Oni diras ke unu foto valoras pli ol mil vortoj, sed kun sociaj retoj la valoro multobliĝas. Ne eblas nei kiom utilaj ili estas por la disvastigado de Esperanto, kaj sekve ni pritraktos kelkajn konsiderojn pri ili:
- Vizaĝoj: movado estas socia fenomeno, kaj homoj allogas homojn, tial ni rekomendas regule fari fotojn de viaj renkontiĝoj (kursoj, konversaciaj rondoj…).
- Kvalito: ne tiom nun, sed en la antaŭaj jaroj tiom pliboniĝis la kvalito de fotoj ke ni bezonas multajn pliajn novajn, ĉar la fotojn kiujn ni faris antaŭ apenaŭ kvin jaroj jam povas aspekti kiel prenitaj en la pasinta jarcento, kaj ili povas kontribui al la kredigo ke nia kaŭzo estas io de la pasinteco, krom kredigo ke la fotoj estas memoroj kaj ne de aktualaj okazaĵoj. Tamen pli bonas malbonkvalita foto ol ne fari foton.
- Aĝo: ofte maljunuloj plendas pri la malmultaj junuloj, sed okazas ke junuloj allogas junuloj, kaj amaso da fotoj kaŭzas en ni la “senharula efekto”. Truketo por estimuli la junulan allogadon estas ekzemple doni pli da gravo aŭ protagonismo al la junuloj diversmaniere, ekzemple igi ilin pli videblaj en la fotoj.
- Kvanto: estas grave kiom da homoj aperas, tial ĉiam prenu en konsideron la tempon kiam troviĝas pli da homoj en kunveno (povas alveni kaj foriri iuj) kaj kiuj homoj troviĝas en ĉiu momento por eviti la efekton en sociaj retoj de “samaj vizaĝoj” (eblas foti plurfoje, sed tio dependas de la foto-stilo kaj povas iom ĝeni). Rilate al kvanto ni ankaŭ povas diri ke iuj ne volas aperi, por privato, por la uzado de la flago aŭ aliaj; demandu ĉu iu ne volas aperi kaj, se iu diras ke ne, proponu nebuligi aŭ mienetigi la vizaĝon de tiuj, klarigante ke gravas la nombro por disvastigi Esperanton.
- Asociigo: eĉ se vi aranĝus 30-homan konversacian rondon kaj fotus sed ne estus ekzemple flago, tiu foto preskaŭ utilus por nenio inter tiuj kiuj ne partoprenis kaj kelkaj iliaj konatoj, ĉar se ne estas ia asociiĝo kun Esperanto, temas pri ajna socia renkontiĝo de amikoj. Ne nepras uzi flagon, kaj bonas varii. Iuj kiuj ne disponas flagon uzas materialon, ekzemple vortaroj kaj libroj (unu ĉiuhome), sed kutime legeblas nenio kaj tio potenciale havigas enuecan bildon; eble simpla folio kun la vorto de nia lingvo estus pli bona ideo.
- Sekso: ofte en Esperantujo estas granda seks-malbalanco en unu flanko aŭ alia. Estas aparte grave sentigi komfortaj al ĉi tiuj novaj partoprenantoj en kunvenoj kaj igi ilin pli videblaj en la fotoj, ĉar ili plibonigos la etoson kaj allogadon de homoj.
- Ridetoj: feliĉo estas infekta. Provu diri ion nekutiman antaŭprene de foto diri, kiel “piiiiiĉon”.
- Loko: estas interese povi montri ke ni estas ĉie, sed tio postulas pretigon, ĉu kun afiŝo (taŭgega por granda renkontiĝo) ĉu estante en publike rekonebla loko.
- Novaj homaj: ili aperu plej videble fote, ĉar kutime partoprenas samaj homoj, kaj bonas ke ŝajnu ke la grupo iom ŝanĝiĝas.
Ni esperas ke ĉi tiuj rekomendoj kaj indikoj helpos vin kiel ia formulo. Bonŝance nun la plimulto el ni havas kameraon en nia pantalono.
Antaŭ ol fini, komenti tipan problemon pri la flago: oni, eĉ la plej spertaj, foje tenas ĝin en la inversa direkto (kiel en la supra foto). Tamen estas solvo: uzi la “efekton spegulo” kiu estas en multaj poŝtelefonoj. Jen praktika ekzemplo ĉi-semajna en Valencio, la unua estas la originala kaj la dua post la apliko de la efekto: