Google kaj Esperanto

Ni provis kolektis ĉion rilate al Google kaj Esperanto:

doodle-esperanto-lingvoj

 

1. Serĉilo de Google en Esperanto

google-interfaco-esperanto

Google disponigas interfacon de sia serĉilo en Esperanto, kaj verŝajne ankaŭ estas filtrado laŭ lingvo, kiel en la aliaj interfacoj.

Tio malbona estas ke okazas malmultegaj ĝisdatigoj, kio okazigas du problemojn: unue aperas vortoj en la angla (la ĉefa versio), due ne aperas multaj opcioj kiuj ja aperas en aliaj lingvaj versioj.

Vi povas rapide aliri per google.com/eo [1].

Ni ne scias kiam oni unuafoje publikigis ĝin.

 

 

2. Google reklamas Lernu senpage

reklamilo-lernu-google-sercxilo

Por pluraj serĉoj en Google, kiel lerni Esperanton (en naciaj lingvoj), aperas reklamiloj pri Lernu per Google AdWords, kiujn Lernu ne pagas.

 

 

3. Instrua video pri Gmail en kiu rekomendiĝas studi Esperanton

Tiaj videoj estas kutimaj ĉe Google. Ĉi tiun oni publikigis la  26/10/2007.

En la minuto  1:52 oni diras […] it also saves your time. Time you can spend doing things you enjoy, like practicing your dance moves or studying Esperanto. (tio ankaŭ ŝparigas vian tempon. Tempo kiun vi povas elspezas farante aferojn kiuj amuzas vin, kiel praktiki viajn danc-movojn aŭ studi Esperanton).

La videon spektis pli ol 1.500.000 da homoj, sed ĝi estas jam tro malbonkvalita ke ĝi estas apenaŭ taŭga por uzi ĝin kun ia reklama celo por Esperanto (eĉ sen konsideri la enhavon).

 

 

4. Google publikigis Doodle pri Esperanto

doodle-esperanto-zamenhof

La 15/12/2009, Google aperigis Doodle (personigitaj bildoj de la logoo de la entrepreno) kun la flago de Esperanto, pro la 150-a dat-reveno de la naskiĝo de Zamenhof.

La aperigo estis sen normo: ĝi, kvankam sen teksto, ne aperis en ĉiuj lingvaj interfacoj, kaj en la plejmultaj landoj serĉiĝis la vorto “Esperanto” kiam oni klakis sur la Doodle, en la aliaj Zamenhof.

 

 

5. Google aldonis la lingvon Esperanto en sian tradukilon

google-tradukilo-esperanto

La 22/02/2012, Google aldonis Esperanton en la tradukilon kiel 64-a lingvo, ĝis nun la sola plan-lingvo. En la oficiala blogo, la entrepreno komentis ke ili surpriziĝis pro la tiel bonaj rezultoj kun multege malpli da korpuso ol ekzemple la angla.

Grava cito estas Esperanto was constructed such that it is easy to learn for humans, and this seems to help automatic translation as well (Esperanto estis konstruita por ke ĝi estu facile lernebla por homoj, kaj ĉi tio ŝajnas ankaŭ helpi aŭtomatan tradukadon) [2].

 


 

Agad-proponoj

  • Antaŭe Google permesis ke la uzantoj traduku siajn servojn al aliaj lingvoj, kio nomiĝis Google in your language (Google en via lingvo). Nun ŝajnas ke tio ne plu estas eble.
  • La Doodle pri Esperanto estis publikigita dankon al pola iniciato. Okazas ke ĉiuj povas proponi Doodle al Google, kaj ke ili aŭskultas se ili ricevas sufiĉajn samajn petojn. Do, en la estonteco ni povus fari similajn kampanojn, kiuj estas ege sukcesaj, ĉar kontraŭ 0€ tion povas vidi dekoj da milionoj da homoj; fakte, ni jam povintus aranĝi pliajn, kiel por la 50-jara rezolucio de Unesko favore al Esperanto [3].
  • Estus interese scii pri homoj kiuj laboras en Google kaj parolas Esperanton.

 


 

Notoj kaj referencoj

 

Bibliografio

Tagged with:

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *