Google Alerts, aŭ kiel scii ke io Esperanta okazis en via regiono

Ofte povas okazi ke en Interreto iu ekzemple mencias vian asocion aŭ publikigas informojn de iu alia pri novaj kursoj aŭ prelegoj, kaj vi ne ekscias pri tio almenaŭ ĝis tempo poste. Tio okazas ne nur ĉar Interreto estas tre vasta, la homoj estas liberaj por publikigi ie ajn kaj aliaj organizoj eble ne konas vian asocion, sed ankaŭ ĉar la movado ne estas sufiĉe unuiĝinta. Tamen, ĉu estus eble ekscii pri ĉio ĉi, kaj krome aŭtomate? Jes, danke al la senpaga ilo Google Alerts.

Alerts estas servo kiu aŭtomate sendas al vi per retpoŝto mesaĝon kiam aperas en Interreto io rilata al tio kion vi indikis. Pli precize, rilate al Esperanto ni pensas ke ekzistas du flankoj kiuj povas interesi vian asocion:

  • Mencio en via regiono (urbo, landero…) pri Esperanto.
    Ekzemple: Esperanto Torino.
  • Mencio pri via asocio: en via regiono / en la mondo.
    Ekzemple: Federazione Esperantista Italiana.

google-alerts-agordo

Do, ni agordos niajn sciigilojn en konsidero de ĉi tiuj flankoj. Por tio, ni unue vidos la variablojn pri kiuj ni devos decidi; la markitaj per (*) estas nia rekomendo.

  • OFTO
    • Tuj kiam Google registras.
    • Kiom maksimume, unu fojon tage.
    • Kiom maksimume, unu fojon semajne (*)
      Tiom malmultaj ne ĝenas, kaj kutime ne estas tro da tempo por ne ekscii venonte okazontaj eventoj.
  • FONTOJ
    • Aŭtomate [= ĉiuj] (*)
    • Novaĵoj
    • Blogoj
    • Paĝaroj
    • Video
    • Libroj
    • Debatejoj
  • LINGVOJ
    • Ĉiuj lingvoj (*)
    • […] *Elektu vian lingvon*
  • REGIONO
    • Ĉiuj regionoj
    • […] *Elektu vian landon* (*)
      Neeblas malpli vaste. Tamen, Esperantujo ne estas tiom aktiva, do ni ne ricevos tiom da rubo kiom unuavide ni povus imagi.
  • KVANTO
    • Nur la plej bonaj rezultoj [= la relative gravaj, konsiderite de Google laŭ variabloj kiel gravo de paĝaro kaj ligilado]
    • Ĉiuj rezultoj (*)

google-alerts-sciigo

Aliaj konsiderindaĵoj estas:

  • Ne ekzistas funkcia diferenco inter majuskloj kaj minuskloj.
    Ekzemple: “EsPeRanTo” estas la samo ol “Esperanto”.
  • Pri la vortoj kiujn vi uzos, prenu en konsideron la lingvojn. Ekzemple, vi eble devus skribi en pluraj lingvoj la nomon de via loko kaj de via asocio.
    Ekzemple: Esperanto Katalunio, Esperanto Catalunya, Esperanto Cataluña.
  • Se vi petos sciigon de  io kio estas plur-vorta, uzu citilojn ĉar, se ne, Google povus sendi al vi rezultojn de ne ĉiuj vortoj.
    Ekzemple: “Kataluna Esperanto-Asocio”.

Laste pri agordo, ni rekomendas uzi konton de Google, ĉar por novaj terminoj ni ne devos poŝte konfirmi, kaj ni povos vidi kaj reagordi ĉiujn niajn sciigojn.

Iufoje vi ricevos neutilajn rezultojn, kiel mencio pri strato, sed ĝenerale la informoj povas esti sufiĉe frukto-donaj al vi eĉ por konstrui novajn rilatojn. Aliflanke, vi ankaŭ povas kontroli aliajn interesajn temojn por via asocio (ekzemple, pri lingva demokratio aŭ lingvaj leĝoj) aŭ eĉ aliajn organizojn (porlingvaj sindikatoj, naciismajn eventojn…), kiel ekzempligite ekstermovadaj (ne ĉio kio povas esti grava al ni okazas Esperantujo!).

Por fini, diri ke ekzistas aliaj similaj servoj, kiel Bing Alerts, sed tiu de Google estas la plej ĝisdatigata, simpla kaj facile uzebla kiun ni trovis.

Tagged with:

3 komentoj pri “Google Alerts, aŭ kiel scii ke io Esperanta okazis en via regiono”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *