Malkovru vian negocadstilon!
“Konu vin mem”, estis skribite sur la fasado de la famega Templo de Apolono en Delfo; nu, tio valoras, samkiel en aliaj vivsektoroj, ankaŭ kiam vi alfrontas negocadon.
Vi jam skizis skemon de negocadagado: konante vian stilon, fakte, vi povos plej trafe plani bonan strategion, maksimumigante viajn fortajn flankojn; tio pretigos al vi la vojon por atingi la plej bonan rezulton kaj la plej altan celon.
Ekzistas memtaksilo por identigi vian negocadstilon: ĝi konsistas el 25 demandoj.
Bv. respondi al ĉiuj demandoj sen tro pripensi, sed indikante tion, kion sugestas al vi la instinkto.
Kaj memoru: eblas esprimi nur unu respondon por ĉiu demando! 🙂
Kiom verŝajne vi farus ĉiujn el la sekvaj aferoj negocante? | Tre malverŝajne | Malverŝajne | Nek verŝajne, nek malverŝajne | Verŝajne | Tre verŝajne |
1. Mi elpensos planon por direktigi la negocadon laŭ mia dezirata vojo. | |||||
2. Mi intence faros aferojn, por ke la negocado restu amika kaj komforta. | |||||
3. Mi ŝanĝos miajn planojn por ke la rezulto estu justa por la alia persono. | |||||
4. Mi faros aferojn, por ke ni ambaŭ ricevu tion, kion ni volas de la negacado. | |||||
5. Se io devas esti prinegocata, mi tuj volontulos por fari tion. | |||||
6. Mi ion cedos por ion ricevi de la homo, kun kiu mi negocas. | |||||
7. Se la negocado ne iras laŭ mia deziro, mi eliros la negocadon. | |||||
8. Mi proponos kreivajn solvojn, kiuj ebligas al ni ambaŭ ricevi tion, kion ni volas de la negocado. | |||||
9. Se al la alia persono ŝajnas grave gajni la negocadon, mi cedos al li/ŝi. | |||||
10. Mi evitos malfacilajn temojn por ne igi la negocadon malagrabla. | |||||
11. Se la alia persono kompromisas al sia pozicio, mi reciproke kompromisos al mia. | |||||
12. Mi certigos, ke ambaŭ niaj bezonoj estu komprenitaj, por ke ni ambaŭ povu gajni. | |||||
13. Mi prezentos informon, dum mi negocas, eĉ se tiu informo ne nepre subtenas mian pozicion. | |||||
14. Mi proponos mezan punkton kie ni povas interkonsenti. | |||||
15. Mi provos vidi aferojn laŭ la vidpunkto de la alia persono kaj mi konsideros iliajn bezonojn. |
Taksu vian nivelon de konsento kun ĉiu el la jenaj asertoj. | Forte konsentas | Konsentas | Nek konsentas nek malkonsentas | Malkonsentas | Forte malkonsentas |
16. En ĉiu negado ambaŭ flankoj devas cedi ion por ricevi ion reciproke. | |||||
17. Kio bonas por mi, estas la nura grava afero dum negocado. | |||||
18. Mi faros preskaŭ ĉion ajn por eviti devi engaĝiĝi en negocado | |||||
19. En negocado iu gajnas kaj iu nepre malgajnas. | |||||
20. La sentoj de la kunnegocanta persono gravas al mi. | |||||
21. Negocado funkcias pli bone kiam la fokuso estas pri komuna konsento anstataŭ pri diferencoj. | |||||
22. Mi povas esti agresema, kiam temas pri atingi mian celon dum negocado. | |||||
23. Kiam vi kompromisas en negocado, tiam vi fakte malgajnas. | |||||
24. Se la alia persono ricevas malavantaĝon de nia negocado, tio ne vere gravas al mi. | |||||
25. Teni la komfortecon de aliulo alta tre gravas al mi, kiam mi negocas. |
Tasko 4
Ĉu kompletigite? Bonvolu sendi la demandaron al rtnegocado@tejo.org kaj iru al la sekva parto por akiri la interpretadgvidilon de la memtaksilo!