Influi paĝojn trovitajn en serĉiloj por scii pri Esperanto

Kiam oni volas scii pri Esperanto, plej ofte oni serĉas “Esperanto” aŭ “Kio estas Esperanto” en serĉiloj. Ĝis ĉi tio, ĉio bone, sed la rezultoj enhavas tekstojn bedaŭrindajn por konvinki kaj alfronti antaŭjuĝojn.

Nun kiam ni ekkonsideris ĉi tiun problemo, ni povas paroli pri tri eblaj solvoj:

  1. Popularigi alian paĝon por ke ĝi aperu pli supre ol tiuj kiuj troviĝas nun tie: preskaŭ neeble pro la kvantego da ligiloj.
  2. Aperigi pag-ligilon: tio povus esti tro kosta kontraŭ la ebla minumo da konvertiĝo al lernantoj, tamen pripensinda ideo, ekzemple por reklami tie kurson.
  3. Influi la jam troviĝantajn paĝojn: ĉefe se temas pri Wikipedia, kiu plej ofte aperas.

Ekzemple, por la serĉo en la kastila aperas kiel unua paĝo la artikolo “Esperanto” en Wikipedia, kaj okule ni povas vidi en statistiko ke ĉirkaŭ 500 homoj ĉiutage eniras en tiun paĝon. Tial, indas -kaj estas eble- fari ion tre rapide kaj facile.

Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la unua alineo:

El esperanto es una lengua auxiliar artificial creada por el oftalmólogo polaco de origen judío Lázaro Zamenhof en 1887 como resultado de una década de trabajo, con la esperanza de que se convirtiera en la lengua auxiliar internacional. Según las estadísticas, esta es la lengua planificada más hablada del mundo hoy en día.

Kio signifas:

Esperanto estas artefarita help-lingvo kreita de la pola oftalmologo de juda deveno Lázaro Zamenhof en 1887 kiel rezulto de jardeko da laboro, kun la espero ke ĝi iĝus la internacia help-lingvo. Laŭ statistikoj, ĉi tiu estas la plej parolata plan-lingvo en la mondo.

Ĝi enhavas ekzemple bonegajn vortojn por krei antaŭjuĝojn, kiel “artefarita” kaj “kreita”. Krome, la komenco estas la plej grava parto, ĉar multaj legas nur tion, kaj nur malplejmulton legas ĉion.

Ankaŭ pensu ke multaj ĵurnalistoj skribas pri la fenomeno Esperanto sed legas malmultegon pri ĝi. Tial, se ni influas la ĉefajn inform-paĝojn, ni povas atingi ne nur ke pliaj homoj eklernu (aŭ almenaŭ pli legu kaj kontraŭstari pliajn antaŭjuĝojn), sed ankaŭ ke ĵurnalistoj nekonscie informu pli bone por ni.

2 komentoj pri “Influi paĝojn trovitajn en serĉiloj por scii pri Esperanto”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *