Aktivula Akademio de TEJO

Ni lanĉis la programon Korpuso

La programo Korpuso estas kolektiva projekto kiu celas rikolti kaj fari pli konsumeblaj tuttipajn materialojn kiuj povas esti utilaj al la Esperanto-movado, ekzemple pri varbado kaj informado.

Harold MacMillan (1894-1986) estis angla politikisto kiu diris frazon per kiu ni facile povas resumi la celojn de la programo:

Ni devus uzi la pasintecon kvazaŭ trampolino kaj ne kvazaŭ sofo.

Se vi volas pli scii, eniru en la paĝon de la programo Korpuso.

Ne hezitu partopreni!