Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo

La projekto

Danke al tiu ĉi projekto, grupo de 20 junuloj renkontiĝis en Serrada di Folgaria (Italio) inter la 28-a de Marto kaj la 2-a de Aprilo 2024 por kune lerni pri diversaj aspektoj de migraj procezoj en 21-a jarcenta Eŭropo. Faciligantoj plenumis kvin labortagojn per 1,5-horaj sesioj – ĉiu dediĉita al malsama aspekto de la temo kaj bazita sur metodoj de neformala edukado. Materialoj estas kundividitaj por libera uzo de iu ajn, kiu zorgas pri aferoj rilataj al migrado kaj ŝatus organizi aktivaĵon po sia komunumo (ekz. grupo de amikoj, loka E-klubo aŭ E-aranĝo ktp.).

Materialoj

Subaj materialoj estas organizitaj laŭ temoj de koncernaj sesioj. Kreis ilin unu el du aŭtoroj-faciligantoj: Wojtek Oreszczuk kaj Albert Stalin Garrido.

Kutime ĉiu sesio baziĝas sur la prezento kaj en notoj sub ĉiu lumbildo troviĝas detala klarigo pri kiel gvidi la sesion kaj ĉiun aktivaĵon, paŝo post paŝo. Ofte en notoj troviĝas ligilo al aparta dosiero kun aliaj materialoj (ĉefe necesaj folioj por printi).

  1. Interkonatiĝo – En ĉi tiu sesio, partoprenantoj ekkonas unu la alian kaj lernas pli pri la organizantoj kaj sponsoroj de la seminario. Oni ankaŭ klarigas al ili la celojn de la seminario. Notoj.
  2. Teamkonstruado Tiu ĉi sesio celas integrigi la grupon kaj enkonduki en programon de la tuta projekto. Ĝi enhavas aktivaĵon “Misio Neebla” por teamkonstruado, aktivaĵon “Timoj, Atendoj, Kontribuoj” kaj “Reguloj de Kunlaboro”. Kiel kutime, ĝi enhavas ankaŭ proponojn de kelkaj energigiloj kaj metodoj por koncize resumi la sesion.
  3. Plurkultureco kaj migrado – Enkonduko fare de la faciligantoj, kiu provizos la partoprenantojn per superrigardo de la ĉefaj konceptoj kaj kuntekstoj rilate migradon kaj homajn rajtojn. Sekvas interagaj aktivaĵoj, en kiuj la partoprenantoj esploros kaj kunhavigos siajn perceptojn, spertojn, kaj konojn pri plurkultureco kaj migrado.
  4. Esplori nonajn (kaj malbonajn) praktikojn kaj alirojn – En ĉi tiu sesio, trejnistoj prezentos ekzemplojn de praktikoj. En grupoj la partoprenantoj devos pritaksi la praktikojn kaj juĝi, ĉu ili estas bonaj aŭ malbonaj praktikoj. Per gruplaboro, cerbumado, kaj kazostudoj ili daŭrigos la dinamikon kun pli kompleksaj aliroj kaj disvolvado de solvoj al diversaj kazoj. Notoj.
  5. Homrajtaj standardoj kaj migrado – Tiu ĉi sesio havas du bazajn aktivaĵojn: la unua estas dediĉita al esplorado de ligo inter homaj rajtoj kaj migrado ĝenerale (“Homrajta Bingoo!”), kaj la dua koncentriĝas pri specifa formo de migrado – rifuĝado –  kaj rolo de Ĝeneva Konvencio (“Ĝenevo 1951”).
  6. Klimatkrizo kaj aliaj minacoj – Dum tiu sesio partoprenantoj devus analizi diversajn aspektojn de migrado kaj kompreni influon de klimatkrizo al ĉiu el ili (aktivaĵo “Dimensioj de migrado”). Sekve, la aktivaĵo “Klimata Fresko” celas pli profunde instrui pri amplekseco de klimatkrizo. Lasta parto de ateliero estas por prezentado de datumoj kaj diskuto pri rolo de migrado en klimatkrizo.
  7. Migrado en moderna Eŭropo – Ĉi tiu sesio ankaŭ konsistas el du kernaj aktivaĵoj. Unua, “tri dimensioj de migrado” estas ekzerco por kolekti scion de partoprenantoj pri migraj procezoj en dimensio de spaco (Eŭropo) kaj tempo (21-a jarcento). Grupanoj estas instigitaj esplori pri lastatempaj novaĵoj kaj narracioj, ĉar ili utilos por sekva aktivaĵo (“Bonvena Migranto”) dum kiu la grupo kreos narraciojn, kiuj laŭ ili mankas en amaskomunikiloj.
  8. Migrado kaj rifuĝado en la kulturo kaj la movado esperantistaj – Ĉi tiu sesio celas klarigi la sintenon de la esperantista komunumo, antaŭe kaj nun, rilate migradon, enmigrintojn kaj rifuĝintojn. La sesio realigas pli profundan rigardon al la esperanta literaturo kaj al pasintaj kaj nuntempaj iniciatoj de esperantistoj pri enmigrintoj kaj rifuĝintoj. Notoj.
  9. “Pasaĵoj” estas la rolludo kreita de UNHCR por konsciigi pri tragika sorto de rifuĝintoj. Por ĝi dediĉu minimume du sesiojn. Ligita dokumento tre detale kondukas tra procezo de preparado kaj gvidado de la ludo.
  10. Preparado de intervjuoj – En ĉi tiu sesio okazas gviditaj individuaj kaj grupaj ekzercoj por disvolvi demandarojn kaj teknikojn por la intervjuoj. Okazas kutimaj diskutoj por elekti demandojn sed ankaŭ trovos manierojn por adapti la demandojn al la bezonoj de la intervjuotoj. Notoj.
  11. Rakontoj elkoraj de migrantoj, rifuĝintoj, kaj azilpetantoj – Partoprenantoj engaĝiĝas en rakonta sesio en kiu ili havos la oportunon por kundividi iliajn proprajn rakontojn, sukcesojn kaj defiojn pri migrado, kaj, samtempe, aŭskulti rakontojn de ambaŭ flankoj de la migra fenomeno. Notoj.
  12. Unuaj postsekvaj ideoj por estontaj gvidantoj – Enkonduko al la postsekvaj ideoj pere de la faciligantoj. La sesio celas cerbumadon, konkretigon, kaj interkonsenton pri postsekvaj aktivaĵoj post la seminario, en estontaj retaj kaj fizikaj eventoj, pri la temo de migrado kaj plurkultureco. Notoj.
  13. Evaluado kaj sekvaj paŝoj – La lasta sesio celas resumi pasintajn tagojn de komuna lernado. Ni proponas fari kun partoprenantoj elektitajn ekzercojn de “Aktiva Espero”, poste plenumi speciale prepartitan enketilon, reveni al “Timoj, Atendoj kaj Kontribuoj” kaj krei “Dorsosakon” de akiritaj spertoj.

Fotoj

Rigardu kiel la grupo laboris dum la projekta renkontiĝo per tiu ĉi komuna fotoalbumo

Dankoj

Iniciatinto kaj mastrumanto de la projekto estas TEJO-eksterrilatisto David Ruíz Sánchez (david.ruiz.sanchez@tejo.org). 

Faciligantoj estis Wojtek Oreszczuk (wojciech.oreszczuk@gmail.com) kaj Albert Stalin Garrido (albertstgarrido@gmail.com).

La projekto estis financita de Eŭropa Junulara Fonduso de Konsilio de Eŭropo. Dankon!