Kiun domajnon elekti por mia paĝaro?

Domajno estas la nomo kiun ricevas via paĝaro, ekzemple esperantoval.org (nomo.aldonaĵo). Kaj ĝi estas grava ĉar ĝi estas la nomo kiu reprezentas vin en Interreto, kaj kiu permesos al vi ricevi pliajn vizitantojn aŭ ne.

Domajno devas esti:

  • Mempriskriba: oni devas scii pri kio temas la paĝaro nur per la domajno. Ekzemple, esperantomadrid.es
  • Mallonga: tiel ĝi estas pli facile memorebla. Ekzemple, esperanto.cat anstataŭ esperantocatalunya.org
  • Pri lingvo: en tiu de via cel-grupo, por ke oni komprenu kaj trovu vin per serĉiloj. Ekzemple, eszperanto.hu anstataŭ esperantohea.hu
  • Se eble, malmultekosta (malsamaj aldonaĵoj havas malsamajn prezojn, kaj tio ankaŭ dependas de la entrepreno en kiu vi registras la domajnon. Kelkaj entreprenoj estas Namecheap kaj DonDominio). Tamen, estas pli rekomendinda nacia aldonaĵo eĉ se ĝi kostas iom pli.
  • Se temas pri organizo, oni rekomendas la aldonaĵon org.
  • Uzu aldonaĵon de unua nivelo, tio estas, pli bone .pe ol .org.pe.

Por scii kiujn domajn-aldonaĵoj estas disponeblaj por via lando, vi povas serĉi en nacia lingvo ion similan al domajnoj peruo.

 

Ni daŭre verkos artikolojn pri domajnoj. Ĉu vi havas pliajn dubojn pri kiun elekti?

1 komento pri “Kiun domajnon elekti por mia paĝaro?”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *