Internet Archive: kiel vidi paĝarojn kiuj malaperis

Paĝaroj en Interreto estas sufiĉe efemeraj, tiom ke multegaj eĉ ne supervivas la unuan jaron. Ekzistas pluraj kialoj, ekzemple ke paĝaro ne populariĝis kaj la kreinto decidas fari ion alian. Sed tio estas problemo, ĉar multajn fojojn ni trovis interesan enhavon, iom da tempo poste serĉis ĝin kaj ĝi simple malaperis.

Kiel solvo al ĉi tiu problemo, ekzistas Internet Archive, maŝino kiu konservas la paĝarojn de la Reto de la jaro 1996, kiu permesas al ni retrovi malaperintajn enhavojn serĉante per retadreso sed ankaŭ kiel en normala serĉilo (supre malgrande).

internet-archive-sercxilo

Praktika ekzemplo estas ke, antaŭ kelkaj monatoj, Darío Rodríguez serĉis tre kompletan vortaron de Pilger, sed li ne trovis ĝin ĉar ĝi ne plu estis en Interreto. Do li uzis WayBack Machine, rehavis la vortaron kaj publike informis pri tio. Poste, STEB alŝutis la ĝin en sian servilon por ke ĝi daŭre povu esti utila al aliaj.

Alia pli frua ekzemplo estas ke en la retpoŝt-listo Iberia Esperantistaro, Darío Rodríguez sendis mesaĝon kun ligilo al amas-komunikila novaĵo pri esperantisto kaj aldonajn ligilojn pri li. Poste, alia samlistano sendis adreson de Internet Archive per kiu estas eble revidi paĝaron ankaŭ pri li kiu malaperis.

Sed ne nur ĉi tiu servo ekzistas! Ekzemple, kiam ni serĉas en Google, iafoje estas paĝoj kiuj ne ŝarĝas (pro tenkikaj cimoj, pro nerenovigo de domajno…), sed ni kredas ke la enhavo povas esti interesa, Google permesas vidi el kaŝ-memoro la lastan alireblan version de la paĝo.

google-kasx-memoro

Sed tio havas limojn: unuflanke ni nur povas aliri al la lasta alirebla versio, aliflanke Google -almenaŭ publike, sed ankaŭ private teorie- ne konservas paĝon dum pli ol tri jaroj (tio estas tiel pro antaŭokazo-strategio de la entrepreno kontraŭ probabla juĝo kontraŭ si de la Eŭropa Unio).

Aparte, se vi havas paĝaron kaj ne volas ke via enhavo malaperu, ekzemple ĉar vi ne planas pagi ĉiujn tagojn de via vivo aŭ vi pensas ke via servilo povas ĉesi ekzisti (io ofta), ni proponas al vi nian programon Reta Strategio.

Dankon al Darío Rodríguez (Madrido, Hispanio) pro sia kontribuo.

 

Bibliografio:

1 komento pri “Internet Archive: kiel vidi paĝarojn kiuj malaperis”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *