Graph Search: trovi esperantistojn en Facebook

Antaŭ kelkaj monatoj, Facebook kreis Graph Search, ilo por serĉi en la socia reto per vortoj, ekzemple la frazon Fotoj de amikoj kiuj loĝas en Lille.

Do, kial ne uzi Graph Search por serĉi kiu parolas Esperanton en nia urbo? 😉

 

UNUA PAŜO:

La ilo nur funkcias en la interfaco de la angla de Usono, do ni unue devas ŝanĝi la lingvon kontraŭ English (US). La adreso por ŝanĝi tion estas: Agordoj » Lingvo » English (US).

 

DUA PAŜO:

La serĉoj kiujn ni povas fari por trovi homojn estas:

  • Homoj kiuj loĝas en via urbo/komarko/regiono/landero. Se vi celas trovi esperantistoj kiuj loĝas proksime al vi, anstataŭ serĉi loĝ-lokon post loĝ-loko, plej bona ideo estas serĉi ekzemple laŭ regiono.
  • Esperanto-parolantoj (homoj kiuj publike indikis ke ili parolas Esperanton, kio estas minoritato).
  • Membroj de Esperanto (la plej granda grupo en Facebook), ĉar multaj en komenco serĉas “Esperanto” en Facebook kaj kontentiĝas nur per tiu grupo.
  • Ŝatantoj de Lernu ĉar, de kiam la portalo disponas Like Box en la ĉefpaĝon, multaj klakas, eĉ sen registriĝi en la paĝaro.
  • Ŝatantoj de la paĝaro de ŝtata asocio, kaj ĝenerala kaj junulara.

Do, ekzemploj de utilaj serĉoj povas esti:

  • Esperanto speakers who live in Lille [parolantoj + urbo]
  • People who are members on Esperanto and live in Lille [grupo-membroj + urbo]
  • People who like Federación Española de Esperanto and live in Lille [paĝo-ŝatantoj + urbo]
  • People who live in Lille and like Lernu [urbo + Lernu-ŝatantoj]

 

TRIA PAŜO:

Antaŭ ol kontakti ilin, vi devas konsideri la jenon:

  • Ekzistas tempa limigo por sendi mesaĝojn al nekontaktoj.
  • Ĉar vi sendos mesaĝojn, kaj probable amase, al nekontaktoj, konsideru ke viaj mesaĝoj venus en la mesaĝ-rubujon de sufiĉaj homoj. Tial, krom sendi mesaĝojn, indas fari amikiĝ-petojn.
  • Facebook havas kontrolilon ankaŭ pri amikiĝ-petoj. Tamen, se pluraj respondos vin, kaj eĉ akceptos (kio estas ofte), Facebook ne punetos vin.
  • Estas tre ŝercemaj homoj kiuj indikas ke parolas multajn lingvojn, ofte plan-lingvoj; ili preskaŭ ĉiam mensogis pri la lingvoj kiujn ili scias paroli.

 

La esperantisto kiu diskonigis ĉi tiun ilon estas Álex Escomu, kiu kreis la paĝon Trovu samurbanojn en Facebook por eksciigi pliajn homojn.

Tagged with:

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *