Kiel krei pli rapide artikolojn en Wikipedia

La projekto Wikipedia en Esperanto estas unu el la plej riĉo-enhavaj el ĉiuj, kaj enhavas pli ol 200.000 artikolojn.

Ĉu vi kreas artikolojn en Wikipedia? Tio povas esti utila por plibonigi vian vorto-stokon, viajn sciojn pri malsamaj temoj kaj kiel varbilo.

Jen du manieroj per kiuj oni povas traduki artikolojn el aliaj lingvoj al Esperanto en pli rapida maniero:

 

KLASIKA

Per la tradukilo WikiTrans, nur el la angla.

 

NOVA

content-translation-wikipedia-esperanto

Mi malkovris ke antaŭ tre malmulte Wiki disponigis prov-version de ilo kiu permesas traduki al Esperanto el aliaj lingvoj, per la tradukilo Apertium (unu al la plej bonaj). En tre komforta vido dulingva, oni povas ricevi tradukojn de alineoj kaj korekti ilin aŭ fari ajnan ŝanĝon. Mi provis ĝin kaj ĝi estas vere rekomendinda.

Por uzi ĉi tiun ilon: Esperanta Wikipedia => Beta => Tradukado de enhavo.

Poste, vi povas ektraduki per kutima aldono de nova paĝo, aŭ per Content Translation.

 

Rimarko: tamen atentu pri tio ke certaj temoj, kiel politiko, povas esti kulture influitaj en versioj en aliaj lingvoj, kaj do ne havi neŭtralan vidopunkton.

 

 

BIBLIOGRAFIO

Tagged with:

1 komento pri “Kiel krei pli rapide artikolojn en Wikipedia”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *