La ĉen-teorio: kiel plialtigi la partoprenantaron en klubo

Dum nia sperto en Oliva Esperanto-Klub’, ni ekkonscis ke kutime oni partoprenas ja aŭ ne se certaj homoj ĉeestas. Por kompari ĉi tion, memoru kiam iu amiko proponas al vi eventon kaj vi demandas kiu iros; vi certe pensas pri minimuma nombro, sed ĉefe pri specifaj homoj (ekzemple, tiu knabino kiun vi ŝatas). Ni do aplikis tiun logikon (ŝi iros => mi iros) kaj kreis modelon por la klubo, kiun ni nomis Ĉen-teorio.

cxenteorio-arbo

Ĉi tiu modelo baziĝas sur la evidento ke estas aliaj homoj kiuj instigas vin partopreni, kaj la ideo ke ni povas simpligi tiujn rilatojn por konsideri ke sur ĉiuj estas unu klubano kiu estas la plej grava ŝlosilo por ke vi partprenu.

Ni provis la socian modelon dum pluraj monatoj sen la scio de la membroj: ni ekskribis nomojn, hierarkiigis kaj notis la reagojn dum la kunvenoj kaj dum la venontaj semajnoj. Ni finfine provis dum pli ol unu jaro, kaj en alia maniero dum pli ol du, kaj jen niaj konkludoj:

  • La ideo funkcias, kaj variablo kiu helpas estas ke ekzistas stabilo pri programo, tio estas, ni ĝenerale faras similajn aferojn. Mala kazo estus se ni ekzemple estus asocio kiu aranĝas prelegojn pri malsamaj temoj, ĉar iuj interesiĝus pri iuj dum aliaj ne.
  • La ĉen-teorio estas utila por atingi ke pliaj homoj partoprenu per malpli da strebo, ĉar per fokusiĝo pri specifaj homoj ni atingas ke sufiĉaj pliaj venas, eĉ se apenaŭ ekzistas ia rilato kun la aliaj. Ni do profitis hierarkion de rilatoj.
  • La homo kiu igas vin ekpartopreni, aliĝi kaj ĉeesti ne nepre estas la samaj. Dum la unuaj ĉeestoj estas facile vidi kiu plej igas vin ĉeesti, kaj tio estas kion ni notas.
  • Ni hezitis pri la utilo de la modelo pro la ebla nestabilo de la rilatoj, ĉefe ĉar ĉiuj estas adoleskantoj. Ni vidis novajn parojn, kolerojn, eksajn parojn, novajn eksterklubajn rilatojn, ktp. Kaj ni konstatis ke ja ekzistas ŝanĝoj, sed la ŝlosilo malmulte ŝanĝiĝas.
  • Kiel solvo al problemaj personaj rilatoj, rezultiĝis efike plifirmigi la rilaton kun la homo kiu rolas kiel ŝlosilo, kaj aliflanke krei rilatojn inter homoj kiuj ial eksterklube neniam aŭ preskaŭ neniam vidiĝas (la klubo kiel loko de renkontiĝo). Estas utile analizi ekzemple kun kiuj parolas ĉiu homo antaŭ la komenciĝo de leciono kaj ĉe kiu tiu sidiĝas.
  • La modelo permesas havi alian mezurilon por malkovri la valoron de ĉiu ĉenero.
  • Ĝi estas utila kiel ligilo kiam la membro kreskas kaj la rilatoj dividigas kaj svagiĝas.
  • Ĝi estis utila por malkovri la kategorion Ŝlosilo.
  • Indas diri ke ĉi tio estas tre interesa afero ĉefe se temas pri junuloj, kio estas nia kazo, ĉar ili pli dependas de aliaj en ĉiaj sencoj.

Aliflanke, la bildo kiu aperis antaŭe estas maniero vidi la rilatojn pli grafike, sed ni vere notis en la jena maniero:

cxenteorio-notado

Rimarko: la numeroj indikas nivelon
sed, escepte de la unua, ne atentu pri tio.

Se vi volas ŝablonon por apliki la ĉen-modelon, ni disponas unu en Google Drive. Ni komencis uzante tabelon en Word.

1 komento pri “La ĉen-teorio: kiel plialtigi la partoprenantaron en klubo”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *