Kiel krei Esperanto-mapon por via lando

Tempo necesa: malpli ol unu horon.

Esperanto-mapo estas mapo en Google Maps kie aperas esperantistoj kaj interesiĝantoj pri Esperanto en via lando. Se iu volas aperi sur ĝi, tiu devos plenumi formularon. Mapestroj enigos la novajn plenumintojn kiam ili havos tempon ĉe la komputilo. La privatecaj rajtoj estas certigitaj de la mapestroj kiuj nur montros tion kion la plenuminto volas montri publike, kaj la mapestroj nur havos private la datumojn kiujn tiu donis.

Listo de landoj kiuj jam disponas mapon:

Formularo estas jam disponebla en la hispana kaj portugala, kaj en Esperanta por traduki: http://goo.gl/forms/bdzZGlL8nN

 

Paŝoj por krei Esperanto-mapon por via lando:

  1. Sendu al aleksoesperantisto@gmail.com mesaĝon kun via retpoŝt-adreso de Gmail por inviti vin al la formularo.
  2. Kiam vi estos invitita, kreu kopion de la formularo (Arkivo > Krei kopion) por ne ŝanĝi la originalon.
  3. Adaptu vian kopion laŭ via volo kaj neceso (traduku ĝin en lingvojn de via lando, por ke ankaŭ komencantoj komprenu)
  4. Kreu mapon, nome “Esperanto en *Nomo de via lando*” (prefere ŝtat-lingve) per via Gmail-konto en https://www.google.com/maps/d/u/0/
  5. Kopiu la suban mapo-priskribon kaj adaptu ĝin
  6. Kreu konton en Bit.ly (rapida registriĝo per Facebook ekzemple) kaj kreu ligilojn tie facile memoreblajn. Ni sugestas imiti la ligilon de la hispana mapo (http://bit.ly/mapaESeo) kaj do elekti tiel imitaĵon de la kodo mapaESeo: “mapa” estas “mapo” en la hispana, “ES” temas pri Hispanio, “eo” temas pri Esperanto. Ankaŭ kreu ligilon por konduki homojn al via formularo (http://bit.ly/mapaESeo-entra); por Hispanio ni simple metis “-entra” (tio estas: -eniru).
  7. Serĉu aliajn volontulojn por estri la mapon. Rajtigu al ili modifi la mapon kaj la formular-dosieron.
  8. Diskonigu vian mapon, ekzemple kreante eventon nome “Eniru en la mapon!” en vialanda Facebook-grupo kaj ankaŭ per aliaj retoj (lokaj kluboj, samlandanoj…), dum kongresoj, ktp. Iom post iom laŭ respondoj de plenumintoj, aperigu ilin en la mapon (kaj la datumojn kiujn ili elektis vidigi publike).

Ekzemplo de mapo-priskribo por meti en la mapon (maldesktre ĝi aperos):

priskribo-esperanto-mapo-hispanio

Se vi volas enigi vin en la mapon, bonvolu plenumi jenan formularon http://bit.ly/mapaESeo-entra (uzu vian propran adreson!).

Mapo de Esperanto-parolantoj kaj interesitoj lerni ĝin. Utila por trovi homojn proksime kaj praktiki, viziti dum vojaĝetoj se ili havas tempon aŭ por simple montri ke ni ne malmultas kaj konstante kreskas!

Utilaj ligiloj por komencantoj en http://eo.ligilaro.wikia.com/wiki/Ligilaro_Vikio
[Por ke komencantoj jam havu utilajn ligilojn por lerni kaj uzi la lingvon]

Para modifi informojn, sugesti, ktp. sendu mesaĝon al mapa administranto: via-retadreso@gmail.com Ankaŭ por ricevi pli da informoj de iu surmapulo.

7 komentoj pri “Kiel krei Esperanto-mapon por via lando”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *