Fonduso Partoprenu IJK: ricevu subvencion por 2015 en Germanio

IJK (Internacia Juna Kongreso) estas la plej grava, konata kaj mult-nombra junulara renkontiĝo en la mondo, aranĝata de TEJO, kaj aŭguste de 2015 ĝi okazos en Germanio.

Por partoprenigi junajn esperantistojn (laŭregule, homoj kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn) kiuj neniam partoprenis eksterlande iun IJK aŭ aktive agadas en TEJO, ĉiujare estas subvencio, kaj ankaŭ ĉi tiun, kies lim-dato por kandidatiĝi estas la 25-an de novembro de 2014.

Jen la nepraj kondiĉoj de la subvencio:

  • La fonduso Partoprenu IJK ne repagas ĉiujn viajn kostojn. Ĝi repagas ĝis maksimume 80% de viaj vojaĝ-kostoj, kaj laŭ la plej malmultekosta maniero (se vi ekzemple volas pli luksan loĝejon, vi pagos la diferencon).
  • Vi devos partopreni ĉiujn tagojn de la renkontiĝo (unu semajnon).
  • La fonduso pagas vian tutan program-kotizon laŭ la unua aliĝo-periodo.
  • Kiel premiato, vi akceptas la taskojn kiuj la LLK (Loka Kongresa Komitato) kaj la estraro TEJO povus peti al vi (tio estas, helpi pri aranĝado dum la evento, kio estas eĉ tiom grava afero ke povas indi inkludi tion en vian vivo-protokolon). Aldone, vi akceptas la taskon verki raporton pri la renkontiĝo kaj viaj spertoj.

ijk-2014-sablo

Krome, ekzistas aliaj personaj kondiĉoj, kiuj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

  • Loĝado ekster Eŭropo.
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestilo.
  • Agado en landa aŭ loka Esperanto-organizo.
  • Maleblo financi la partoprenon en la renkontiĝo sen la mon-helpo de TEJO.
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi pri la aranĝado.

TEJO rimarkigas nin ke de la sekva alvoko, la favoraj kondiĉoj por la subvencio iom ŝanĝiĝos: ankaŭ estos favore konsiderata la aĝo (ju pli juna, des pli da ŝanco ricevi la helpon).

Aliflanke, se vi decidas partopreni UK (Universala Kongreso) en la sama jaro, la subvencio kovros la kotizon de tiu renkontiĝo kaj certigos al vi ankaŭ senpagan loĝadon en amas-loĝejo aǔ rabatitan loĝadon en altlerneja-studanta loĝejo tie.

Por kandidatiĝi, vi devas plenigi la jenan formularon kaj sendi al la info@gmail.com (temo: TEJO – Partoprenu IJK) aŭ papere al la Oficejo en Roterdamo. Aldone, vi devos kunsendi referencan leteron de minimume unu individua membro de TEJO (kaj aliajn dokumentojn se vi volas: rekomendojn, motivigan leteron, ktp.), kiu kutime enhavas la jenajn datumojn:

  • El kie la rekomendanto konas vin.
  • Kelkajn pozitivajn -konatajn- trajtojn de la rekomendato.
  • Rekomendo por la fonduso Partoprenu IJK.

La Estraro de TEJO pritraktos la kandidatiĝojn kaj anoncos la rezultojn ĝis la fino de decembro de 2014.

Fonto: http://tejo.org/2014/10/konkurso-partoprenu-internacian-junularan-kongreson-2015-en-germanio/

Tagged with:

1 komento pri “Fonduso Partoprenu IJK: ricevu subvencion por 2015 en Germanio”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *