Konkurso de sloganoj por Esperanto

Slogano estas frazo kun reklama celo per kiu resumi kaj reprezenti entreprenon, varon, filozofion, politikan kampanjon, ktp. Ekzemplo de slogano estas Yes, we can, kiun Barack Obama uzis por iĝi prezidanto de Usono. Alia ekzemplo estas vivu kaj lasu vivi, vaste adoptita de la vegana kaj vegetarana movado.

slogano-apple-think-different

Sed ĉu Esperanto havas sloganon? Iuj povus diri jes, ekzemple La internacia lingvo, sed tio en estas slogano, sed moto. Aliaj povus diri jes, ekzemple Ĉiu kun sia lingvo kaj unu lingvo por ĉiuj, kaj tio ja estas slogano. Do, Esperanto ja havas uzeblan sloganon.

La problemo estas ĉu ĝi temas pri uzinda slogano. Ni, la Valencia Esperanto-Asocio, konstatis ĝian efikon dum prelegoj kaj mikse de argumentado, tamen ni ankaŭ konstatis ke por la ĝenerala publiko, kaj ĉefe kiel unuaj vortoj, ni fakte ne havas sloganon. Do, per nia partneriĝo kun la Instituto, ni aranĝis konkurson de sloganoj por Esperanto, ĉar la movado bezonas ĝin por reklami nian lingvon. Ni tamen atentigas ke la frazo povas esti malsama laŭ tempo, celo kaj loko; per la konkurso oni havigos ideojn kiujn aliaj, ekzemple ni, povos uzi, aŭ rekte aŭ kiel ideo.

PARTOPRENU LA KONKURSON!
Ĉiuj povas sendi siajn proponojn kaj baloti tiujn de aliaj homoj en la slogan-proponejo. La lim-dato estos la 22-a de novembro.
Slogano devas esti mallonga, priskriba kaj alloga.

Via ideo povas iĝi la vizaĝo de Esperanto!
Rimarko: kiam la lim-dato jam pasis, vi daŭre povas sendi proponojn.

Tagged with:

2 komentoj pri “Konkurso de sloganoj por Esperanto”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *