Kiel elekti nomon de Esperanto-organizo?

Ni pritraktas la temon kvazaŭ ni volus elekti nomon por krei novan geografian organizon (regionan asocion, lokan klubon…), de retmerkatika vidpunkto.

Hello Name Tag Sticker on White [url=http://www.istockphoto.com/file_search.php?action=file&lightboxID=4096051][img]http://www.erichood.net/bizpeep.jpg[/img][/url]

Procezo krei nomon:

  1. Temo: la unua afero pri kiu ni devas pensi estas la aperigo de nia tema vorto: Esperanto.
  2. Teritorio: al la temo ni devas aldoni homan identigon, por ke oni sentiĝu parto, ekzemple Barcelono.
  3. Tipo de organizo: la tipo de organizo (asocio, klubo, federacio…) ne nur ŝanĝas kelkajn leĝajn trajtojn, ĉar ĝi krome rilatas al bilda percepto. Sed ekzistas diversaj opcioj pri elekto de plej taŭga nomo por nia celgrupo. Ekzemple, por junuloj la vorto grupo ne estas alloga, dum klubo ja tia estas.
  4. Kombino: la nomo sonu bone kun la vortoj, provizore (legu sube) sendepende de ĉu ĝi uzas -a, “de” aŭ ambaŭ. Ekzemple: Valencia Esperanto-Asocio, Oliva Esperanto-Klub’, “Respubliko de Esperanto de Mia Domo”.

 

Atentigoj pri serĉiloj:

  • Teritorio kaj nacia lingvo: ni devos prioritatigi unu lingvon por niaj nomoj (Nacilingve / Esperante), ĉar ekzistas kazoj en kiuj ĝenerale ni povus devi elekti unu el la du (domajno), aŭ fari preferan elekton (logoo en afiŝo), kaj tio dependas de nia celgrupo, kvankam ankaŭ pri kompreneblo. Kaze elekti samteritorianojn, ni nepre atentu pri tio ke la nomo en nacia lingvo povas varii se ni uzas adjektivon. Ekzemple: Valencio = Valencia; Valencia = Valenciana. Mia rekomendo estas: 1) Se la adjektivigita nomo estas sufiĉe malsimila al la substantiva aŭ almenaŭ iomete ŝanĝiĝas la radiko, aperigu la teritori-vorton substantive en la nacia lingvo. Foje eblas uzi la nomon en Esperanto pro la nacilingva similo, foje ne (Catalunya / Katalunio). Pri la vorto Esperanto, pli bone ke estu nenia ŝanĝo (nur supersignoj ĝenerale ne gravas por serĉiloj): eszperanto (hungare), espéranto (france).
  • Skemo Esperanto + teritorio: estas grave pensi pri la serĉoj antaŭ ol elekti nomon. Kaj oni plej ofte kaj kvante serĉas laŭ la skemo “Esperanto + teritorio”, kaj en tiu ordo ĉar tiel venas la pensaĵo mensen, ekzemple Esperanto Valencia.
  • Vorta denso: aperigu plurfoje en via ĉefpaĝo la vortojn Esperanto kaj la nomo de la teritorio en substantiva formo. Ankaŭ gravas la loko, ekzemple en iu titolo aŭ ĉe la komenco de teksto; tie la vortoj estas pli valoraj.

 

Kelkaj aliaj rimarkoj (kaj ekzemploj)

  • Neesperanta nomo sonu bone. Iafoje estas konsilinde ne uzi laŭvortan tradukon de la organiz-nomo.
  • Esperantista (kaj ankaŭ Esperanta) estas malkonsilinda vorto por geografia organizo, ĉar oni neniam serĉas ĝin se ne estas antaŭa kono de la organizo (aparte ĝi estas eĉ pli longa, kaj kompreni ĝin postulas pli da pensado: esperantista → rilate al esperantistoj → homoj kiuj parolas la lingvon Esperanto). Bedaŭrinde, multaj organizoj uzas ĝin; mi forte konsilus ŝanĝon de la nomo, almenaŭ komerce (en la praktiko) se ne ankaŭ leĝe. Ni ne tiom fidu ke serĉiloj montros tion kion ni celas.
    La nomo evidente ne estas ĉio, ĉar ekzistas aliaj variabloj, kiel vorta denso kaj eksteraj ligaj vortoj, sed la vojo atingi neesperantistojn estas multe pli rapida, facila kaj certiga, ĉefe por malgrandaj organizoj, se ni uzas la vorton Esperanto anstataŭ esperantista. Kiel plej evidenta ekzemplo de la gravo de elekto de vortoj, kvankam ne multe en la fokuso de ĉi tiu artikolo, mi ne mencios politikistojn, mi ne mencios nomojn kiel Kolombejo, sed la plej evidenta: se oni serĉas TEJO Esperanto en Google, ne aperas la ĉefpaĝo de tejo.org. Por solvi tion mi jam sendis proponon, kiun mi esperas ke la organizo baldaŭ adoptos, ĉar la kvanto da serĉoj estas konsiderinda: averaĝe 70 fojojn monate kaj 840 jare.
  • En la unua asocio kiun mi kreis ni elektis la nomon Oliva Esperanto-Klub’ ĉar ĝi enhavas la vorton Esperanto, la adjektiva formo Oliva en Esperanto estas la substantiva en la kataluna, Klub’ estas memkomprenebla, kaj klub’ sonis al ni pli mojose ol klubo. Ĉi tiu elekto estas ekzemplo de kazo kiam la nomo en Esperanto plejkaze sufiĉas, sed ĉi tio ne ofte okazas. Se la nomo de mia urbo finiĝus ne per la litero A, ni supozeble elektintus de Oliva (eble ne ĉar la tuta nomo en Esperanto povus ne taŭgi) aŭ uzintus nur la nomon en la kataluna. Simila kazo estas tiu de mia dua asocio, Valencia Esperanto-Asocio, kvankam en ĝi ni pli uzas la nomon en la kataluna.
  • La nomo Hispana Esperanto-Federacio estas komprenebla por parolantoj de la hispana, sed oni ne serĉas “esperanto hispano”, sed “esperanto españa”.
  • Ekzistas kluboj kiuj havas similajn stil-nomojn kiel Esperanto-klubo Pepe PescadorEsperanto-klubo de Aosta Nova Vento (inventitaj nomoj). Ili konfuzas la teritorion, ne identigas ĝin aŭ aldonas vortojn sen merkatika utilo. Oni kompreneble povas aperigi tiajn nomojn, kiujn mi ne uzus, sed mi rekomendas almenaŭ ne aperigi la nenecesajn vortojn en la plej gravaj lokoj, kiel la titolo de la paĝar-ĉefpaĝo, ĉar ju pli da vortoj estas des malpli da valoro havas ĉiu vorto, tio estas, la aliaj vortoj malpliigas valoron al la aliaj aperantaj vortoj.
Tagged with:

2 komentoj pri “Kiel elekti nomon de Esperanto-organizo?”

  • Por hejs > hispana esperantista junulara societo kion ni uzu logoe kaj videble (sed prefere ne laŭleĝe)? ĉu JEE? Juventud esperanto españa? / jóvenes esperanto españa? Hispana esperanto-junularo?

    • Mi uzus la nomon Juventud Española de Esperanto (Hispana Esperanto-Junularo), kaj en la retejo gravigus la vortojn España (Hispanio) kaj esperanto (Esperanto). Konsiderindas ke la hispana nacia ĉiuaĝa organizo estas bone poziciigita en serĉiloj, do kion mi farus estus aperigi tre videblan ligilon de esperanto.es (de ĉiuj paĝoj, sed ĉefe de la ĉefpaĝo); tio tre helpus.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *