Fonduso Trampolino: iniciato de TEJO por subteni projektojn de junaj esperantistoj

Ĉu vi havas bonan ideon kaj volas agadi por Esperanto sed mankas al vi malgranda helpo por realigi vian projekton? La Fonduso Trampolino povas subteni vin!

Trampolino estas nova iniciato de TEJO por doni konkretan helpon al tiuj kiuj volas ekfunkciigi junularajn projektojn. Kelkaj ideoj povas esti ekzemple universitata klubo, reklamado, son-blogo, prelegado, ktp. Pli precize, la fonduso pretas helpi vin per 40-eŭraj subvencioj, sed ankaŭ per aliaj manieroj: reklamo, konsiloj, varbo de homoj, serĉo de partneroj, ktp.

salto-realigxo

Por ricevi la helpon, vi devas:
– Esti homo kiu aĝas malpli ol 30, esti junulara kolektivo (klubo, asocio, ktp.) aŭ eĉ ne esti juna sed celi junulojn.
– Kandidatiĝi plenigante la jenan formularon, kiun vi devos sendi al trampolino@tejo.org. Kaj vi ricevos respondon post unu semajno.

Pri la mono, la disponigita sumo restartiĝas en ĉiu malpara monato (januaro, marto, majo, julio, septembro, novembro).

Aparte, se vi ŝatas la Fonduson kaj volas subteni ĝin, vi povas fari mon-donacon al la UEA-konto ftramp, por pligrandigi la disdoneblan sumon. Kaze ke vi ŝatus per aliaj manieroj subteni ideojn de junuloj, skribu retmesaĝon al hr@tejo.org parolante pri via subtenemo.

Pli da informo: http://tejo.org/agado/fonduso-trampolino/

Tagged with:

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *