Ludoj por renkontiĝoj kaj paroligi lernantojn

Pensu elekti tiajn ludojn, kiuj ne nepre devas esti ludataj en la nacia lingvo. Se ludo havas nur bildojn aŭ kolorojn, numerojn, konsideru uzi ilin por ekzercado de Esperanto!

En Mysterium unu persono rolas kiel fantomo. La aliaj ludantoj estas psikaj esploristoj kiuj devas per la “vidoj” donataj de la fantomo (bildkartoj) diveni kiu murdis la fantomon, kie kaj per kio. Kelkaj eblaĵoj jam estas sur la tablo, do la ludantoj devas kunlabori kaj interparoli por decidi, kiu karto pli taŭgas laŭ la indikaj kartoj.

Dixit havas belajn bildkartojn! Unu ludanto elektas karton kaj donas unuvortan aŭ unufrazan iindikon pri la temo de tiu karto. La aliaj ludantoj elektas el sia kartaro karton kun tiu temo. Poste ĉiuj kartoj estas montrataj, kaj ĉiuj devas voĉdoni por la karto pri kiu ili pensas, ke ĝi apartenas al la elektanto de la temo. Poste la sekva ludanto en la rondo elektas temon ktp.

En Hanabi oni ne rajtas rigardi siajn proprajn kartojn. La aliaj ludantoj vice povas doni informon pri aŭ la numero aŭ la koloro de karto, aŭ elektas ludi aŭ forĵeti karton. La ludantoj devas kunlabori, por ke la plej multaj kartoj estu surtable en la ĝusta loko.

En Codenames: Pictures oni rolas kiel spiono, kiu devas trovi la lokon de alia spiono. Sur la tablo estas 20 bildkartoj kaj la ĉefspiono devas doni unuvortan indikon (laŭ mapeto) por diri al sia teamo kie troviĝas la samteamaj spionoj. Ekzemple, la indikilo “Vestaĵoj, 3” diras ke estas 3 kartoj kiuj montras iajn vestaĵojn. Se la teamo malĝuste divenas, eble ili trovos la lokon de fremda spiono aŭ eĉ de atencisto! La unua teamo kiu trovas ĉiujn siajn spionojn gajnas.

Ankaŭ Spyfall estas spiona ludo. Ĉiuj ricevas karton kiu montras bildon de loko, krom unu persono, kiu estas la spiono kaj ne konas la lokon. Oni laŭvice demandas unu la alian pri la loko, penante ne doni informon al la spiono, sed serĉante kiu
povas esti tiu. La spiono celas ne esti kaptita kaj devas lerti respondante al la demandoj pri la loko.

Homlupoj bezonas sufiĉe grandan grupon da ludantoj, kiuj rolas kiel vilaĝanoj aŭ homlupoj. En ĉiu rondo estas tago kaj je la fino de la tago ĉiuj fermas siajn okulojn krom la homlupoj, kiuj povas elekti iun por mortigi. Dum la tagoj la vilaĝanoj devas eltrovi per parolado, kiuj estas
la homlupoj.

Diru – Ne Diru donas al ludanto vorton, kiun oni devas priskribi al la aliaj ludantoj, sen uzi la kvar radikojn kiuj estas listigitaj sur la karto. Tiu, kiu ĝuste divenas la vorton, gajnas la karton. Estas ankaŭ agadkartoj por ŝteli kartojn ktp.

Kartoj Kontraŭ Esperantujo estas sufiĉe maldeca ludo. Unu persono legas frazon kun spacoj (ekz. Mi drinkas por forgesi ____) kaj la aliaj ludantoj devas trovi taŭgan/amuzan/maldecan respondon de inter sia kartaro. La leginto de la demando tiam elektas la plej bonan respondon kaj tiu respondinto gajnas poenton. Oni vice legas la demandojn.

 

Ĉu vi uzis unu el la menciitaj ludoj aŭ konas aliajn?

Verkita de Joanne Johns kaj aperinta en Movada Rubriko (Kontakto 2017:2).