Aktivula Akademio de TEJO

Ĉu uzi subdomajnon aŭ dosierujon?

Antaŭ ol komenci, ĉu vi scias kio estas estas la diferenco inter subdomajno kaj dosierujo?

programoj.finavenko.net <-- Subdomajno

finavenko.net/programoj <-- Dosierujo

 

Nun kiam ni komprenas, ni demandu al ni: ĉu estas ia diferenco inter subdomajno kaj dosierujo? Jes, ili ne nur aspektas malsimile. Do, kiun mi uzu? Tio dependas de la celo de via aparta enhavujo.

Se la apartaj enhavujoj de via paĝaro sufiĉe rilatas al sama temo, en tiu kazo uzu dosierujon. Tamen, se la paĝaro havas sufiĉe malsimilajn sekciojn, en tiu kazo uzu subdomajnon.

La kialo de ĉi tio estas ke, se vi havas sufiĉe malsimilajn temojn kaj ili aperas en subdomajnoj, via paĝaro aperos pliajn fojojn en serĉiloj.

Aliaj kialoj estas teknikaj (ekzemple, subdomajno ĝenerale permesas pliajn opciojn), sed ni ne pritraktas ilin en ĉi tiu artikolo.