Negocado – parto 5

Stiloj de negocado

Ekzistas pluraj stiloj kaj manieroj de negocado, kiuj ĉiuj havas siajn pozitivajn kaj negativajn flankojn – ne eblas diri ke unu estas pli sukcesa ol la alia, ĉar ili ĉiuj havas siajn apartajn specifecojn.

Nun estas la momento ke vi eksciu, kiel estas via nuna stilo: ĝi montras al vi kia vi nun estas, sed homoj evoluas, do kaze ke vi ne kontentas pri la rezulto, dum la trejnado atentu pri la ecoj, kiujn vi ŝatus pli aŭ malpli fortigi en vi mem, kaj kaze ke vi kontentas pri la rezulto, ĉiuokaze indas konsciigi vin mem pri la harmonio kaj la ekvilibro de viaj diversaj ecoj, kaj pri la eblo plene esprimi vian potencialon, plibonigante kelkajn flankojn kaj plifortigante aliajn.

Jen la poentumadsistemo, bonvolu indiki en ĝi viajn respondojn.

Kiom verŝajne vi farus ĉiujn el la sekvaj aferoj negocante? Tre malverŝajne Malverŝajne Nek verŝajne nek malverŝajne Verŝajne Tre verŝajne
1. Mi elpensos planon por direktigi la negocadon laŭ mia dezirata vojo. 1 2 3 4 5
2. Mi intence faros aferojn, por ke la negocado restu amika kaj komforta. 1 2 3 4 5
3. Mi ŝanĝos miajn planojn por ke la rezulto estu justa por la alia persono. 1 2 3 4 5
4. Mi faros aferojn, por ke ni ambaŭ ricevu tion, kion ni volas de la negacado. 1 2 3 4 5
5. Se io devas esti prinegocata, mi tuj volontulos por fari tion. 5 4 3 2 1
6.  Mi ion cedos por ion ricevi de la homo, kun kiu mi negocas. 1 2 3 4 5
7.  Se la negocado ne iras laŭ mia deziro, mi eliros la negocadon. 1 2 3 4 5
8. Mi proponos kreivajn solvojn, kiuj ebligas al ni ambaŭ ricevi tion, kion ni volas de la negocado. 1 2 3 4 5
9.   Se al la alia persono ŝajnas grave gajni la negocadon, mi cedos al li/ŝi. 1 2 3 4 5
10. Mi evitos malfacilajn temojn por ne igi la negocadon malagrabla. 1 2 3 4 5
11. Se la alia persono kompromisas al sia pozicio, mi reciproke kompromisos al mia. 1 2 3 4 5
12. Mi certigos, ke ambaŭ niaj bezonoj estu komprenitaj, por ke ni ambaŭ povu gajni. 1 2 3 4 5
13. Mi prezentos informon, dum mi negocas, eĉ se tiu informo ne nepre subtenas mian pozicion. 5 4 3 2 1
14. Mi proponos mezan punkton kie ni povas interkonsenti. 1 2 3 4 5
15. Mi provos vidi aferojn laŭ la vidpunkto de la alia persono kaj mi konsideros iliajn bezonojn. 1 2 3 4 5
Taksu vian nivelon de konsento kun ĉiu el la jenaj asertoj. Forte konsentas Konsentas Nek konsentas nek malkonsentas Malkonsentas Forte malkonsentas
16. En ĉiu negado ambaŭ flankoj devas cedi ion por ricevi ion reciproke. 5 4 3 2 1
17.  Kio bonas por mi, estas la nura grava afero dum negocado. 5 4 3 2 1
18. Mi faros preskaŭ ĉion ajn por eviti devi engaĝiĝi en negocado 5 4 3 2 1
19. En negocado iu gajnas kaj iu nepre malgajnas. 1 2 3 4 5
20. La sentoj de la kunnegocanta persono gravas al mi. 5 4 3 2 1
21. Negocado funkcias pli bone kiam la fokuso estas pri komuna konsento anstataŭ pri diferencoj. 5 4 3 2 1
22. Mi povas esti agresema, kiam temas pri atingi mian celon dum negocado. 5 4 3 2 1
23. Kiam vi kompromisas en negocado, tiam vi fakte malgajnas. 1 2 3 4 5
24. Se la alia persono ricevas malavantaĝon de nia negocado, tio ne vere gravas al mi. 1 2 3 4 5
25. Teni la komfortecon de aliulo alta tre gravas al mi, kiam mi negocas. 5 4 3 2 1

Konkurema: negocantoj kiuj elmontras tiun ĉi stilon estas rezult-orientitaj, memfidaj, asertemaj, kaj ofte fokusiĝas je finaj konkretaj rezultoj. Ili havas la tendencon altrudi sian opiniojn al aliaj, kaj en ekstremaj situacioj povas esti agresemaj kaj altrudi sian volon al aliaj. Tiu stilo estas alta laŭ Asertemo kaj malalta laŭ Kunagademo.

Por ekscii kiom konkurema vi estas kalkulu viajn poentojn laŭ viaj respondoj al demandoj 1, 7, 13, 17, 22. Se la sumo estas pli alta ol 17, vi estas konsiderata kiel tre konkurema, inter 16-17 kiel konkurema, inter 14-15 kiel ne konkurema kaj se vi havas malpli ol 14 poentojn, vi tre malforte montras karakterizojn kiuj konkordas kun konkuremo.

Evitema: Negocantoj kiuj havas tiun ĉi stilon estas pasivaj, preferas eviti konfliktojn, strebas foriri el la situacio aŭ transdoni respondecon al aliuloj, malsukcesas montri adekvatan zorgon aŭ fari veran strebon por atingi la solvon. Tiu stilo estas malalta laŭ Asertemo kaj laŭ Kunagademo.

Por ekscii kiom evitema vi estas kalkulu viajn poentojn laŭ viaj respondoj al demandoj 2, 5, 10, 18, 25. Se la sumo estas pli alta ol 17, vi estas konsiderata kiel tre evitema, inter 16-17 kiel evitema, inter 14-15 kiel ne evitema kaj se vi havas malpli ol 14 poentojn, vi tre malforte montras karakterizojn kiuj konkordas kun evitemo.

Kunlaborema: Negocantoj kiuj elmontras tiun ĉi stilon uzas malferman kaj honestan komunikadon, fokusiĝas pri trovado de kreivaj solvoj kontentigaj por ambaŭ kunnegocantoj, ili estas malfermaj al esplorado de novaj kaj novigaj ideoj kaj proponas pliajn alternativajn solvojn. Tiu stilo estas alta kaj laŭ Asertemo kaj laŭ Kunagademo.

Por ekscii kiom kunlaborema vi estas kalkulu viajn poentojn laŭ viaj respondoj al demandoj 4, 8, 12, 19, 21. Se la sumo estas pli alta ol 20, vi estas konsiderata kiel tre kunlaborema, inter 19-20 kiel kunlaborema, inter 17-18 kiel ne kunlaborema kaj se vi havas malpli ol 17 poentojn, vi tre malforte montras karakterizojn kiuj konkordas kun kunlaboremo.

Konsentema: Negocantoj kiuj elmontras tiun ĉi stilon strebas havi bonajn rilatojn la partnero, glatigas konfliktojn kaj diferencojn, kaj klopodas kontentigi la bezonojn de aliuloj. Tiu stilo estas malalta laŭ Asertemo kaj alta laŭ Kunagademo.

Por ekscii kiom konsentema vi estas kalkulu viajn poentojn laŭ viaj respondoj al demandoj 3, 9, 15, 20, 24. Se la sumo estas pli alta ol 18, vi estas konsiderata kiel tre konsentema, inter 17-18 kiel konsentema, inter 15-16 kiel ne konsentema kaj se vi havas malpli ol 15 poentojn, vi tre malforte montras karakterizojn kiuj konkordas kun konsentemo.

Kompromisema: Negocantoj kiuj havas tiun ĉi stilon celas trovi la mezpunkton, ofte disigas diferencojn inter partneroj, ofte engaĝiĝas pri koncedo kaj atingo de kompromisoj, akceptas moderan kontentigon de la bezonoj de ambaŭ partoj. Tiu stilo estas modera kaj laŭ Asertemo kaj laŭ Kunagademo.

Por ekscii kiom kompromisema vi estas kalkulu viajn poentojn laŭ viaj respondoj al demandoj 6, 11, 14, 16, 23. Se la sumo estas pli alta ol 19, vi estas konsiderata kiel tre kompromisema, inter 18-19 kiel kompromisema, inter 16-17 kiel ne kompromisema kaj se vi havas malpli ol 16 poentojn, vi tre malforte montras karakterizojn kiuj konkordas kun kompromisemo.

Fine, por kompletigi la analizon de via negocadstilo, mankas du elementoj:

Kalkulu Vian Indekson de Asertemo
= (Konkurema Stilo + Kunlaborema Stilo) – (Evitema Stilo + Konsentema Stilo)

Se la sumo estas pli alta ol 4, vi estas konsiderata kiel tre asertema, inter 1-4 kiel asertema, inter -2-0 kiel ne asertema kaj se vi havas malpli ol -2 poentojn, vi tre malforte montras karakterizojn kiuj konkordas kun asertemo.

Kalkulu Vian Indekson de Kunagademo
= (Kunlaborema Stilo + Konsentema Stilo) – (Konkurema Stilo + Evitema Stilo)

Se la sumo estas pli alta ol 8, vi estas konsiderata kiel tre kunagadema, inter 5-8 kiel kunagadema, inter 2-4 kiel ne kunagadema kaj se vi havas malpli ol 2 poentojn, vi tre malforte montras karakterizojn kiuj konkordas kun kunagademo.

Tasko 5

Kion vi opinias? Ĉu vi rekonas vin mem en la rezultoj de la mempritaksado? Ĉu estas ecoj kiujn vi ŝatus pli aŭ malpli fortigi? Sendu al rtnegocado@tejo.org viajn impresojn! 🙂

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto