Fotoj estas nemalhavebla afero dum informado pri Esperanto. Pere de bone elektitaj bildoj oni povas transdoni multe pli da informoj ol per teksto. Tial tre gravas ne nur uzi fotojn en informado, sed ankaŭ taŭge selekti ilin. Por helpi al vi en ĉi tiu tasko ni jen disponigas al vi vastan kolekton de diversaj fotaroj en kiuj vi certe trovos ion taŭgan por via celo. Samtempe ni ankaŭ instigas al plua fotado, eĉ dum malgrandaj lokaj eventoj, kaj ankaŭ al kreado de publikaj fotaroj. Pri tio kiel krei ilin kaj kiel kunhavigi ĉi tie, ni informas poste en ĉi tiu paĝo.
Fotogalerioj
Unuavice apartan mencion meritas fotaro de Pola Esperanto-Junularo trovebla ĉe fotoj.pej.pl. Ĝi estas iom alispeca ol ĉiuj aliaj listigitaj ĉi tie, ĉar ĝi enhavas libere uzeblajn (CC-BY-SA), selektitajn kaj ordigitajn fotojn de pluraj eventoj. Plej facilas serĉi en ĝi laŭ temaj etikedoj, dum se vi bezonas fotojn de konkreta evento, vi trovos ilin en albumoj. Pliaj detaloj legeblas ĉe la profilo de PEJ ĉe flickr.
Sekve ni listigas ĝeneralajn fotogaleriojn de diversaj eventoj. Serĉado de taŭgaj fotoj en tiuj galerioj evidente estas pli temporaba, tamen la nombro de haveblaj fotoj estas signife pli granda. Pri la uzokondiĉoj, bonvolu konsulti koncernajn fotogaleriojn!
Internacia Junulara Kongreso
- IJK 2023, Lignano Sabbiadoro (Italio) | komuna fotaro – fotoj de Vlasta Celá – fotoj de Martin Sedlak
- IJK 2022, De Roerdomp (Nederlando) | komuna fotaro – fotoj de Ivo Miesen
- IJK 2021 en la reto | prelegoj en YouTube
- IJK 2020 en la reto | prelegoj en YouTube
- IJK 2019, Liptovský Hrádok (Slovakio) | fotoj de Ariel Palmer
- IJK 2018, Badajoz (Hispanio) | fotoj de Ariel Palmer
- IJK 2017, Aneho (Togolando) | fotoj de Peter Baláž
- IJK 2016, Vroclavo (Pollando) | komuna fotaro – fotoj de Ivo Miesen – fotoj de Dima Ŝevĉenko
- IJK 2015, Wiesbaden (Germanio) | fotoj de Jan Schroeder
- IJK 2009, Liberec’ (Ĉeĥio) | fotoj de Ivo Miesen
- IJK 2008, Szombathely (Hungario) | fotoj de Ivo Miesen
- IJK 2006, Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino) | fotoj de Ivo Miesen
- IJK 2005, Zakopane (Pollando) | fotoj de Ivo Miesen
- IJK 1989, Kerkrade (Nederlando) | fotoj de Andrzej Sochacki
- IJK 1987, Krakovo, Pollando | fotoj de Andrzej Sochacki
Aliaj junularaj eventoj
- Bunta Renkontiĝo por Eŭrop-junulara amikeCO (BRECO) 2024, Strasburgo (Francio) | komuna fotaro
- Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2024, Serrada di Folgaria (Italio) | komuna fotaro
- RenKEJtiĝo 2024, L’Espluga de Francolí (Katalunio) | komuna fotaro
- Junulara E-Semajno (JES) 2023, Storkow (Germanio) | komuna fotaro – fotoj de Ivo Miesen
- Komuna Seminario (KS) 2023, Hanojo & Ninh Binh (Vjetnamio) | komuna fotaro
- Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO) 2023, Hamburgo (Germanio) | komuna fotaro
- Roskilde Festivalo 2023, Roskilde (Danio) | komuna fotaro
- Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2023, Palmi (Italio) | komuna fotaro
- RenKEJtiĝo 2023, Manrezo (Katalunio) | komuna fotaro
- Roskilde Festivalo 2022, Roskilde (Danio) | komuna fotaro
- Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2022, Piani di Luzza (Italio) | komuna fotaro
- Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) 2022, Delft (Nederlando) | komuna fotaro – fotoj de Ivo Miesen
- Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) 2021, Ry (Danio) | komuna fotaro
- Junulara E-Semajno (JES) 2019, Karłów (Pollando) | fotoj de Ivo Miesen
- Benkontiĝo 2019, Santandero (Hispanio) | komuna fotaro
- Junulara E-Semajno (JES) 2018, Storkow (Germanio) | fotoj de Ivo Miesen
- Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2018, Marina di Ascea (Italio) – fotoj de Ariel Palmer
- Junulara E-Semajno (JES) 2017, Szczecin (Pollando) | fotoj de Ivo Miesen
- Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) 2017, Lunteren (Nederlando) | fotoj de Ivo Miesen
- Somera Esperanto-Studado (SES) 2017, Banská Štiavnica (Slovakio) | komuna fotaro
- Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2017, Castione della Presolana, (Italio) | fotoj de Ariel Palmer
- Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) 2016, Delft (Nederlando) | fotoj de Ivo Miesen
- Junulara E-Semajno (JES) 2015, Eger (Hungario) | fotoj de Ivo Miesen
- Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) 2015, Heerlen (Nederlando) | fotoj de Ivo Miesen
- Junulara E-Semajno (JES) 2013, Szczawno-Zdrój (Pollando) | fotoj de Tomasz Szymula, Tobiasz Kubiosiowski kaj Marta Domian – fotoj de Ivo Miesen
- FESTO 2013, Kelmis (Belgio) | fotoj de Ivo Miesen
- Junulara E-Semajno (JES) 2012, Naumburg (Germanio) | fotoj de Ivo Miesen – komuna fotaro
- Junulara E-Semajno (JES) 2011, Gdansko (Pollando) | fotoj de Ivo Miesen
- Junulara E-Semajno (JES) 2010, Burg (Germanio) | fotoj de Ivo Miesen
- ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES) 2010, Poznano, (Pollando) | fotoj de Ivo Miesen
- FESTO 2010, Donneville (Francio) | fotoj de Ivo Miesen
- Junulara E-Semajno (JES) 2009, Zakopane (Pollando) | fotoj de Ivo Miesen
- MIRO 2009, Čakovec (Kroatio) | fotoj de Ivo Miesen
- Ago-Semajno 2008, Liptovský Mikuláš (Slovakio) | fotoj de Ivo Miesen
- ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES) 2008, Poznano, (Pollando) | fotoj de Ivo Miesen
- Ago-Semajno 2007, Malborko (Pollando) | fotoj de Ivo Miesen
- Ago-Semajno 2006, Nowy Sącz (Pollando) | fotoj de Ivo Miesen
- Internacia Seminario (IS) 2005, Xanten (Germanio) | fotoj de Ivo Miesen
Junularaj trejnadoj, projektaj renkontiĝoj, seminarioj
- Kreante Pontojn per Interkomprenigo 2024, Serrada di Folgaria (Italio) | komuna fotaro
- Junularaj Perspektivoj 2023, Budapeŝto (Hungario) | komuna fotaro
- Partoprenu! 2023, Lignano Sabbiadoro (Italio) | komuna fotaro
- La Sorto Gvidos Vin | fotoj de Martin Sedlak
- Petveturaj Aventuroj | fotoj de Martin Sedlak
- Eŭropa Junulara Okazajo (EJO) 2023, Strasburgo (Francio) | komuna fotaro
- Trejnu Novajn Trejnistojn (TNT) 2022, Moissac (Francio) | komuna fotaro
- Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj (ALT_HRE) 2021, Ry (Danio) | komuna fotaro
- Florigu Egalecon inter Junuloj (2) 2018, Badajoz (Hispanio) | fotoj de Ariel Palmer
- Florigu Egalecon Inter Junuloj (1) 2018, Marina di Ascea (Italio) | fotoj de Ariel Palmer
- Trejnadoj de TEJO 2017, Castione della Presolana (Italio) | fotoj de Ariel Palmer
- Afrika – Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK) 2016, Kotonuo (Benino) | fotoj de Łukasz Żebrowski – fotoj de la materialoj
- Komuniki lingvajn rajtojn en integriĝanta Eŭropo 2006, Bruselo (Belgio) | fotoj de Łukasz Żebrowski
Nejunularaj eventoj
- Bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj 2022, Bjalistoko (Pollando) | fotoj de la Centro Ludoviko Zamenhof
- Universala Kongreso (UK) 2016, Nitra (Slovakio) | komuna fotaro
Kreu propran galerion!
Jes, tio tre facilas! Por ege facila kreado de fotaro ni rekomendas servon photos.google.com. Sen instali ion ajn, per kelkaj klakoj eblas tien facile alŝuti fotokolekton kaj poste aldoni ĝin al nova aŭ al ekzistanta albumo. En kunhavigaj opcioj eblas permesi al aliaj homoj aldoni pliajn fotojn al la sama fotaro, kio ebligas ekhavi komunan albumon pri la evento.
Se vi preferus krei pli ordigitan fotaron, ni rekomendas uzi servon Flickr. Ĉi tie la afero estas iom pli komplika, tial ni pretigos kaj havigos instrukcion por tion bone fari.
Afiŝu vian fotaron ĉi tie!
Ĉu vi jam havas vian fotaron? Kunhavigu ĝin kun aliaj! Bonvolu plenigi la formularon kaj la stabanoj de TEJO informos vin, kiam via galerio aperos ĉi tie.
Fot. Ivo Miesen, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA