Krei kiam la parolantaro rapide pligrandiĝas

En unu el la videoj de Evildea, li rakontas ke , kiam li eklernis Esperanton, li ŝajnis esti la sola homo en Sidnejo (“Mi estis la sola homo”) kiu lernas ĝin. La ceteraj ne estis videblaj, eĉ ne per Interreto. Krome, la vizaĝoj de la esperantistoj klubeje ĉiam estis la samaj. Tamen, post la apero de la Duolingo-kurso, eĉ se la klubanoj ne vidas ŝanĝojn, ja rimarkeblas en Interreto la alta kresko de homoj kiuj serĉas interesaĵojn por konsumi en Esperanto. Kaj li substrekas ke nuntempe estas la momento krei interesaĵojn en Esperanto ĉar, kvankam la Esperanto-merkato estas sufiĉe granda, ĝi ankoraŭ ne estas tioma kiom en aliaj lingvoj, kaj produktantoj povas lasi sian spuron sur la movadon. Tio signifas ke tio kion vi faros povus esti pli konsumota ol en merkato de nacia lingvo. Evildea ekzempligis: li havas du kanalojn en Youtube, unu kun ~60.000 sekvantoj (angle) kaj alia kun ~1.500 (Esperante), sed li perlaboras la saman mon-kvanton.

Sekvante ĉi tiun linion, iom post iom ĉi tiu situacio malplifaciliĝos ĉar la komunumo kreskas. Ekzemplo de tiu kresko estas la Duolingo-kurso, nun kun 165.000 lernantoj, kaj oni jam komencis labori por la kurso de la hispana (eĉ se probabel malpli grava).

Tagged with:

5 komentoj pri “Krei kiam la parolantaro rapide pligrandiĝas”

  • > kvankam la Esperanto-merkato estas sufiĉe granda,
    > ĝi ankoraŭ ne estas tioma kiom en aliaj lingvoj

    Mia matematiko malsamas …
    Esperanto estas “pli granda” ol almenaŭ 5900 lingvoj se oni supozas ke en la mondo ekzistas 6000 lingvoj.

    Enrique

    • Saluton, Enrique!

      Vi jesas la samon ol mi: ekzistas aliaj lingvoj kun pli granda merkato.

      Pri via ideo de grando de lingvoj, tio dependas de la variabloj kiujn oni uzas. Tamen, mi ŝatus proponi al vi verki artikolon por IFV defendante tiun hipotezon, ĉar ĝi povas esti vere interesa por argumenti pri Esperanto.

  • mi gxojas malkovri cxi tiun pagxaron,,gxian enhavon kontetigas miajn mankojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *