Trovi Esperanto-lernantojn per la serĉilo de Lernu

En la datumujo de registritaj uzantoj de Lernu, en kiu estas pli ol 150.000 homojn, probable estas iu kiu loĝas proksime al vi, ĉu ne? Preskaŭ certe. Sed kiel konsulti tiun datumujon? Lernu disponigas serĉilon de uzantoj, per kiu vi povos trafi interesajn rezultojn!

Por iri, la adreso en la menuo estas Komunumo » Uzantoj » Serĉi.

sercxilo-uzantoj-lernu

 

1. EN LA KOMENCO

Tio ideala estus ke roboto raportus al ni la uzantojn kiuj interesas nin sed, ĉar ĝi ne ekzistas, ni devos serĉi urbon post urbo nomojn de loĝ-lokoj jenmaniere:

  • Lando: ĉi tio gravas ĉar loĝ-loko kun sama nomo en pluraj malsamaj landoj.
  • Urbo: ne nur urbo, sed ankaŭ komarko, regiono kaj landero, kaj en ĉiuj parolataj naciaj lingvoj. Avantaĝo: akcentoj ne kalkuliĝas (ekzemple: València = Valencia).

Io kion ni faris estis serĉi unuaflanke la plej grandajn loĝ-lokojn (oni iam diris ke Esperanto estas -ĉefe- urba fenomeno), kaj aliflanke la loĝ-lokojm kie ni scias ke estas homoj kaj en proksimaj lokoj, kun la helpo de Google Maps por vidi proksimaĵojn. Certe tre malplezura laboro, sed ĝi povas esti tre frukto-dona.

Lernu limigas la tagajn mesaĝojn kiujn vi povas sendi, do ni konsilas fari la jenon:

  • Algui en LibreOffice-dosieron (aŭ alian programon) la rezultojn kiuj la serĉilo montros. Krome, ĉi tiel vi povos rapide kaj entute serĉi inter la trovitaĵoj.
  • Uzi navigilon en neprivata sesio, ĉar la ŝanĝo de koloro de klakitaj ligiloj helpos vin (iufoje la ordo de la montraĵoj ŝanĝiĝas).
  • Ankaŭ povos helpo, kvankam malpli, vidi en via kesto de senditaj mesaĝoj, tamen ĉio malaperas post ses monatoj.

Rimarko: ankaŭ estas utile sendi mesaĝojn al homoj kies lasta ensaluto estis antaŭ monatoj aŭ jaroj, ĉar Lernu sendos al ili mesaĝon en sian retpoŝton.

 

2. KONSTANTA TASKO

Post la antaŭa odiseado, kiu estas realigebla, venas nur posta laboro: de tempo al tempo, uzu la serĉilon por konsulti novajn uzantojn (filtru nur laŭ lando kaj “registriĝis dum la lastaj…”).

Estas homoj kiuj ne indikas loĝ-lokon, kio malebligas la aperon de tiuj homoj en la unua fazo (“1. En la komenco”). Nun tio estas pli ebla, ĉar vi povas eniri en la profil-paĝojn, vidi ĉu la nomo estas en via nacia lingvo, ktp.

Konsilo: ne sendu mesaĝon al homoj kiuj registriĝis antaŭ malpli unu semajno, ĉar ili ne atentos pri vi aŭ rifuzos viajn proponojn.

 

ELLABORI MESAĜON

Jen ekzemplo de mesaĝo, kiun vi devus sendi en nacia lingvo:

Saluton, Manolo!
Mi vidis ke vi aliĝis al Lernu kaj loĝas en Torrent. Mi estas Enric, esperantisto kiu ankaŭ troviĝas tre proksime al vi, en Valencio 🙂

Ĉu vi uzas Facebook? Mi pensis ke ni povus aldoni nin tie. Kion vi opinias? Mia paĝo estas http://facebook.com/enric.baltasar.eo
Kaj se vi bezonas ion ajn: helpon pri la lernado, konsilojn, koni homojn kiuj loĝas proksime al vi… jen mi.

Mi krome sendos al vi kelkajn adresojn kiuj povas esti utilaj al vi:
– Valencia Esperanto-Asocio: http://esperantoval.org
– Paĝo en Facebook (kie ni plej publikigas): http://facebook.com/EsperantoVal

Ĝis la revido! 😀
Enric

Rimarko: tiu “saluton” ni ĉiam diris en Esperanto.

Evidente, vi povas provi plurajn mesaĝojn kaj vidi kiuj plej bone funkcias. Ni ekzemple paroletis pri amuza renkontiĝo kiun ni aranĝis.

Konsilo estas ke vi provu personigi mesaĝojn, almenaŭ en la unua alineo.

Tagged with:

1 komento pri “Trovi Esperanto-lernantojn per la serĉilo de Lernu”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *