TEJO-strukturo
Por bone reprezenti TEJO-n indas koni ne nur la organizojn, kie oni reprezentas ĝin, sed ankaŭ la organizon, kiun oni reprezentas. Tiuj-ĉi 3 eroj, fine de la trejnado por spertiĝantoj celas iom resumi la bazajn konojn pri TEJO kaj TEJO-KER necesajn por efike reprezenti ĝin.
Fortoj:
- Bona retpaĝo
- aĝo (naskiĝis en 1938)
- stabileco (ekde tiam seninterrompe funkcias)
- entuziasmo, idealismo
- 40-50 Landaj Sekcioj (LSj) kaj Fakaj Sekcioj (FS) dise en la mondo
- demokratia organiziteco
Malfortoj:
- membronombro
- la nekonateco/miskonateco de Esperanto
Cetere, lernu per:
- La prezento kaj oftaj demandoj de TEJO
- Spekti sinprezenton de TEJO
- Tiu paĝo pri la strukturo de TEJO, precipe pri la organoj kaj landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO
- La gravaj dokumentoj de TEJO, precipe la Statuto
- La vikipedia artikolo pri TEJO
Tasko 9
Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto
Foto: Jozef Baláž