta esprimi sin.
- La labor-lingvo estu nacia lingvo, ne Esperanto, por integrigi novajn homojn, kiuj per la interrilatigo kun aliaj homoj motivigos sin daŭre lerni kaj aliĝi al la movado, eĉ organizoj.
Kiel endondukoj, se iu bezonas, estas disponebla instruilo en pluraj lingvoj
- Pri ĉio: https://www.loomio.org/help
- Pri enketiloj: https://www.loomio.org/help#stating-positions
Rimarko: la nova versio de Loomio bezonas traduk-ĝisdatigon por Esperanto. Se vi volas helpi, eniru en Loomio Translation.