Kiel intimigi homojn

Probable la ĉefa ŝtupo kiu permesas supozi ĉu homo iĝos esperantisto aŭ restos eterna komencanto (en malpliaj kazoj, ĝi simple iĝos fremdulo izolita de la mondo), estas ĉeesta kontakto: jes, ekzemple partopreno en konversacia rondo. Ĉar per ĝi ekestas novaj spertoj, amuzo, emocioj, socia motivigo, iafoje korpaj kialoj, ktp.

Tamen, kiel ĉiu aranĝanto scias, atingi ke novaj lernantoj partoprenu konversacian rondon estas ege malfacile; ĉefe pro honto (ve, nia honto!), kiu kutime estas kaŝita de ekskuzoj, kiel ekzemple la lingva nivelo. Tial, hodiaŭ ni diskonigas al vi psikologian eksperimenton pri kiel intimigi nekonatajn homojn, kiun realigis Arthur Aron en 1997.

La rezulto de la eksperimento estas serio da demandoj, laŭgradaj, por atingi ke homoj kiuj tute ne konas sin eksentu intiman fidon inter ili. Ĝi ricevis kritikojn, ekzemple pri tempo por ĉiu demandaro (estas tri aroj, kaj Arthur parolas pri 45 minutoj por ĉiu dudek demandoj), sed ni pensas ke ĝenerale ili povas esti utilaj al ni por ke partoprenu pliaj homoj niaj malgrandajn eventojn, kaj fine do por pligrandigi la movadon. Ni povas uzi ilin en ĉeesta situacio, kiel en la eksperimento, sed kompreneble uzi ilin en Interreto eble povas kontribui al tio ke novuloj ĉeestu ekzemple sian unuan konversacian rondon.

La demandoj estas tre sukcesaj ĉar estas malfermaj, paroligaj kaj permesas ke oni rakontu pri si mem dum kreas fidan etoson inter la homoj kiuj parolas (estas rimarkinde ke la eksperimento estis pensita por du homoj, tamen la demandoj ne nur estas utilaj por grupoj de du homoj).

Ni simple enlistigas ĉiujn demandojn, tradukitaj al Esperanto:

  1. Se vi povus elekti iun ajn homon en la mondo, kiun vi invitus vespermanĝi?
  2. Ĉu vi ŝatus esti fama? En kiu maniero?
  3. Antaŭ ol telefoni, ĉu vi praktikas tion kion vi diros? Kial?
  4. Laŭ vi, kiel estus perfekta tago?
  5. Kiam estis la lasta fojo kiam vi sole kantis? Kaj por alia homo?
  6. Se vi povus vivi ĝis 90 jaroj kaj havi la korpon aŭ la menson de iu 30-jara dum la lastaj 60 tagoj de via vivo, kiun el la du opcioj vi elektus?
  7. Ĉu vi havas sekretan antaŭsenton pri kiel vi mortos?
  8. Diru tri aferojn kiujn vi kredas havi komune kun via alparolato.
  9. Pri kiu afero de via vivo vi sentiĝas pli danka?
  10. Se vi povus ŝanĝi ion pri kiel oni edukis vin, kio ĝi estus?
  11. Prenu kvar minutojn por rakonti la historion de via vivo kiom eble plej detale
  12. Se vi morgaŭ povus ellitiĝi kun iu nova kapablo aŭ eco, kio ĝi estus?
  13. Se kristal-bulo estus kapabla diri al vi la veron pri vi mem, via vivo, la estonteco, aŭ iun alian aferon, kion vi demandus al ĝi?
  14. Ĉu estas io kion vi deziras fari de antaŭ multege da tempo? Kial vi ankoraŭ ne faris tion?
  15. Kio estas la pleja atingo kiun vi faris en via vivo?
  16. Kio estas tio kion vi plej valoras pri amiko?
  17. Kio estas via plej alte taksata memoro?
  18. Kio estas via plej dolora memoro?
  19. Se vi scius ke post unu jaro vi subite mortos, ĉu vi iel ŝanĝus vian viv-manieron? Kial?
  20. Kion signifas amikeco por vi?
  21. Kia estas la gravo de amo kaj kor-inklino en via vivo?
  22. Alterne kundiru kvin ecojn kiujn vi konsideras pozivitaj pri via kompano.
  23. Ĉu via familio estas intima kaj varma? Ĉu vi kredas ke via infanaĝo estis pli feliĉa ol tiu de aliaj?
  24. Kiel vi sentiĝas pri la rilato kun via patrino?
  25. Diru tri frazojn uzante la pronomon “ni”. Ekzemple, “ni estas en ĉi tiu ĉambro sentantaj…”.
  26. Kompletigu ĉi tiun frazon: “Mi ŝatus la ekziston de iu kun kiu kunsperti…”.
  27. Se vi fariĝus intima amiko de via kompano, kundiru al ĝi ion kio estus grava ke ĝi sciu.
  28. Diru al via kompano tion kion vi plej ŝatas pri ĝi. Estu tre honesta kaj diru aferojn kiujn vi ne dirus al iu kiujn vi ĵus konis.
  29. Altere kundiru al via alparolato embarasan momenton en via vivo.
  30. Kiam estis la lasta fojo kiam vi ploris antaŭ iu? Kaj ĉu sola?
  31. Rakontu al via alparolato ion kion vi jam ŝatas pri ĝi.
  32. Ĉu estas io kio ŝajnas al vi tro serioza kiel por ŝerci pri ĝi?
  33. Se vi mortus ĉi tiun nokton sen la eblo paroli kun iu, kion vi bedaŭrintus ne diri al iu? Kial vi ne diris tion ĝis nun?
  34. Via domo bruliĝas kun ĉiuj viaj havaĵoj ene. Post la savo de viaj karuloj kaj dorlot-bestoj, vi havas tempon por fari lastan eniron kaj savi unu solan objekton. Kiun vi elektus? Kial?
  35. Inter ĉiuj homoj el kiuj konsistas via familio, kiu morto ŝajnas al vi la plej dolora? Kial?
  36. Kundiru personan problemon kaj petu al via alparolato ke ĝi rakontu al vi kiel ĝi agus por solvi ĝin. Demandu kiel ĝi kredas ke vi sentiĝas pri la problemo kiun vi rakontis.

4 komentoj pri “Kiel intimigi homojn”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *