Aktivula Akademio de TEJO

Loomio: logika paŝo post retpoŝt-listoj

Nek organizo nek movado povas funkcii sen komunikado por kunag(ad)i. Tial, de la unua momento ni kreis kaj uzis, eĉ fojfoje ŝanĝas, tre malsamajn komunikilojn dudirektajn. Sed, ĉar ekzistas multaj opcioj, kiun ni uzu? Jen kelkaj ideoj:

La variabloj kiujn ni ne preteratentu estas:

Ĉiuj komunikiloj kiujn ni uzis ĝis nun havas gravan malavantaĝon:

Kio povus veni post niaj retpoŝt-listoj? De la pasinta jaro ekzistas Loomio! Ĝi estas minimalisma platformo kreita per libera programaro kiu disponas retej-version, por komputiloj kaj poŝtelefonoj, kiu kontentigas ĉiujn necesojn: ĝi estas facile uzebla, havas malmultajn opciojn sed sufiĉajn, permesas aranĝi la informojn laŭ fadenoj (eĉ krei subgrupojn), vidi ĉiujn membrojn, kunsendi dosierojn kaj ricevi sciigojn pri ĉiuj novaj fadenoj kaj mesaĝoj. Ankaŭ gravaj informoj estas ke ĝi estas disponebla en Esperanto danke al Joop Kiefte (Nederlando) kaj en sufiĉaj aliaj lingvoj.

Nun, mi ŝatus rapide ekzempligi kial ĝi estas avantaĝa rilate al la aliaj platformoj: ĝi ebligas rapidajn decidojn. Ekzemple, en Valencio (Hispanio) ni aranĝas konversacian rondon ĉiumonate, kaj ni devas publikigi ĝin en WhatsApp, memori pri ĉiuj hor- kaj dat-detaloj de la homoj, sendi retmesaĝojn kaj fojfoje fari aliajn agojn, sed per Loomio ni simple devas publikigi fadenon kaj oni tuj povos informi pri eblo, neeblo, aldoni en siaj respondoj disponeblo-detalojn, ktp. Sed ne nur tio: aperas simplaj butonoj, kaj aŭtomata nombro-kalkulilo kaj statistiko. Ĝi estas vere dinamika kaj malpezigas la laboron.

Laŭ mia opinio, Loomio estas tre interesa por nia movada komunikado, kiu kombinas la avantaĝojn de forumo kaj retpoŝt-listo, kiu permesas rapide preni decidojn kaj ne nur paroli sen celo. Temas pri platformo kiu povus anstataŭigi niajn klasikajn retpoŝt-listojn.

 

BAZAJ AGORDOJ KAJ REKOMENDOJ

 

Kiel endondukoj, se iu bezonas, estas disponebla instruilo en pluraj lingvoj

 

Rimarko: la nova versio de Loomio bezonas traduk-ĝisdatigon por Esperanto. Se vi volas helpi, eniru en Loomio Translation.